Oceanidino
(Alidirektita el Oceanidinoj)
En la helena mitologio, Oceanidinoj estas akvaj nimfoj. Heziodo, en sia Teogonio asertas, ke ilia nombro estas 3000. Ili estas la filinoj de Oceano kaj Tetisa, kaj fratinoj de la Oceanidoj (aŭ Potamoj), kiuj ankaŭ estis 3000.
Ĉiu oceanidino zorgis pri rivero, lago, fonto. Ili ankaŭ zorgis pri la infanaĝo de junaj knaboj.
La nomoj de kelkaj oceanidinoj aperas (ofte kontraŭdire) en diversaj mitologiaj rakontoj:
- Admeto
- Akasto
- Amfiro
- Amfitrito: edzino de Pozidono
- Azio: edzino de Japeto
- Beroo: kunulino de Sireno
- Dejro: amantino de Hermeso, patrino de Eleŭzo
- Diona, patrino de Afrodito
- Dodona: diino de la samnoma urbo.
- Doriso: edzino de Nereo kaj patrino de la Nereidinoj
- Elektro: edzino de Thaŭmaso kaj patrino de la Harpioj.
- Efiro: fondinto de urbo Korinto.
- Etro: edzino de Atlaso kaj patrino de la Hiadoj
- Eŭdoro
- Eŭropa
- Eŭrinomo: adopta patrino de Hefesto
- Filira: patrino de la centaŭro Kirono
- Galaksaŭro
- Heziono: edzino de Prometeo (laŭ Esĥilo)
- Hipoo
- Janiro
- Janteo
- Idijo
- Kafero: nutristio de Pozidono
- Kaliroo : edzino de Krizaoro kaj patrino de Geriono
- Kalipso : reĝino de insulo Ogigio, amantino de Odiseo.
- Kerkeizo
- Korifeo
- Krezeiso
- Klitio : kiu aliformiĝis al sunfloro
- Klimena: edzino de Japeto, amantino de Helios kaj patrino de Faetono.
- Ksanto
- Libio
- Melio: edzino de la oceanido Inaĥo kaj patrino de Foroneo.
- Melibeo: patrino de reĝo Likaono.
- Meloboziso
- Menestoo
- Metiso: unua edzino de Zeŭso kaj patrino de Atena.
- Nedo: unu el la nutristinoj de Zeŭso.
- Nemezo: diino de la venĝo.
- Okiroo
- Ozomeno: edzino de Taŭmaso laŭ Higeno[1]
- Pasitoo
- Peitoo: diino, kiu instigas la knabinojn al amoro.
- Perseiza: edzino de Helio, patrino de Eeto, Kirke kaj Pazifao.
- Petrajo
- Plejono: edzino de Atlaso kaj patrino de la Plejadoj.
- Pluto: Patrino de Tantalo.
- Pleksaŭro
- Polidoro
- Primno
- Rodo: mara nimfo, protektantino de la floroj, de la roso kaj de la rozkoloraj nuboj de sunleviĝo.
- Stikso: diino de la infera rivero.
- Telesto
- Tejo
- Too
- Tikeo: diino de la ŝanco.
- Trakio: diino de la samnoma regiono.
- Urania: ne konfuzu kun la muzo Uranio
- Zeŭkso.