Laŭ la helena mitologio, Inaĥo (el la greka Ἴναχος, «fortiĝanta») estis la unua reĝo de Argo, honore al kiu oni nomigis argolandan riveron, samnoman. Ĝi estas la nuntempa Panitsa, kiu drenas la okcidentan marĝenon de la argolanda ebenaĵo, tra la suda Peloponezo, kaj alfluas en la Argolandan Golfon, inter Argo kaj Tirinso.

Inaĥo
Oceanido
Informoj
Sekso vira
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Edzo/Edzino Melia • Argeia • Colaxe
Infanoj Io • Mycene • ArgusoForoneo • Philodice • Pegeus • Casus • Aegialeus
vdr
Inaĥo rekonas sian filinon Io, laŭ Victor Honoré Janssens (fino de la 17-a jarcento).

Inaĥo, heroo kaj rivero redakti

La historiisto Paŭzanio priskribis lin kiel la plej antikva heroo kaj reĝo de Argo, kiu nomigis la riveron laŭ li mem kaj stablis kultadon al Hero[1]. Verŝajne li estis ankaŭ la unua sacerdoto kaj reganto en Argo, do oni ofte nomis tiun regionon «la lando de Inaĥo»[2]. Laŭ Plutarko[3], oni nomigis tiel la riveron ĉar Inaĥo ĵetis sin en ĝin por tiel forfuĝi el furio sendita de Zeŭso, venĝeme pro tio, ke Inaĥo riproĉis al li la forrabon de Io. Antaŭ tio, la rivero nomiĝis Anfiloko[4], KarmanoroHaliaĥmono[5].

Krom mencii lin kiel heroo, Paŭzanio ankaŭ rakontas ke laŭ onidiro, Inaĥo ne estis mortemulo, sed riverdio, kun siaj respektivaj atributoj kaj genealogio. Pro tio, Paŭzanio inkludas lin inter la oceanidoj kiuj juĝis terdisputon inter Pozidono kaj Hero, kune kun Cefizo kaj Asteriono. Pro tio, ke ili favoris la diinon, Pozidono punis ilin per dumsomera sekado[6][7][8] (aŭ per inundado, laŭ plia versio de la rakonto[9]). Tamen, oni ankaŭ kulpas Zeŭson pri la sekeco de la rivero, pro tio ke li ĵetis fulmon sur Inaĥo, kiam tiu lasta plendis pro la forrabo de sia filino.

Kvankam Hieronimo kaj Eŭsebio (ambaŭ citante Kastoron), krom kelkaj modernaj mitologiistoj kiel John Lemprière[10] (en 1812), euhemere asertis ke li estis la unua reĝo de Argo, kaj Robert Graves ke li estis posteulo de Japeto[11], la plimulto el la nuntempaj fakuloj konsideras Inaĥon unu el la oceanidoj, filo do de Okeano kaj Tetiso, kaj greka parto de la antaŭ-olimpanapelasga mitaro. Troviĝas rakonto kiu priskribas tiun transiron el mortemulo al riverdio, kaj prezentas Inaĥon kiel simbolo de venĝemo devenata de maljusteco: la tereno pri kiu la du gedioj kverelis estis ĝuste tiu sur kiu regis Inaĥo, do li perdis ĝin nur pro sia obeemo al gedioj. Poste Hero postulis ke lia filino Io iĝu sacerdotino ŝia, sed Zeŭso enamiĝis al ŝi. Pro respekto al la edzino de Zeŭso, Inaĥo rifuzis permesi la unuiĝon de sia filino kaj la dio, do Zeŭso forrabis ŝin[12]. Inaĥo ne respondis tiun ofendon, ĉar li blinde respektis la diajn decidojn, kvankam ĝuste tio ruinigis lian vivon. Eriso (malakordo) profitis tiun situacion kaj transformis la pasivecon de Inaĥo en neeltenebla malamo. Tiu sento divastigis tra la mondo, ĝis kiam Zeŭso intervenis kaj pere de Tizifono restarigis la ordon. Kompense, li diigis Inaĥon kaj permesis ke li regu la samnoman riveron, en Argolando.

 
Pozidono forkaptas Amimonon, laŭ Georg Pencz (1530-80). Inaĥo ĉefrolas en la diversaj fondomitoj de Argo, kvankam en sia rolo kiel akvoportanto li kaj siaj filinoj konkuras kun Danao kaj la danaidinoj.

Kadre de tiu ĉi situacio, kompreneblas la rankonto pri Lirko, nevo de Inaĥo. Lia avo sendis lin, kaj aliajn junulojn, serĉi la ĵusmalaperintan Ion. Sed post longa serĉado tra la maro kaj tero, sensukcesa, Lirko tiel timis la koleron de sia avo, ke li rezignis pri reveni hejmen kaj fondis novan urbon en Kaŭno[13]. Paralelan historion oni rakontas pri Kirno, komandanto de la arga ŝiparo kiu ne kuraĝis reveni ĉar li ne trovis la princinon, kaj lokiĝis en KarioKerkoneso[14]. Ovidio priskribas kortuŝan renkontiĝon de Inaĥo kaj Io, laŭ formo de bovino. Laŭ ĝi, la kolero de Inaĥo jam iĝis elkoran malĝojon, kaj kiam li rekonis sian filinon, Inaĥo malbenis sian nemorteblon kaj ordonis Arguson forporti la bovinon por protekti ĝin kaj ŝpari turmentadon[15]. Kiam Io mortis, Inaĥo kaj siaj filoj starigis sanktejon al ŝi dediĉiita, kiun oni nomis Iopoliso. Ili ankaŭ stablis ĉiujaran ritaron en ŝia honoro, dum kiu oni frapadis la pordojn de la najbaroj kriante la nomon de la princinon[16]. Tio ĉi volis simboli la sensukcesan serĉadon de la nimfo fare de siaj fratoj, kiu vokis ŝin kaj demandis pri ŝi al ĉiuj loĝantoj de la mezorientaj urboj.

Laŭ la danaa fondomito Pozidono sekigis la akvofontojn en Argolando en venĝo kontraŭ Inaĥo pro lia aserto, dum la juĝo menciita, ke la tero apartenis al la plej antikva diino, Hero. Por kontraŭstari la aridecon rezultantan, Danao sendis siajn filinojn serĉi akvon. Unu el ili, Amimono (filino de Inaĥo laŭ alternativaj rakontoj[17]), tiucele allogis Pozidonon, kaj sukcesis ke li kreu per sia tridento, triopan akvofonton proksiman al Lerno[18]. Tamen, laŭ alternativa fondomito de Argo, Inaĥo starigis la urbon post repopolado de la regiono, kiu estis entute katastrofita fare de la diluvo de Deŭkaliono.

Fakte, la plej antikvaj fontoj klopodas klarigi kaj raciigi la figuron de Inaĥo. Laŭ kelkaj el ili, li estis argano kiu, post la diluvo de Deŭkaliono, gvidis la popolon el la montaro kie ili rifuĝis al la ebenaĵo. Tie li kanaligis la akvon, ebligis loĝadon en tiu regiono kaj fondis la urbon Argo, kies nomo honoras la lunon[16]. Pliaj versioj konsideras lin fremdulo kiu gvidis ekspedicion el Egiptio aŭ Libio celantan fondadon de nova kolonio. Postalveninte al la lando, la koloniistoj unuiĝis al la lokaj pelasgoj, disigitaj ĉe la bordoj de la rivero[19][20]. Kelkaj fontoj, tamen, konsideras Foroneon la unua loĝanto en Argolando, do ili pravigas la figuron de Inaĥo kiel pra-fondinto, kaj antaŭhoma rivero, asertante ke li estis filo de la riverdio[21]. Fine, troviĝas versio laŭ kiu Inaĥo estis fenica elstarulo kiu fondis la argolandan reĝlandon kaj la rason de la inaĥidoj, kiu popoligis ĝin. Laŭ ĝi, li iĝis tiel pova, ke la tuta Peloponezo ricevis lian nomon dum kelka tempo[4].

Kiel diaĵo, Inaĥo iĝis protektanto de la junularo, kaj pro tio Oresto oferas al li hartufon sian, antaŭ plenumi sia venĝo[22]. Lia figuro eble evoluis al unu el la brimoj, venĝemaj spritoj laŭ la ritaro kiu inspiris la Eleŭzisaj Misteroj.

Partneroj kaj idaro redakti

Oni kutime atribuas al riveroj multnombran idaron, pro tio ke ili estas ĝenerale fekundaj. Do, ankaŭ la oceanida Inaĥo havis gefilojn. La plej elstaraj estis liaj filoj Foroneo (la unua homo) kaj Egialeo[23] (aŭ Fegeo), reĝo de Sikiono. Tamen, li ankaŭ estis patro de najadaj nimfoj, konataj kiel la inaĥidoj (eponimo kreita poste por pravigi sian originan mitaron), kiaj Dinomeno[24] (Io), la fonta nimfo Amimono, Meseiso, Hiperio[25] kaj Filodiko, edzino de reĝo Leŭkipo[26]. La partnero de Inaĥo kaj patrino de lia idaro estas diverse priskribita en la fontoj. Ŝi eble estas antikva fraksenonimfo nomiĝinta Melio[23], al kiu oni atribuas la patrinecon de Foroneo kaj Egialo, aŭ ŝia fratino Argio[27], patrino de Foroneo kaj Io laŭ aliaj fontoj[28]. Tiu lasta aperas en pliaj versioj kiel filino de Inaĥo sen virina interveno, ĉar ŝi naskiĝis el lia buŝo. Se Io aperas kiel filino de Melio, estas do nur pro la fakto ke ŝi estis la edzino de Inaĥo kiam la nimfo naskiĝis.

Krom la antaŭe priskribitaj, la idaro de Inaĥo inkludas ankaŭ Mikenon[29], la spriton de la samnoma urbo, la najadon Argio kaj eventuale Teledikon, Pelasgon, Kason[5] kaj la lokan heroon Arguso[30].

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Argo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Melioj
 
Hekatonkiroj
 
Oceano
 
Tetiso
 
Titanoj
 
Ciklopoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Melio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Inaĥo
 
 
 
 
 
 
Argio
 
Oceanidinoj
 
Oceanidoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Egialeo
 
Fegeo
 
Kinno
 
Foroneo
 
Telediko
 
 
Amimono
 
Argo
 
Ismeno
 
 
Mikeno
 
Arestoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Europso
 
 
 
 
 
 
 
Kerdo
 
 
 
 
 
 
Meseiso
 
 
Hiperio
 
Argio
 
Jaso
 
 
 
 
 
Argo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pronoo
 
Agenoro
 
 
Arsinoo
 
Apiso
 
 
Karo
 
 
Tiesto
 
 
 
 
 
 
Zeŭso
 
Io
 
Telegono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alkmeono
 
 
Zeŭso
 
Niobo
 
 
Klimeno
 
 
Aglaoso
 
Kalileono
 
Orĥomeno
 
 
 
 
 
 
 
Oziriso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Molpadio
 
Lirko
 
Hilebio
 
Eŭropso
 
 
Ktonio
 
 
Kaso
 
Amiko
 
Keroeso
 
 
 
 
Harpokrato
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Spartono
 
Filodiko
 
Leŭkipo
 
 
 
Memfiso
 
Epafo
 
Kasiopeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Febo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hilajro
 
Arsinoo
 
Apolono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Polukso
 
Kastoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgoPoste:
-InaĥoForoneo

Inaĥo en arto kaj literaturo redakti

 
Hermeso, Arguso kaj Io, laŭ Abraham Bloemaert (ĉ. 1592). Sur la fora plano, videblas la figuro kaj fluado de la oceanida Inaĥo.

Kadre de la greka ikonografio, Walter Burkert priskribas la manieron kiel oni prezentis la riverojn, Inaĥo inkludita, tio estas laŭ formo de virbovo kun homa kapo aŭ vizaĝo[31]. Li ofte aperas en skulptaĵoj kiel barbulo kornohavaduon[32], kuŝanta, kaj apoganta sur akvujo kiu simbolas lian fluadon. Kutime kanaro ornamas lian prezentadon[33]. En pentrarto, Inaĥo ofte aperas en bildigoj de amscenoj de lia filino kaj Zeŭso, kutime sur la fora plano.

Verkaĵo de Sofoklo, titolita ĝuste Inaĥo, verŝajne estis satirusa teatraĵo kiu supervivas nur pere de kelkaj papiraj fragmentoj malkovritaj en Oksirinĥo kaj Tebtunis (Egiptio). En ĝi, Inaĥo falas el gloro al mizero pro senreciproka amo de Zeŭso[34] al lia filino Io. Hermeso eluzas la ĉapon de mallumo, kiu igas lin nevidebla, sed li ludas aŭloson (muzikan instrumenton) por mistifiki la satirusojn. Ankaŭ aperas en ĝi Arguso kaj Iriso, mesaĝistoj de Hero, dum "nekonatulo" aliformigas Ion en junbovinon per mantuŝado. Ĉe la fino, oni liberigas la satirusojn el siaj katenoj, kaj ili iĝas paŝtistoj de Inaĥo[35]. Plia papira fragmento de la verkaĵo de Sofoklo estis eldonita en 1960[36][37].

Inaĥo estis ankaŭ prezentita sur la ŝildo de Turno, priskribita en la Eneado de Vergilio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.4.
  2. Eŭripido. Oresto, 932.
  3. Plutarko. Pri riveroj, 18.
  4. 4,0 4,1 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  5. 5,0 5,1 Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  6. Nono. Dionysiaca, 39.38 kaj sekv.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.4.
  8. Komentoj pri Mitologia biblioteko, de Pseŭdo-Apolodoro, 2.1.4.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.4.
  10. John Lemprière. A classical dictionary. 1812 [1].
  11. Robert Graves. The Greek Myths, 56.
  12. Nono.Dionysiaca, 3.257.
  13. Partenio. Amrakontoj, 1.
  14. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.60.4.
  15. Ovidio. Metamorfozoj, 1.583 kaj 1.639 kaj sekv.
  16. 16,0 16,1 Io ĉe Suido.
  17. Tamen, malgraŭ la indentigo fare de kelkaj verkistoj, verŝajne temas pri du malsamaj rolulinoj same nomiĝintaj kaj kun preskaŭ identaj atributoj.
  18. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, TheoiProject 2.1.4..
  19. Skolio pri Oresto, de Eŭripido, 920 kaj 932.
  20. Sofoklo. Pri Dionizo.
  21. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.4.
  22. Esĥilo. Oferantoj, 7 kaj sekv.
  23. 23,0 23,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.
  24. Esĥilo. Katenita Prometeo, 589.
  25. Valerio Flako, 4.374.
  26. Higeno. Fabulae, 244 kaj 245.
  27. Higeno. Fabulae, 124 kaj 143.
  28. Dionizo de Halikarnaso. Romiaj antikvaĵoj, 1.25.4.
  29. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.4.
  30. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.1-3.
  31. Walter Burkert. Greek Religion: Nature deities, 3.3. paĝ. 175. 1985.
  32. Estatio. Tebaida, 2.218.
  33. Estatio. Tebaida, 6.275.
  34. Richard Seaford. Black Zeus in Sophocles "Inachos", ĉe The Classical Quarterly. New Series, 30.1. paĝ. 23-29 (1980). Laŭ sugesto de Seaford, tiu amanta rolulo verŝajne temas pri Ktonika Zeŭso aŭ Zeŭso-Plutono.
  35. Die Netzfischer des Aischylos und der Inachos des Sophokles. Munkeno, 1938.
  36. Rudolph Pfeiffer. Ein neues Inachos-Fragment des Sophokles. Munkeno, 1958.
  37. R.J. Carden. The Papyrus Fragments of Sophocles. Eld. De Gruyter, 1974.