Toaso (latine Thoas) estas en la greka mitologio sufiĉe ofta nomo.

Toaso - reĝo sur insulo Lemnos redakti

Lia filino Hipsipilo ja vere unue degradis lin de la trono, sed pli poste male savis lian vivon. Kiam ĉiuj lemnaninoj murdis siajn virojn pro tio, ke ili venigis el kontinento novajn edzinojn al si, sola Hipsipilo rompis la konsenton kaj sian patron savis tiel, ke ŝi en kestoŝranko sendis lin sur maron.

Pro tiu ĉi perfido la ceteraj virinoj vendis ŝin en sklavecon al nemea reĝo Likurgo. Kiam tie pro ŝia malzorgo estis de granda serpento mortsufokita, la reĝa fileto Ofelto, minacis al ŝi per morto kaj nur pledo de soldatoj irantaj en militon Sep kontraŭ Tebo savis al ŝi la vivon.

Toaso - reĝo sur Taŭrido redakti

Li regis sur Taŭrido (nuna Krimeo) en tempo, kiam tie estis pastrino de diino Artemiso filino de la reĝo Agamemno Ifigenia.

Plie estas el mitoj konataj du militistoj el la Troja milito. La unua Toaso estis aĥajo kaj estro de aitolia armeo, la dua estis trojano kaj falis en duelo kontraŭ Menelao, reĝo el Sparta.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thoás en la ĉeĥa Vikipedio.