Ofelto (helene Ὀφέλτης, latine Opheltes; alia nomo lia estas Αρχέμορος/Arĥemoros) estis en la helena mitologio malgranda filo de nemea reĝo Likurgo kaj lia edzino Eŭridiko.

Ofelto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Likurgo de Nemeo
Patrino Eurydice
vdr
Malgrandan Ofelton strangolas serpento, Denkmäler des klassischen Altertums. 1888

Lia vartistino estis Hipsipilo, estinta reĝino sur la insulo Lemnos, filino de tiea reĝo Toaso. Kiam lemnosaj viroj amase solecigis siajn edzinojn kaj forveturadis al virinoj kontinenten, ĉiuj virinoj laŭ konsento siajn virojn mortigis, ununura reĝino Hipsipilo savis sian maljunan patron en kestoŝranko lanĉita sur maron. Pro tiu ĉi perfido ceteraj virinoj vendis ŝin en sklavecon kaj tiel ŝi fariĝis vartistino de malgranda Ofelto.

Okaze de unu promeno en herbejoj renkontis ŝin soldatoj, kiuj iris en militon Sep kontraŭ Tebo kaj petis ŝin pri akvo, ĉar ĉiuj fontoj en ĉirkaŭaĵo pro ordono la plej alta dio Zeŭso nimfoj terplenigis. Hipsipilo metis la infanon teren kaj iris montri al la soldatoj en arbaro kaŝitan fonton. En tiu momento grandega serpento volviĝis ĉirkaŭ Ofelto kaj kiam pro lia krio alkuris soldatoj kaj la reĝo kun sia edzino, la knabeto estis jam mortstrangolita.

La reĝo volis la vartistinon mortigi, sed unu el la soldatoj, heroo Tideo, malebligis al li fari tion. Honore al Ofelto estis aranĝitaj militaj ludoj, kiuj pli poste fariĝis bazo por la famaj Nemeaj Ludoj. Sed laŭ aliaj fontoj tiujn ĉi ludojn fondis heroo Heraklo, post kiam li superis la nemean leonon.

Reflekto en arto redakti

  • Ofelta morto estis ofta motivo por dekoracio de grekaj vazoj,
  • ujnu el la plej bonaj bildigoj estas konservita sur reliefo el la 1-a jarcento a.K.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ofeltés en la ĉeĥa Vikipedio.