Malfermi la ĉefan menuon
Vota reliefo malkovrita en Nova Falero (Atiko) kaj dediĉita al Cefizo (centre) fare de virino nomiĝinta Ĥenokrateo. Multaj gedioj videblas, inter ili Apolono (sidanta, maldekstre) kaj bovforma Aĥeloo (dekstre). Nacia arkeologia muzeo de Ateno.

Laŭ la helena mitologio CefizoKefizo (el la greka Κηφισσός, «ĝardenrivero»[1]) estis la nomoj de diversaj oceanidoj aŭ diaĵoj kiuj personigis samnomajn riverojn en Grekio. Tamen, la posta tradicio unuigis ĉiujn ĉi rolulojn laŭ la figuro de unu riverdio kiu reprezentis la diversajn akvofluojn nomiĝantajn «Cefizo».

Argolanda CefizoRedakti

Li estis oceanido, filo do de Oceano kaj Tetiso, kiu ricevis kultadon ĉefe en la urbo Argo. Li personigis rivereton kiu trafluas Peloponezon kaj alfluas en Inaĥon, en la suda Grekio. En arta prezentado, li ofte aperas kun bova kapo, aŭ almenaŭ kornohava, bildigo tre ofta por la oceanidoj[2].

Malgraŭ ĝia mallongeco, ĉi tiu diaĵo verŝajne regis ankaŭ super la beotia kaj atika Cefizoj. Tamen, ĉi tiu rivero sekiĝis dumsomere, same kiel faris Asteriono kaj Inaĥo. Laŭ Paŭzanio, tio okazas pro puno de Pozidono, ĉar la tri riveroj estis nomumitaj fare de Zeŭso arbitraciantoj en la disputo inter la mara dio kaj Hero pro la regado super Argolando, kaj ili konsideris ke Hero havis pli da rajtojn, pro tio ke ŝi estis la unua diino kiun oni kultadis tie. Sed Pozidono ne akceptis la decidon kaj, ĉar li promesis ne origini inundon en venĝo, li faris ĝuste la malon kaj komdamnis la tri riverojn al somera sekado[3].

Tamen, diversaj lokaj rakontoj priskribas ke Pozidono ne sukcesis plene sekigi la argolandajn fluaĵojn, ĉar tiuj proksimaj al Lerno daŭre fluadis, kaj laŭ onidiro Cefizo trafluis subteren kaj ĝia kursado aŭdeblis en sanktejo al li dediĉita en Argo[4].

Beotia CefizoRedakti

 
Ruinoj de Orĥomeno, pentraĵo de Edward Dodwell (1821) kiu bildigas la fluadon de la beotia Cefizo.

Li estis personigo de samnoma rivero en Focido kaj norda Beotio (centra Grekio), kaj li estis elstare menciita kiel riverdio de Orĥomeno, la urbo de la karisoj[5]. Tiu ĉi rivero naskiĝas en la fonto Lilajlo[6], inter la nordaj deklivoj de Monto Parnaso kaj la sudaj piedoj de Monto Otriso. Ĝi fluadas orienten tra Focido kaj Beotio ĝis ĝia alfluo en lago Kopaiso, proksime al la urbo Orĥomeno. En multaj rakontoj li aperas ankaŭ kiel simbolo de la atikaj Cefizoj, ĉar la tiama tradicio konsideris ĉiujn la sama rivero, kiu laŭ tiu teorio fluadas subtere el Kopaiso kaj supreniras ĝis la pintoj de la montoj Kiterono kaj Parnes, kie ĝi formiĝas la du menciitajn riverojn. Kelkaj versioj eĉ konsideris la argolandan fluaĵon parto de la sama akva sistemo, asertante ke ĉiuj konektiĝas per subteraj kanaloj.

La beotia Cefizo estis ankaŭ filo de Oceano kaj Tetiso[7], kvankam alternativaj versioj konsideras lin filo de Ponto kaj Talaso[8]. Kiel kutime pri riverdioj, li estis patro de multnombra idaro. La plej elstara estis Narciso[9] (ofte kromnomata Cefizido), kiun li havis post ĉirkaŭi per sia akvo kaj seksperforti la nimfon Liriopo[10][11]. Gefiloj liaj estis ankaŭ la beotia reĝo Eteoklo[12][13], Lilajo[14], Daŭliso (eponimo de samnoma urbo en Focido)[15], Melajno (amantino de Apolono)[16], Kastalio[17][18], Tio (patrino de Delfo)[19], la najadaj nimfoj kirtoniaj kaj korikiaj, Melio, Argiopo, Kleodoro, Korikio, Mirejo, Diogenio kaj la Cefizidinoj, kiuj unuiĝis al Oriono kaj naskis al li kvindek filojn[20].

En la templo de Amfiarao, proksime al Oropo, troviĝis altaro dediĉita al Cefizo, kie ankaŭ Pajno, Aĥeloo kaj la nimfoj ricevis kultadon[21].

Atika CefizoRedakti

Ĉi tiu riverdio personigis du malsamajn riverojn en Atiko (Centra Grekio). La unua naskiĝis en la montarbranĉoj de Monto Parnes, trapasis Atenon kaj alfluis en la Saronan golfon, sude de Peiraios. La dua trafluis el monto Kitero tra la niza ebenaĵo kaj enmariĝis proksime de Eleŭzo. Kiel dirite, laŭ la diversaj fontoj, tiu ĉi Cefizo unuiĝis kun la antaŭe menciitaj oceanidoj.

Li estis filo de Oceano kaj Tetiso, kompreneble, kaj estis la patro de Diogenio, patrino de Praksiteo (la edzino de Ereĥteo)[22], kaj eble de Kaligenio kaj Argiopo.

Pro influo de la poezia priskribo de la ofero de Peleo al Sperĥio verkita de Homero, multaj junuloj fortranĉadis hartufon sian kaj dediĉis ĝin al Cefizo por ricevi protektadon de li. Tio videblas en vota skulptaĵo de la filo de Mnesimaĥo plenumanta tiun riton[23]. En tiaj skulptaĵoj, Cefizo aperas ĉu bovforme, ĉu laŭ formo de homo kun ĵusaperintaj kornoj[2].

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. 2,0 2,1 Aeliano. Prihistoriaj diversaĵoj, 2.33.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.14.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.20.6.
  5. Pindaro. Pitiaj odoj, 12.26.
  6. Homera himno al Pitia Apolono, 3.239.
  7. Higeno. Antaŭparolo.
  8. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.1.
  9. Pseŭdo-Higeno. Fabulae, 271.
  10. Ovidio. Metamorfozoj, 3. 339-509.
  11. Anna Ferrari. Dizionario dei luoghi del mito. Eld. BUR Dizionari, Rizzoli, 2011, ISBN 978-88-17-05062-3.
  12. Heziodo. Katalogo, 26.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.34.9.
  14. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.32.4.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.4.7.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.32.4., 10.4.7. kaj 10.6.4.
  17. Alceo de Mitileno. Fragmento.
  18. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.8.9.
  19. Herodoto. Historioj, 7.178.
  20. Corinna. Fragmento 655.
  21. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.34.2.
  22. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.196.
  23. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.37.3.