Eŭbeo (provinco)

Eŭbeo (greke Εύβοια, Évvia [ˈɛvia], esperanta nomo en tiu formo laŭ PIV) estas historia pejzaĝo de Grekio, kiu inter alie inkluzivas samnoman insulon, kaj nuntempe estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). La provinco kovras areon de 4.167 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 215.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Ĥalkida. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.

situo de Eŭbeo en Grekio

GeografioRedakti

La provinco situas en la oriento de la kontinenta parto de Grekio, borde de la Egea Maro. Ĝi kovras la insulojn Eŭbeo kaj Skiros kun kelkaj pliaj, pli etaj ĉirkaŭaj insuloj, kaj du komunumojn sur la kontinenta parto de Grekio, kiuj aparte proksimas al la insulo Eŭbeo kaj la Eŭbea markolo.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

 
la apudplaĝa promenejo de Ĥalkida
 
la preĝejo de Aliveri