Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj roluloj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 411 Ksanto.

Ksanto (el la greka Ξάνθος, «flava» aŭ «blonda») estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio.

Kolero de Aĥilo, de Charles-Antoine Coypel (1737). Bildigo de la lukto de la heroo kontraŭ la riverdioj Simoizo kaj Ksanto (Skamandro), prezentita ĉi tie kun siaj oceanidaj atributoj.

La asteroido 411 Ksanto ricevis sian nomon honore al iu el tiuj mitaj personoj.

Ksanto, la oceanido redakti

Ksanto estis riverdio, la plej larĝa el tiuj, kiuj fluadis tra la ebenaĵo sur Monto Ido, en Troado (Misio)[1]. Ĝi naskiĝas en ĉi tiu monto kaj alfluas en Helesponton, proksime al la monteto Sigeo. Verŝajne ĝi temas pri la nuntempa Karamendereso, rivero en la provinco Çanakkale (Turkio). Ĝi havis du nomojn: Ksanto por la dioj kaj Skamandro por la homoj, kio eble estas diferencigo inter la riverdio kaj la rivero mem[2]. Laŭ Homero[3], tiu ĉi akvofluo devenis el du fontoj, unu kun varma akvo kaj la alia kun tiu malvarma, sendepende de la sezono[4].

Laŭ informo de Strabo, la origina nomo de la rivero estis SibrozoSirbizo[5]. Dum la persa invado oni nomis ĝin Sirbe, kio signifas «flava», kiel ĝia nomo en la greka. Tio devenas de la kutima koloro de ĝia akvo, devenanta de la flava tero de la valo tra kiu ĝi fluadas. Tamen, kelkaj fakuloj atribuas la nomon al la fakto ke oni tinkturadis la ŝafan lanon en ĝiaj akvoj. Laŭtradicie, la akvo de Skamandro blankigis la hararon de la virinoj kiuj sin banadis en ĝi[6]. Afrodito profitis tiun efikon por doni al sia hararo oran aspekton, antaŭ la juĝo de Pariso[7].

La plimulto de la versioj rakontas ke la rivero spruĉis el tergratado fare de soifanta Heraklo, kun la helpo de sia patro Zeŭso, kiu sendis fulmon por generi akvon. Tamen, alternativa legendo asertas ke Ksanto estis kreita de la naskodoloro de Leto, kies fama templo nomiĝanta Letoono, nuntempe monda heredaĵo de Unesko, troviĝas ĉe la okcidenta riverbordo. Danke al elfosado en tiu ĉi templo dum la 20-a jarcento oni trovis multnombrajn tekstojn likiajn, grekajn kaj arameojn. Elstaras inter ili la Trilingva steleo de Letoon, kiu mencias Reĝon Artakserkson, ĉu la 4-a ĉu la 3-a.

La oceanida Ksanto estis la patro de Eŭritemisto, edzino de Reĝo Tantalo laŭ kelkaj versioj[8].

Plia informo en la artikolo Skamandro.

Ksanto, ĉevalo de Aĥilo redakti

 
Aŭtomedono kun la ĉevaloj de Aĥilo, pentraĵo de Henri Regnault (1868) kiu bone bildigas la impeton de la blonda Ksanto.

Ksanto (aŭ Ksano) kaj Balio estis du senmortaj ĉevaloj, filoj de la venta dio Zefiro[9] kaj la harpio Podargo[10]. Ili apartenis al Pozidono, kiu donacis ilin al Peleo kaj Tetiso, okaze de ilia geedziĝo. Alternativa versio atribuas la donacon al Ateno, tamen. Poste, ilin ricevos la plej fama filo de ambaŭ, Aĥilo, kiu alportis ilin al la Troja milito.

 
Ksanto kaj Balio tiras la ĉaron de Aĥilo, kun la kadavro de Hektoro, laŭ fresko de Franz von Matsch (1890).

Tie, ili kaŭzis admiron pro siaj eksterordinaraj kapabloj. Fakte, ili estis la kompenso kiun Dolono petis por espioni la trojan tendaron[11]. Per sia nekomparebla rapideco, ili savis la vivon de la koĉero de Aĥilo, Aŭtomedono[12]. Tamen, Homero priskribas la elreviĝon de Aĥilo ĉar siaj ĉevaloj ne sukcesis savi la vivon de lia amata Patroklo. Hero donis al Balio provizoran parolkapablon por sin defendi, kaj la ĉevalo argumentis ke la morto de Patroklo estis deĉidita kaj de Apolono kaj de la destino, kompense de la gloro akirita pro la morto de Hektoro. Aldone, li aŭguris al sia mastro baldaŭan morton, fare de dio kaj mortemulo[13]. Al tiuj ĉevaloj Aĥilo ligis la kadavron de Hektoro, por lin ofendi eĉ postmorte[14]. Post la morto de Aĥilo, Ksanto kaj Balio, servis lian filon Neoptolemon, kaj akompanis lin al la Elizeaj Kampoj, kun plena malĝojo pro la destino de ilia antaŭa mastro kaj aspiroj pro la sekva[15].

Kelkaj rakontoj asertas ke Ksanto estis la nura senmorta ĉevalo de Aĥilo, kaj ke Balio estir nur la homo kiu dresis lin. Li estis ege riĉa kaj konata pro sia rilato al la fama ĉevalo, do de tiam li zorgis pri la ĉevalprovizado de la greka flanko dum la sieĝo al Trojo. Troviĝas ankaŭ versio laŭ kiu ili estis titanoj kiu batalis ĉe la flanko de la olimpanoj en la titanomaĥio, Ksanto apud Zeŭso kaj Balio apud Pozidono. Post venko, ili hontis antaŭ la rigardo de siaj fratoj, kaj petis ŝanĝon de sia aspekto, do ili estis metamorfoziitaj en ĉevaloj. Pro tio Balio havis aŭguran kapablon[16]. Ptolomeo Hefestiono asertas ke ili ja partoprenis la titanomaĥion, sed jam kiel ĉevaloj rajdataj de la gigantoj[17].

Ksanto, reĝo de Tebo redakti

Ksanto, filo de Reĝo Ptolemeo, estis la 16-a reĝo de Tebo[18], kaj la lasta nur mita, laŭ Paŭzanio[19]. Li eble estis nur provizora reĝo, kaj kelkfoje li aperas kiel reganto de la tuta Beotio[20].

Li estis fie mortigita fare de Andropompo[21], en duelo, kie lin venkis trompo kaj ne justeco[19]. Tamen, Suido asertas ke lia murdisto estis Melanto el Atiko, filo de Andropompo[22]. Laŭ tiu ĉi verkaĵo, okazis landlima konflikto inter Ateno kaj Beotio kaj Ksanto defiis Timoeton, reĝo de Ateno, solvi ĝin per duopa duelo. Timoeto ne akceptis tion, sed Melanto volonte sin proponis. Laŭ kalkulo de Hieronimo el Stridono tiu duelo okazis ĉirkaŭ la jaro 1120 a.K.[23].

Post lia morto, la tebanoj adoptis oligarkion por sin regi[19].

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Tebo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ofelto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Damasiĥtono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ptolemeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ksanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de TeboPoste: 
PtolemeoKsantoOligarkio

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

 
Diomedo vorata fare de siaj ĉevaloj, de Gustave Moreau (1866). Ksanto estis unu el tiuj monstraj ĉevalinoj.

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Ksanto estis antaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:

  1. Unu el la ĉevalinoj (viraj laŭ alternativa versio) de Diomedo[24]. Ŝi estis teruraj bestoj, kiu manĝis homan karnon, sed Heraklo dresis ilin kiel unu el la taskoj[25]. La ĉevalinoj de Diomedo fine estis voritaj de la sovaĝaj bestaĉoj en Monto Olimpo[26].
  2. Kun Podarko, li estis unu el la Ereĥteaj ĉevaloj, flugilhavaj bestoj gefiloj de Boreo kaj la harpio Elopo[27].
  3. Unu el la ĉevaloj de Hektoro[28].
  4. Homo el la insulo Samoso kiu pasie enamiĝis al Alkinoo. Li forlasis edzinon kaj idaron nur por esti kun ŝi, sed post la rifuzo de la junulino Ksanto ĵetis sin en la maron[29].
  5. La patro de Glaŭkipo, la patrino de Hekabo laŭ kelkaj versioj[30].
  6. Arkadano, filo de Erimanto kaj patro de Psofiso[31].
  7. Unu el la pajnoj, la dudek filoj de Pajno. Li akompanis la dion Dionizo en sia ekspedicio kontraŭ Hindio[32].
  8. Filo de Triopaso kaj Oreaziso.
  9. Filo de Fenopso kaj frato de Toono. Li defendis Trojon dum la Troja milito, sed lin trafis morton dumbatale fare de Diomedo[33].
  10. Filo de Egipto, murdita de sia edzino, la danaidino Arkadio, dum ilia nuptonokto.
  11. La edzo de Heripo.
  12. Unu el la kvar filoj de Tremilo kaj Praksidiko.
  13. Reĝo de Temero (en Likio, Malgrand-Azio). Li gastigis Apteron kiam tiu lasta ekziliĝis post partopreno en la murdo de sia frato Likasto[34].
  14. Unu el la nereidinoj, la kvindek filinoj de Nereo kaj Doriso[35].

Ksanto (el la greka ΞΑΝΘΗ, samsignife) estis ankaŭ:

  1. Oceanidino[36], akompanantino de Kireno, la patrino de Aristeo[6]. Li eble estis najado de flavkolora rojo, aŭ la nefelo de la flavaj nuboj dum sunsubiro.
  2. Epiteto de Demetro, la «blond-hara»[37].
  3. Unu el la amazonoj, tribo de militemaj virinoj[38].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Homero. Iliado, 21.2.
  2. Ptolomeo Hefestiono. Nova historio, libro 4.
  3. Homero. Iliado, 149 kaj sekv.
  4. Homero. Iliado, 20.54 kaj sekv.
  5. Strabo. Geographica.
  6. 6,0 6,1 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  7. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  8. Robert Graves. The Greek Myths.
  9. Homero. Iliado, 16.148.
  10. Stesiĥoro. Fragmento 178.
  11. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 3.755.
  12. Homero. Iliado, 17.426.
  13. Homero. Iliado, 19.400 kaj sekv. Greka teksto ĉe Vikifontaro.
  14. Homero. Iliado, 24.14-18 Greka teksto ĉe Vikifontaro.
  15. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 3.743.
  16. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.3.
  17. Ptolomeo Hefestiono. Nova historio, libro 5.
  18. T. Osborne. An universal history: The ancient part, vol. 6 paĝ. 68 kaj sekv. (1747) [1].
  19. 19,0 19,1 19,2 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.5.16.
  20. Strabo. Geographica, 9.1.7.
  21. Connop Thirlwall. A history of Greece, vol. 1 paĝ. 432 [2].
  22. Suido. Apatouria.
  23. Hieronimo el Stridono. Chronicon.
  24. Higeno. Fabulae, 30.
  25. Eŭripido. Heraklo, 380.
  26. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.8.
  27. Nonno. Dyonisiaca, 37.155.
  28. Homero. Iliado, 8.185.
  29. Partenio. Amrakontoj, 27.1-2.
  30. Eŭripido. Hekabo, 32.
  31. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.24.1.
  32. Nono. Dyonisiaca, 14.67 kaj sekv.
  33. Homero. Iliado, 5.152
  34. Partenio. Amrakontoj, 36.
  35. Higeno. Antaŭparolo.
  36. Heziodo. Teogonio, 356.
  37. Homera himno al Demetro, 303
  38. Higeno. Fabulae, 163.