Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la figuro Narciso el la greka mitologio. Pri la samnoma floro narciso vidu tie.

Narciso estas legenda figuro. Filo de la rivero Cefizo li enamiĝis tiom al sia surakva spegulbildo, ke li dronigis sin en la rivero. Kiam la belega junulo naskiĝis, divenisto aŭguris, ke tragedio okazos, se la belulo iam vidos sian propran figuron; Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto. En la loko de lia morto, riverborde, poste ekkreskis bela floro, kiun la legendo difinis kiel transformiĝo de la junulo kaj kiu ricevis la saman nomon narciso.

Narciso
Narciso de Michelangelo Caravaggio
Narciso de Michelangelo Caravaggio
Verko helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Kefiso
Patrino Liriopo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La nomo Narciso estas uzata kiel antonomazio.

Vidu ankaŭRedakti