La Eŭbea markolo (vortumo laŭ PIV) estas la mallarĝa markolo en Grekio, kiu dividas la insulon Eŭbeo de la kontinenta parto de Grekio, konkrete de la pejzaĝo Atiko. La akvovojo apartenas al la Egea Maro. La plej malvasta loko de la markolo larĝas nur 40 metrojn kaj nomiĝas Eŭripos-kanalomarstrato de Eŭripos (greke Εύριπος, Évripos - kvankam la vortoj "kanalo" kaj "strato" povus aludi al io home konstruita, temas pri tute natura fenomeno). Tiu plej malvasta parto de la markolo dividas la urbon Ĥalkida en insulan kaj kontinentan parton.

Eŭbea markolo
La Eŭripos-kanalo kun la malnova ponto en Ĥalkida ĉe sia plej malvasta loko. Maldekstre la insula, dekstre la kontinenta parto de la urbo
La Eŭripos-kanalo kun la malnova ponto en Ĥalkida ĉe sia plej malvasta loko. Maldekstre la insula, dekstre la kontinenta parto de la urbo
markolo
Ligas akvejon Norda Golfo de Eŭbeo
kun akvejo Suda Golfo de Eŭbeo
Disigas landoparton Eŭbeo
de landoparto Beotio
Datoj

Geografia situo

38° 27′ 45,7″ N, 23° 35′ 21,7″ O (mapo)38.46269577410823.589363098144Koordinatoj: 38° 27′ 45,7″ N, 23° 35′ 21,7″ O (mapo)
Eŭbea markolo (Grekio)
Eŭbea markolo (Grekio)
DEC
Eŭbea markolo
Eŭbea markolo

Map

Plej malgranda larĝo 40 m
Marbordaj lokoj Chalkida
Pontoj Malnova ponto, Nova ponto
vdr

La markolo konatas interalie pro nekutimaj tajdaj akvofluoj: Krom la regulaj fluoj, kiuj laŭ alta kaj malalta tajdo ŝanĝas sian direkton kvarfoje tage, ekzistas neregulaj fluoj, kiuj dum la du semajnoj antaŭ plenluno ĝis 12-foje tage ŝanĝas la direkton.

Historio redakti

La Eŭripos-kanalo havas sian nomon pro tragika evento: Eŭripos, antikva greka esploristo, kiu vivis en la urbo Ĥalkida, volis malkovri la sekreton de la tiom ofte ŝanĝiĝantaj akvofluoj kaj dronis dum unu el la multaj provoj, tranaĝi la kanalon en sia plej malvasta kaj pro tre fortaj fluoj samtempe plej danĝera loko.

En tiu loko de la markolo la kontinenta kaj insula parto de la urbo jam ekde jarcentoj estas ligitaj per ponto. Ekde la jaro 1962 la kanalo paseblas per ponto, kiu laŭ neceso povas flankenmoviĝi, tial ke grandaj ŝipoj povas pasi la kanalon.

Dum la jaro 1992 krome inaŭguriĝis larĝa pendoponto, kiu signife plifaciligis la trafikon al kaj de la insulo.

38° 27′ 46″ norde, 23° 35′ 22″ oriente Mapo