Peitoo - (helene Πειθώ , latine Suada aŭ Suadela) estis en la helena mitologio filino de Titano Oceano kaj lia edzino kaj fratino Tetiso.

Peitoo
Oceanidino
Informoj
Eble sama Suadela
Sekso ina
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Infanoj Iynx
vdr

Ŝi estis diino de flata persvado, flatoj kaj tentado. Ne estas mirinde, ke kun tiu ĉi arto ŝi estis servistino de la diino de amo Afrodíto kaj ŝia filo Eroso. Ŝi ankaŭ estis kunulino de Muzoj.

Al siaj favorantoj ŝi helpis gajni amon kaj sukcesojn. Honoris kaj amis ŝin prefere retoroj kaj amantoj. Ŝian influon kaj favoron atestas ankaŭ, ke ŝi havis sian altaron en la templo de diino Afrodito en Ateno.

Kiel la plej eminenta ago de la diino Peitoo estas prezentata helpo al la troja princo Pariso. Kun ŝia granda helpo li persvadis la belan Helenon, ke ŝi foriĝu sian edzon Menelaon kaj forveturu kun li en Trojon.


Reflekto en arto redakti

La fiziognomio de Peitoo estas kaptita sur kelkaj vazaj pentraĵoj, ekzemple sur

  • Makronna trinkvazo el tempo de ĉirkaŭ la jaro 480 a.K. en sceno Forrabo de Helena (nun ĝi estas deponita en Antikvario en Munkeno) kaj ankaŭ
  • sur reliefo Afrodito kaj Peitoo persvadas Helenon sekvi Parison (eble el la 1-a jarcento p.K., deponita en la Nacia muzeo en Napolo.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peithó en la ĉeĥa Vikipedio.