Eŭbeo (antikve-greke Εὔβοια, Eúboia, en la moderna greka Εύβοια - Evia, esperanta nomo en tiu formo laŭ PIV) post Kreto estas la dua plej granda insulo de Grekio. Ĝi havas areon de 3 660 km² kaj dum la jaro 2005 havis proksimume 220 000 loĝantojn. La insula centro estas la urbo Ĥalkida (Chalkida), krome ekzistas ankoraŭ vico da urbetoj, inter ili Karistos, Kimi, Psaĥna, Aliveri, Aidipsos kaj Limni. Lefkandi (greke Λευκαντί) estas marborda vilaĝo fama pro arkeologiaj restaĵoj.

Eŭbeo
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco1 743 m [+]
Koordinatoj38° 30′ N, 24° 0′ O (mapo)38.524Koordinatoj: 38° 30′ N, 24° 0′ O (mapo) [+]
Ĉefa lokoĤalkida
- koordinatoj38° 30′ N, 24° 0′ O (mapo)38.524Koordinatoj: 38° 30′ N, 24° 0′ O (mapo)
Plej alta punktoDirfi [+]

Longo175 km (109 mi)
Larĝo45 km (28 mi)
Areo3 670 km² (367 000 ha) [+]
Loĝantaro191 206 [+] (2011)

Eŭbeo (Grekio)
Eŭbeo (Grekio)
DEC
Eŭbeo
Eŭbeo

Map
Eŭbeo

Vikimedia Komunejo:  Euboea [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de Eŭbeo en Grekio

La insulo pere du pontoj estas ligita al la kontinento, unu el la du superpontas la tutmonde plej mallarĝan markolon de nur 40-metra larĝo nome Eŭbea markolo. La insulo longas 175 kilometrojn kaj larĝas inter 6 ĝis 45 kilometrojn, do havas karakterize malrondan formon. Tra la tuta longo la insulo estas parto de montaro, kiu nordokcidente daŭriĝas en Tesalio kaj sude en la insuloj Andros, Tenos kaj Mikonos.

la preĝejo de Aliveri
kabo Paksimadhi

La insulo apartenas al la administra regiono Meza Grekio. Al la provinco Eŭbeo krom la ĉefa insulo apartenas ankaŭ la insulo Skiros, proksima parto de la kontinento kaj granda nombro da rokaj insuletoj. Oni supozas, ke Eŭbeo origine estis parto de la kontinenta parto de Grekio kaj pro tertremo dividiĝis de ĝi.

Eksteraj ligiloj redakti

38° 30' norde, 24° 0' oriente Mapo