Bartolomeo de Bydgoszcz

Bartolomeo de Bydgoszcz, pole Bartłomiej z Bydgoszczy (naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Bydgoszcz, mortis en 1548 en Poznań) - bernardano, leksikografo (antaŭ alveno al monaĥejo en 1500 nomiĝis Stanislao), la tutan sian vivon ligis kun la urbo.

Bartolomeo de Bydgoszcz
pola monaĥo kaj vortaristo
pola monaĥo kaj vortaristo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1480
en Bydgoszcz
Morto 1548
en Poznano
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569) vd
Profesio
Okupo vortaristo vd
Verkado
Verkoj Q24941347 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis plej verŝajne en familio de riĉaj urbanoj. Dum bapto ricevis nomon Stanisław (Stanislao). Antaŭ eniro al la ordeno de bernardanoj eknomiĝis Bartolomeo aŭ Bartosław. Studis ĉe Jagelona Universitato bakalaŭriĝante en 1505 kadre de artisma fakultato.

En 1522 tradukis en la polan lingvon regularon de la Tria Ordeno de Sankta Francisko el Asizo. Liaj plej gravaj verkoj estas du vortaroj: latina-pola vortaro finita en 1532 kaj enhavanta 4272 polajn vortojn, kiu fakte estis pliriĉigo de pli fruaj vortaroj (de Tucholczyk, Murmeliusz kaj Mymer). La dua verko de Bartolomeo, prilaborita en 1544, estas polaj vortoj skribataj marĝene de aperinta en 1488 vortaro Vocabularis breviloquus de Johano Reuchlin. Kvanto da alskribitaj polaj vortoj superas ĉi tie dufoje la kvanton de la antaŭa vortaro (pli ol 11 miloj da vortoj). Notitaj vortoj apartenas al nordpola dialekto - konforme al la deveno de la aŭtoro. Karakteriza trajto de la laboro estas klarigo de multaj terminoj de gramatiko, kiuj estas la plej malnovaj gramatikaj difinoj en la pola lingvo.

{{vivtempo|nekonata|1548|}