Ĥalkido

(Alidirektita el Ĥalkida)

Ĥalkido (en Antikva greka kaj en Katarevuso: Χαλκίς, Ĥalkís) aŭ Ĥalkida (en Moderna greka: Χαλκίδα, [xalˈciða]) estas la ĉefa urbo de la insulo Eŭbeo en Grekio, situa ĉe la Eŭripa Markolo je ties plej mallarĝa punkto. La nomo estas konservata el la antikveco kaj estas derivita el la greka χαλκός (kupro, bronzo), kvankam ne estas spuro de minoj en la areo.[1] Fine de la Mezepoko, ĝi estis konata kiel Negroponto, nomo kiu estis aplikita ankaŭ al la tuta insulo Eŭbeo.

Ĥalkido
Strandpromenade Chalkida.jpg
Administrado
Poŝtkodo 34100 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 125  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 28′ N, 23° 36′ O (mapo)38.462523.595Koordinatoj: 38° 28′ N, 23° 36′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Ĥalkido

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chalkida [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La urbodomo de Ĥalkido.

38° 27′ 45″ N 23° 35′ 42″ O / 38.46250 °N, 23.59500 °O / 38.46250; 23.59500 (mapo)

ReferencojRedakti

  1. Simon C. Bakhuizen, R. Kreulen, Chalcis-in-Euboea: Iron and Chalcidians Abroad, Brill Archive, 1976, p. 58.

Eksteraj ligilojRedakti