Pierre Grimal (Pierre Antoine Grimal [pier antoan grimal]), naskinta en Parizo la 21-a de novembro 1912, mortinta en Parizo la 2-a de novembro 1996, estas franca filologisto, specialisto en lingvo kaj literaturo latina kaj plue historiisto. Li interesiĝas pri la romia civilizo, rekonita internacie[1], siaj verkoj estas tradukitaj en pluraj lingvoj, li multe faris por la vastigo de la kultura heredo el antikva Romio , tiel ĉe specialistoj kiel la plivasta publiko.

Pierre Grimal
Persona informo
Pierre Grimal
Naskonomo Pierre Antoine Grimal
Naskiĝo 21-an de novembro 1912 (1912-11-21)
en 15-a arondismento de Parizo
Morto 2-an de novembro 1996 (1996-11-02) (83-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Edz(in)o Claude-Edmonde Magny vd
Infanoj Nicolas Grimal • Florence Dupont • François Grimal • Claire Grimal vd
Profesio
Okupo latinisto • klasika filologo • verkisto • arthistoriisto • historiisto vd
Laborkampo historioGrek-romia antikvo • antikva civilizacio • latina lingvo vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li speciale defendis latinaĵojn kiel modernaj kaj fundamentaj kaj kontribuis je la profundigo kaj je la transformo de la latinaj studoj al sia epoko[2].

Li skribis multajn temajn kaj ĝeneralajn verkojn kaj faris tradukojn el latina al franca kaj ankaŭ el greka al franca de famaj antikvaj aŭtoroj kiel Cicerono, Tacito, Lukiano, Karitono... Inkluzive lia verkaro havas ankaŭ kelkajn romanigajn historiajn fikciojn. Li partoprenis kaj iutempe direktis la francan specialistan sciencan revuon Revue des études latines (Revuo pri latinaj studoj) kay ankaŭ partoprenis je la asocio Vita latina (latine) kiu voliĝas promocii la latinan kulturon.

Li ricevis honorojn kiel la premio Cultori di Roma[3] kaj li estis membro[1] de elstaraj akademioj kiel la Akademio de Linkoj (itale Accademia nazionale dei Lincei)[4], la Instituto de Francio (Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio) (france Institut de France Académie des inscriptions et belles-lettres)[5] kaj la reĝa akademio de Svedio kaj la reĝa akademio de Belgio[6]. Li ankaŭ instruis en pluraj francaj universitatoj.

Li defendis francan lingvon per la franca asocio Asselaf[7].

Li estas la patro de la egiptologo Nicolas Grimal, la sanskritisto François Grimal, la latinistino Florence Dupont kaj la avo de la violonisto David Grimal kaj de la ludistino kaj komponistino de saksofono Alexandra Grimal.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Arcellaschi André, « Pierre Grimal (1912-1996) », Vita Latina, n° 146, 1997, p. 2-5 france
  2. france
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-14. Alirita 2013-08-09.
  4. Listo de membroj italie Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Listo de membroj france Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
  6. reĝa akademio de Belgio
  7. Franca akronimo por Association pour la sauvegarde et l'expansion de la langue française (Asocio por la protekto kaj la plivastiĝo de la franca lingvo), [1]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierre Grimal en la franca Vikipedio.