Pietro BADOGLIO [PJEtro baDOLjo] (naskiĝis la 28-an de septembro 1871 en Graziano Monferrato, mortis la 31-an de oktobro1-an de novembro 1956 samloke) estis itala oficiro kaj politikisto.

Pietro Badoglio
Persona informo
Pietro Badoglio
Naskonomo Pietro Badoglio
Naskiĝo 28-an de septembro 1871 (1871-09-28)
en Grazzano Badoglio
Morto 1-an de novembro 1956 (1956-11-01) (85-jaraĝa)
en Grazzano Badoglio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio (1946–1956)
Reĝlando Italio (1871–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pietro Badoglio
Familio
Patro Mario Badoglio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Antoinetta Pittarelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mario Badoglio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Pietro Badoglio (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1892– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pietro Badoglio.

Inter la 25-a de julio 1943 kaj la 10-a de junio 1944 li estis prezidanto de la Ministra Konsilio de Italio.

Badoglio de 1892 servis en la itala armeo, unue en Eritreo kaj Libio. Dum la unua mondmilito li iĝis generalo. Post la milito li estis elektita kiel senatano.

Komence li ne ŝatis faŝismon kaj do estis kontraŭulo de Benito Mussolini. Li estis forsendita kiel ambasadoro en Brazilo. Ŝanĝinte sian opinion li estis revokita en la armeon kiel marŝalo kaj stabestro en 1925. Inter 1929 kaj 1933 li estis guberniestro de Libio.

En 1935/6 li estris la invadon de Abisenujo. Grava decido lia estis la aprobo de la apliko de venena batalgaso per aviadiloj. Post la konkero de Adis-Abebo li estis farita "Duko de Adis-Abebo" kaj vic-reĝo de Etiopio. Laŭdire li igis transporti la abisenan tron-seĝon al Romo kaj uzis ĝin kiel kuŝejon por hundo.

Dum la Dua Mondmilito li forlasis la armeon post la malbonaj sukcesoj en la invado de Grekio. Kiam je la 25-a de julio 1943 aliancaj trupoj albordiĝis en Sicilio, la itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a eksigis kaj arestigis Beniton Mussolini kiel ŝtatestron ("gvidanto") kaj nomumis marŝalon Badoglio ŝtatestro.

La 3-an de septembro 1943 la germana ambasadoro Rudolf Rahn esprimis maltrankvilon pri la fideleco de Italio al Germanio, sed Badoglio donis al li sian honorparolon, ke "ni marŝos kun vi ĝis la fino".

La 8-an de septembro 1943 Badoglio kaj la reĝo senkondiĉe kapitulacis (sub la titolo "armistico") al la aliancanoj kaj forlasis Romon, kies regadon transprenis la germana armeo. Tra Pescara ili iris al Brindisi, de kie ili kelkajn monatojn regis la sudon de Italio. La 23-an de septembro Badoglio subskribis la kapitulacon (sur ŝipo Nelson). Li nuligis la faŝisman partion kaj la 13-an de oktobro deklaris militon al Germanio, per kio li esperis akiri la mildecon de la venkantaj aliancanoj.

La 8-an de junio 1945 la aliancanoj eksigis Badoglio-n kiel ŝtatestron. Li perdis preskaŭ ĉian influon. Ivanoe Bonomi iĝis nova ŝtatestro.

Post la fino de la Dua Mondmilito lia naskiĝvilaĝo Grazzano Monferrato ŝanĝis sian nomon al Grazzano Badoglio. Multaj italoj tamen konsideras lin oportunisto aŭ eĉ perfidulo.