Anemoj (helene Άνεμοι, en roma mitologio Venti) estis en la helena mitologio dioj de ventoj.

Anemoj

William-Adolphe Bouguereau (1825-1905) - Flora And Zephyr (1875).jpg

Sidejo Monto Hemo
Familio
Patro Astraio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Al ĉiu estis atribuita unu monddirekto, de kiu venadis ĝiaj ventoj kaj ĉiu el ili estis ankaŭ ligita kun certa jarsezono kaj apartenanta vetero.

Kelkfoje ili estis bildigitaj kiel nuraj ventopuŝoj, alifoje kiel flugilhavaj homoj aŭ ĉevaloj de la dio de ŝtormoj Eolo, kiu Anemoojn disponigis al Odiseo en Odiseado. Eolo estis ankaŭ ofte ligata kun astrologia dio Astraio, kiu laŭ greka poeto Heziodo estis patro de la Anemooj. Ilia patrino estis Eoso, diino de tagiĝo.

Kuntenataj paĝojRedakti

Krom Eolo distingeblas:

  • Astraio kiu estis patro de steloj kaj ventoj; kun edzino Eoso, diino de tagiĝo havis tiujn ĉi posteulojn:
  • Evroso, nomata ankaŭ Argesto (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento,
  • Zefiro - dio de la modera okcidenta vento,
  • Boreo - dio de la norda vento,
  • Noto - dio de la suda vento.