La Nemejaj Ludoj (greke: Νέμεα, latine: Ludi Nemei) estis konkursoj kiuj okazis en Antikva Grekio ĉiun duan jaron en la sanktejo de Nemeo. Ili apartenis al la tuthelenaj ludoj kaj alternis jare kun la antikvaj Olimpiaj Ludoj. Ambaŭ fariĝis je honoro de Zeŭso.

la antikva stadiono je Nemeo

Historio redakti

Laŭlegende ili estis enkondukitaj post kiam Herkulo venkis la nemean leonon. Alia tradicio asertas ke la radiko estas funebraj antaŭaranĝitaj bataloj pro la juna reĝido Ofelto.

Historiaj atestiloj ne ekzistas antaŭ la la jaro 573 a.K. La venkinto ricevis fare de la argosanoj kronon el apiaj folioj. La estrado konkursa kuŝis en la mano de la urbo Kleonaj (apud Korinto), ĝis la jaro 450 a.K. Programe oni havis la sekvajn sportajn specojn: stadiona kurado (180 metroj), boksado, arkpafado, luktado, diskĵetado, lancĵetado, ĉara konkurso.

La atena militestro Alkibiado foje venkis. Pindaro kreis laŭdpoemojn por la superintoj. Ruine la stadiono nemea ĝis hodiaŭ relative bone konserviĝis; tio permesas, kun originala etoso, okazigi sportajn konkursojn eĉ hodiaŭ (ĉiam la saman jaron de la okazigo de la modernaj Olimpiaj ludoj).

En 1901 ŝipruin-plonĝistoj trovis horloĝsimilan sistemon nome meĥanismo de Antikithera. Enigmosolvo eblis ne antaŭ la jaro 2010-a. Ĉi tie estas flanka horloĝo indikanta la tuthelenajn ludojn kaj aparte ankaŭ la nemeajn.

Nemeaj ludoj de la Moderno redakti

La klubanoj de Society for the Revival of the Nemean Games engaĝiĝas pri revivigo de malnovaj tradicioj.[1] Jenas la de ili jam faritaj konkursoj: junio 1996, junio 2000, julio 2004, junio 2008, junio 2012, junio 2016, junio 2022.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. hejmpaĝo de la novaj nemeaj batalantoj, kun multaj informoj i.a. historiaj