Filodiko

apartigilo

Laŭ la helena mitologio, Filodiko (el la greka Φιλοδικη, «justema») estis najada nimfo, filino de la riverdio Inaĥo, do fratino de Io, Foroneo, Mikeno kaj Egialeo[1].

Forrabo de la filinoj de Leŭkipo, laŭ Rubens (ĉ. 1617). Tiu ĉi pentraĵo bildigas la forkapton de Hilajro kaj Febo, filinoj de Filodiko.

Ŝi edziniĝis al Leŭkipo, reĝo de Mesenio, kun kiu ŝi havis tri filinojn: Febo, Hilajro kaj Arsinoo. Tiu lasta estis la patrino, laŭ kelkaj fontoj, de la dio Asklepio, el ŝia amrilato al Apolono. La ceteraj du, plej konataj kiel la leŭkipidinoj, estis forrabitaj fare de la dioskuroj kaj fine edziniĝis al ili.

Filodiko, edzino de MagnoRedakti

Krom ties, de la antaŭe priskribita, Filodiko estis ankaŭ la nomo de plia rolulino de la helena mitologio. Ŝi estis la edzino de Magno, filo de Eolo kaj Enareto. Kun li, ŝi iĝis la patrino de Eŭrinomo kaj Ejoneo[2].

Tamen, laŭ la plimulto de la versioj la edzino de Magno estis nekonata najado, kies plej konataj filoj estis Polidekto kaj Diktiso[3]. Aldone, Eustatio mencias ke la edzino de Magno nomiĝis Melibeo, kaj ŝia filo Alektoro. Tamen, tiuj nomoj ŝajnas simplaj elpensaĵoj kiu pravigas la nomojn de la urbo Melibeo, sur la monto Peliono, kaj de la regiono Magnisio en kiu ĝi troviĝas[4].

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.3.
  2. Skolio pri Fenicoj, de Eŭripido, 1760.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.3., 9.6. kaj 1.3.3.
  4. Eŭstatio. Pri Homero, 338.