Faetono

rolulo en helenaj mitoj

Faetono (Φαέθων / Faéthôn, "la brilanto") en la greka mitologio estas filo de Helios kaj Klimena.

Faetono
rolulo de helena mitologio
Verko Faetono
Metamorfozoj
Informoj
Sekso vira
Mortokialo fulmobato
Mortigita de Zeŭso
Patro Helios
Patrino Klimena
Gefratoj Phaethusa • Merope • Astris • Lampetia • Aegiale
Kunulo AfroditoKikno
Infanoj Eretrieus
vdr

Mito redakti

Tiel rakontas Ovido en siaj Metamorfozoj.

La bravaĉa Faetono fanfaronis pri sia dia deveno. Li do iris ĉielon renkonti sian patron Helios, kiu konsentas lasi Faetono konduki la Ĉaron de la Suno.

Sed Faetono, timigita de la konstelacio Skorpio, malstreĉas la rimenojn; la varmega veturilo proksimiĝas Teron, minacante forbruli ĝin. Tiam, Zeŭso frapis la ĉaron per fulmo, Faeton falas en riveron Eridanon.

Post lia morto, liaj fratinoj la Heliadinoj tiom priploris lian morton, ke ili transfomiĝis en poplojn, kaj lia frato Ciknos, en cignon. La larmoj de la Heliadinoj iĝis sukceno.

Aliaj projektoj redakti

Fontoj redakti