Nemeo estas fama greka urbo proksime de la istmo de Korinto, en la antikva Argolando, en Peloponezo.

Nemeo
hieron • arkeologia loko [+]

Supermara alteco286 m [+]
Koordinatoj37° 48′ 32″ N, 22° 42′ 37″ O (mapo)37.80896222.710279Koordinatoj: 37° 48′ 32″ N, 22° 42′ 37″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo20500 [+]

Nemeo (Grekio)
Nemeo (Grekio)
DEC
Nemeo
Nemeo

Map
Nemeo
Vikimedia Komunejo:  Nemea [+]
vdr

Ruinoj de la templo redakti

La istmo de Korinto
La ruinoj de la templo de Zeŭso

Dediĉita al Zeŭso, kvar jarcentojn antaŭ Kristo, la templo montras ok kolonojn restarigitajn.

La fama leono redakti

Heraklo mortigis la leonon, kiu terurigis la loĝantojn de la valo de Nemeo. Tio okazis, kiam li plenumis la unuan el la dek du laboroj por Eŭristeo, reĝo de Tirinto.

La nemeaj ludoj redakti

Survoje al Nemeo,[1], Heraklo estis gastigata ĉe malriĉa terkulturisto nomata Molorĥos. La gastiganto pretiĝis mortigi virŝafon por la bankedo. Tiam Heraklo petis de li, ke li atendu tridek tagojn. Post tiu tempo, ili povos manĝi ĝin kune. Se li ne revenos akurate, Molorĥos oferos ĝin al la dioj. Kiam estis pasigita la tempo, Molorĥos estis tuj buĉonta la beston, kiam li vidis Heraklon portante surdorse la felon de la leono. Tiun tagon Heraklo dediĉis al la dio Zeŭso. La Nemeaj Ludoj estis organizataj kiel datreveno de tiu okazaĵo.

Hodiaŭ estas videbla la stadio, kie estas reorganizitaj la ludoj.

Referencoj redakti

  1. La mythologie grecque et romaine, Catherine Salles, Ed. Hachette 2003