La Sarona Golfo (greke Σαρωνικός Κόλπος, Saronikós Kólpos) estas parto de la Egea Maro kaj do de la Mediteranea Maro. Ĝi situas inter la kontinenta parto de Grekio, pli ekzakte ties regiono Atiko, nordoriente kaj la duoninsulo Peloponezo sudokcidente, kaj krome nordokcidente limiĝas pere de la Istmo de Korinto. La Saronaj insuloj troviĝas en la samnoma golfo.

Sarona Golfo
golfo [+]

AkvejoEgea maro, Mediteraneo
Koordinatoj37° 42′ 0″ N, 23° 36′ 0″ O (mapo)37.723.6Koordinatoj: 37° 42′ 0″ N, 23° 36′ 0″ O (mapo)

Sarona Golfo (Grekio)
Sarona Golfo (Grekio)
DEC
Sarona Golfo
Sarona Golfo

Sarona Golfo (Peloponezo)
Sarona Golfo (Peloponezo)
DEC
Sarona Golfo
Sarona Golfo
Map
Sarona Golfo
Vikimedia Komunejo:  Saronic Gulf [+]
vdr
la Peloponezo vidita el la kosmo, kun la Istmo de Korinto supre dekstre kaj la Sarona Golfo malhelblue dekstre de ĝi

Ekde la jaro 1893 la kanalo de Korinto ligas la Saronan Golfon kun la Golfo de Korinto aliflanke de la istmo. La Sarona Golfo kaj la marbordaj regionoj Atiko kaj Peloponezo estas la lulilo de la greka kaj iusence de la eŭropa kulturo. Ĉi-tie troviĝis la unuaj prahistoriaj kultejoj kaj grandurboj, el kiuj la nuna grekia ĉefurbo Ateno estas la plej granda.

La nomo venas de la mitologia reĝo Sarono.

Insuloj redakti

37° 40′ 57" norde, 23° 36′ 0" oriente Mapo