Trilingva steleo de Letoon

La Trilingva steleo de Letoon estas steleo, ĉifrita en la aramea, malnovgreka kaj likia lingvoj (Likia A). Ĝi estis malkovrita en 1973 en Letoon ĉe Ksanthos, la antikva ĉefloko de Likio (Malgranda Azio). Ĝi estas hodiaŭ videbla en muzeo de Fethiye (Turkio).

La templa komplekso de Letoon.
Letoon-steleo kun likia,...
...aramea...
...kaj greka skribaĵo

La steleo altas ĉ. 135 cm, la pli larĝaj flankoj (57,5 cm) estas skribitaj en la likia kaj greka, dum la mallarĝaj flankoj (30 cm) en la aramea. La greka kaj likia estas enhave identaj, dum la aramea estas mallongigita teksto.

La skribaĵo temas pri dekreto de karia satrapo Piksodaros (likie Pigesere). Tiu estis plej juna filo de Hekatomnos (lik. Hekatamla), kiun igis satrapo de Kario la persa Grandreĝo Artakserkses la 2-a. La dinastio de la Hekatomn-idoj atingis duon-aŭtonomion por Kario en la malfrua periodo de la malnovgreka imperio. La aramea teksto komenciĝas per datado je la monato Sivano (junio-julio) en la unua jaro de reĝo Artakserkses. La unua eldonanto de la teksto identigis tiun reĝon je Artakserkses la 3-a kaj tiel datis la skribaĵon je 358 a.K. Tiutempe do regis kiel satrapo de Kario, Mausolos la 2-a kaj nenio pruvas rompon de sia regado. En la postaj esploroj, oni supozas, ke temas pri Arses, plej juna filo de Artakserkses la 3-a, kiu ekis la regadon sub tron-nomo Artakserkses (4-a). Tiel la teksto estus datebla je 337 a.K.

La teksto temas pri enkonduko de kulto por Basileus Kaunios kaj Arkesimas.