Dolono (helene Δόλων , latine Dolon ) estis en la helena mitologio filo de Eŭmeno, riĉa civitano de Trojo.

Dolono
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Mortokialo senkapigo
Mortigita de Diomedo
Patro Eumedes
Infanoj Eumedes
vdr

Lia patro Eŭmeno, krom Dolono havis ankoraŭ kvin filinojn. Sed ĉefe li havis oron kaj bronzon. Dolono ne estis aparte bela, sed estis rapida en kurado. Li sopiris riĉecon kaj amis noblajn ĉevalojn. Do ne estas mirinde, ke li ĉeestis traktadon, kiun kuvenigis Hektoro, komamandanto de la troja militistaro. Hektoro serĉis virojn decidemajn eniĝi en malamikan tendaron kaj elesplori, kiel eble plej multe, pri intencoj de malamikoj. Okaze de sukceso, li promesis ankaŭ noblajn ĉevalojn kaj belajn veturilojn. Dolono montris grandan intereson. Lia revo estis akiri belegan ĉevalaron de Aĥileo, kion Hektoro al li ĵurpromesis.

Dumvoje en la grekan tendaron malkovris lin Odiseo kaj Diomedo, kiuj simile esploris trojan tendaron. Ili persekutis Dolonon, atakis lin per ĵetlanco kaj kaptis lin timplena kaj promesanta riĉecon, se ili liberigos lin. Ili devigis Dolonon malsekretigi planojn de la defendantoj de Trojo, priskribi disstarigon de la soldataro, rajdistaro kaj veturiloj. Kiam Diomedo ĉion elaŭdis senhezite Dolonon mortigis per glavo.

Poste grekoj mortigis multajn trojajn batalantojn.

Rebrilo en arto redakti

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Dolón