La venka amo

pentraĵo de Michelangelo Merisi da Caravaggio
(Alidirektita el Amoro venkas ĉion)


Amo konkeras ĉion (latine Amor Vincit Omnia), La venka amo (itale Amor vincitore) aŭ La venka amoro estas verko de Caravaggio, pentrita en 1602 por Vincenzo Giustiniani, membro de la socia rondo de la kardinalo Del Monte. En taglibro datanta de la 17-a jarcento, la modelo estas nomita «Cecco», en la itala, diminutivo de Francesco. Verŝajne temis pri Francesco Boneri, itala artisto populare konata kiel Cecco del Caravaggio, vivinta proksimume de 1590 ĝis 1630 kaj pentriste aktiva inter 1610 kaj 1625. La arta historiisto Gianni Papi establas iajn kunligitecojn inter Bonieri kaj Caravaggio, simila al servutulo-amo, komencantaj ekde 1600. La verko montras nudan figuron de Kupido ŝarĝantan arkon kaj sagojn, dum li tretaĉas la simbolojn de artoj, sciencojn kaj registaron. La modelo estas nuda kaj estas malfacile akcepti, ke temas pri unu el liaj servutuloj. La kulmina punkto kiu ligas tiun ĉi pentraĵon al la religiaj estas la intensa ambigueco per kiu la pentristo uzas la modelojn en diversaj pozoj, ĉu sakrala, ĉu profana.

La venka amo
La venka amo
Caravaggio, 1602
Oleo sur kanvaso
156 × 113 cm
Gemäldegalerie Alte Meister (Berlino)
vdr