Asklepio[1] – helene Ἀσκληπιός, latine Æsculapius (Eskulapo) – estas konsiderata de la helena mitologio la dio de la medicino. Li estis filo de Apolono kun la mortemulino Koronisa, filino de Flegio, reĝo de la lapitoj (tesalia gento). Timante esti forlasita en la maljunaĝo de la ĉiam juna dio, Koronisa, kvankam graveda, amoris alian viron, kiu estis mortigita de Apolono. Koronisa, siavice, estis morte trafita de la sagoj de Artemisa, pro peto de Apolono. Sed antaŭ ol ŝi morti oni depreni la bebon de ŝia ventro kaj nomis lin Asklepio.

Asklepio

Sekso vira
Eble sama Eskulapo
Familio
Patro Apolono
Patrino Koronida
Edzo/Edzino Epione
Infanoj Makaono, Podalirius, Panacea, Telesphorus, Aceso, Higia, Aegle, Iaso, Meditrine, Valetudo
vdr
Simbolo de Asklepio nome de medicino

Edukita de la Centaŭro Kirono, li estis instruita pri la kuracarto kaj diras la legendo ke li eĉ revivigis mortintojn. Timante ke la lerta kuracisto ŝanĝos la ordon de la aferoj, Zeŭso morte fulmobatis lin, sed irigita al Olimpo oni transformis lin en dio. Historie Asklepio "loĝis" en Epidaŭro, en Argolando, ekde la finoj de la 4-a jarcento a.K. ĝis la fino de la 5-a jarcento p.K. Sed li estas tre antikva heroo-dio ĉar oni trovas lin partoprenanta, kiel kuracisto, en la fama ekspedicio de la Argonaŭtoj, kune kun la aliaj herooj, inter ili, Jazono, Peleo, Heraklo, la Dioskuroj (Kastoro (dio) kaj Polukso) kaj aliaj.

La tradicio diras ke fiksiĝinte en Epidaŭro la filo de Apolono fondis tie gravan medicinan skolon kie estis instruitaj kuracaj metodoj , ĉefe de magiaj kaj spiritaj aspektoj, sed kiuj pretigis la vojon por pli scienca medicino fare de la asklepiidoj kies la plej eminenta persono estis Hipokrato la granda. Epidaŭro, do, fariĝis la plej grava centro de la kulto al Asklepio, sed ĝi rapide disvastiĝis tra la mediteranea ĉirkaŭaĵo. En Ateno la asklepia kulto estis enkondukita ĉirkaŭ la jaro 429 a.K. Asklepio estis reprezentita de serpento kaj kiam okazis pesto en iu regiono aŭ urbo, la sacerdotoj portis al tie tiun simbolon por fondi novan sanktejon. Tiel, en 293 kiam la pesto kreskadis en Romo, oni sendis mesaĝistojn al Epidaŭro por venigi la sanktan serpenton al la italia urbo, kaj tie oni starigis templon por Asklepio.

Asklepia kulto redakti

La kulto okazadis en ornamluksa konstruaĵo havantan misteran labirinton. Tie oni praktikis specon de kuracmetodo nomita nooterapio, tio estas, la kuraco pere de la menso. Certe oni kredis ke la kuraco de la korpaj malsanoj nur povus okazi se unue okazus kuraco en la menso. Tion atestas la skribaĵo gravurita sur la muro de la Templo: Pura devas esti tiu kiu eniras la parfumitan Templon, kaj pureco signifas havi sanajn pensojn. Alivorte, nur okazus kuraco se estus metanojo, tio estas, se okazus transformiĝo de sentoj, se la paciento alprenus pli noblan konduton koncerne sian intiman konflikton. La nooterapio,do, transformas kaj purigas la tutan homon, psike kaj korpe. La kuraco, tiamaniere, ne estis efektivigita pere de medikamentoj, sed pere de saĝo kaj metanojo. Pro tio oni tre valoris al sonĝojn. La paciento tranoktis la templon kaj dum la dormo, ensonĝe, Asklepio vizitadis la malsanulon kaj preskribis al li la kuracrimedon aŭ tuŝis la malsanajn partojn de la organismo. La sonĝo estis, tiam, interpretata de la sacerdotoj kiuj orientadis la suferanton. Tiun metodon oni nomas personĝa divenarto. Dum la evoluo de la asklepia kuracarto oni ankaŭ komencis preskribi herbojn kaj kirurgion, sed la plej grava kuracmetodo estis sendube la metanojo, la kuraco de la tuta homo.

Jen kiel Arturo Castiglioni (Historio de la Medicino, 1947) priskribas la ĉiutagan movadon en la Templo:

Ĉiuj alvenantaj al la sankatejo por elvoki la dian intervenon estis, unue, submetataj al puriga procedo kiuj konsistis je sinsekvaj banoj kaj abstemio de vinoj kaj determinitaj specoj de manĝaĵoj. Nur post tiu unua periodo estis al ili permesataj eniri en la templon por komenci severan dieton kiu daŭris multajn tagojn. Tiam la malsanuloj estis akceptataj al la kultaj ceremonioj, pere de sugestiaj preĝoj fare de la sacerdotoj, rilatoj pri okazintaj kuracoj kaj aliaj sugestiaĵoj. Fine la malsanulo pasis unun aŭ plian nokton en la abatono de la templo ĉe la piedoj de la asklepia statuo, atendante la kuracigan sonĝon. La historio de la templo de Eskulapio kaj de la kuracmetodoj tie efktivigitaj, kiel oni povas konstati de la votaj skribaĵoj en steleoj kaj de la nuntempaj literaturindikoj, rivelas ke, unuepoke, okazis rekta kaj persona interveno de la sacerdoto kiu aparis dumnokte sub la masko de la dio, akompanata de la sacerdotino kaj aplikis diversajn kuracrimedojn. En postaj epokoj, ŝajnas ke la kuaracmetodo konsistiĝis je konsiloj aŭ sugestioj venantaj dum la dormo aŭ sonĝa interpretado. Post la terapio, kiel kutime, la danka kuracito dediĉis al la dio "anatemon", plastikan reprezentaĵon el oro, arĝentomarmoro, aŭ ĵetis monon en la sanktan fontanon... Tamen la esenca parto de ĉiuj diversaj kurackondutoj estis la sonĝo aŭ la hipnota stato kiam okazis la kuraco. La sonĝo en la sanktejoj, ankoraŭ hodiaŭ, estas kosiderata kiel altvalora kuracmetodo en diversaj orientaj landoj kaj tio estas facile komprenebla se oni rekonas la favorajn kondiĉojn prezentitajn de la sonĝo kaj la hipnota stato al la terapio de sugestio.

Tiamaniere, la medicino de la temploj de Eskulapio estis ekskluzive praktikata de la sacerdotoj kaj la kuracoj estis konsiderataj miraklaj.

Idaro de Asklepio redakti

Asklepio havis multajn gefilojn, inter ili du kuracistoj, Podalirio kaj Makaono, la junulinoj Panacea, diino kiu kuracis ajnan malsanon kaj Higiea, la diino de la sano. De Polidario devenas, laŭ la tradicio, la familio de la patro de la okcidenta medicino, Hipokrato la Granda.

Koko estis besto ligita al la dio, kaj sekve oferita al li. Platono diras ke Sokrato, tuj antaŭ la morto, petis al siaj disĉiploj ke ili oferu kokon al Asklepio, ĉar lia morto estis sendolora.

Noto redakti

Vidu ankaŭ redakti