StesiĥoroStesiĥorus (greke Στησίχορος) (naskiĝis ĉirkaŭ 630 a.K ĉirkaŭ Himera aŭ Matauros en Sicilio; mortis en 556 a.K. en Catana) estis helena poeto, plej grava reprezentanto de malnova dora liriko kaj apartenmas al la kanono de la naŭ lirikistoj. Oni nomumis lin ankaŭ "lirika Homero".

Stesiĥoro
Persona informo
Στησίχορος
Naskiĝo
en Metauron
Morto
en Katanio
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Metauron vd
Familio
Gefratoj Ameristus vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Geryoneis vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis plej ofte en la sicilia Himera (antaŭ la nuna Bonformello). Platono skribas pri li en la dialogo de Faidros, kaj fabeligas, ke kiam li kalumniis la trojan Helenon en sia verso, la Dioj blindigis lin. Li reakiris la vidkapablon post verkado de Palinodia („retiro”, „rekantado”).

Travivis el liaj verkoj ĉirkaŭ 300 linioj, ekz. fragmentoj de la sekvaj versoj:

  • Iliupersis (lignoĉevalo)
  • Helena (Helena)
  • Palinodie (revoko, rekanto)

Laŭ lia sciigo, Romon fondis la nobelulino de Trojo, nome Rhoma (greka vorto por potenco).