Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Magnisio de Grekio. Pri la kemia elemento Magnezio kaj la antikva urbo Magnesia en Malgrandazio vidu tie.

Magnisio (greke Μαγνησία - Magnisia, transskribo laŭ la antikva greka lingvo Magnēsia) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 636 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 210 000 loĝantojn. La teritorio apartenas al la historia pejzaĝo kaj nuna grekia administra regiono ("periferio") Tesalio. Ĉefa loĝloko de la provinco estas la urbo Volos, la dua plej granda urbo de Tesalio: Tie vivas pri ol 70 procentoj de la provincanoj.

Magnisio
Regiona distrikto
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj39° 21′ 0″ N, 22° 59′ 0″ O (mapo)39.3522.983333333333Koordinatoj: 39° 21′ 0″ N, 22° 59′ 0″ O (mapo)
Areo2 636 km² (263 600 ha) [+]

Poŝtkodo37x xx - 38x xx [+]

Magnisio (Tero)
Magnisio (Tero)
situo de Magnisio en Grekio

Magnisio (Grekio)
Magnisio (Grekio)
DEC

Map
Magnisio
Vikimedia Komunejo:  Magnesia Prefecture, Greece [+]
vdr
la baziliko de Volos
kargoŝipo survoje al la urba haveno


La provinco ekestis dum la jaro 1947 per dispartiĝo de la provinco Lariso, la provinca nomo kreiĝis memore al antikva makedona tribo.

Geografio redakti

Magnisio, la plej orienta parto de Tesalio, kun siaj montaroj Osa kaj Pilion estas duoninsulo en la Egea Maro norde de la insulo Eŭbeo - borde de la Pagasea Golfo. Al la provinco apartenas la insularo Nordaj Sporadoj.

Historio redakti

Sur la duoninsulo origine vivis trakianoj, sed jam tre frue dum la epoko de antikva Grekio ankaŭ troviĝis greka kolonio tie. La samnoma urbo Magnesia ĉe rivero Meandro en Malgrandazio probable fondiĝis de grekaj kolonistoj el la tesalia regiono Magnisio. La plej grava antikva urbo de la duoninsulo estis Demetrias.

Eksteraj ligiloj redakti