3200 Faetono

apolona asteroido

3200 Faetono estas malgranda, ne tre hela apolona asteroido, kun tre discentra orbito. Ĝi estas, inter la ĝis nun numerotitaj asteroidoj, tiu kiu plej proksimiĝas al Suno: 20,9 milionoj da kilometroj; pro tio ĝi ricevis la nomon de Faetono, filo de la suna dio Helios en la helena mitologio.

3200 Faetono
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 3200 Phaethon
Aliaj nomoj 1983 TB
Nomita laŭ Faetono vd
Malkovro
Malkovrintoj John K. Davies, Simon F. Green, IRAS
Dato de malkovro 11-a de oktobro 1983
Loko de malkovro kosma observatorio
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
190,177 Gm (1,271 AU)
20,908 Gm (0,13976 AU)
359,445 Gm (2,403 AU)
Discentreco 0,890
Meza anomaliangulo 188,565°
Klinangulo 22,210°
Periodo 523,535 tagoj (1,433 jaro)
Meza cirkulrapido 19.98 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
265,321°
Argum. de periapsido 322,081°
Terdistanco
- Minimuma

2,964 Gm (0,01981 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 5,1 ± 0,2 km
Rotacia periodo 0,1502 tago (3,604 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,1066 ± 0,011
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Absoluta magnitudo 14,51
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 11-an de oktobro 1983 de la astronomoj John K. Davies kaj Simon F. Green sur bildoj senditaj de la infraruĝa kosma observatorio IRAS. Estas la unua asteroido malkovrita per bildoj elde artefarita satelito.

Orbito redakti

Ĉar ĝia granda duonakso estas pli granda ol tiu de la tera orbito kaj ĝia perihelio, pli granda ol 1,017 AU, ĝi estas klasifikata apolona asteroido, kaj oni suspektas ĝin esti ano de la palasa familio[1].

Ĝia perihelio estas ene de la orbito de Merkuro kaj ĝia afelio forkondukas ĝin eksteren de la marsa orbito. Ĝi do estas merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Pasante je perihelio, ĝia teperaturo atingas ĉ. 1025 kelvinoj.

Eco redakti

Ĝia orbito similas tiun de kometo, kvankam oni neniam observis kometan hararon nek voston. Malgraŭ tio la usona astronomo Fred Whipple konstatis, nelonge post ĝia malkovro, ke la orbitaj elementoj de Faetono kongruas kun tiu de la Ĝemelidoj, meteorfluo videbla en la mez-decembro[2][3]. Alimaniere dirita, Faetono estas la fonto de la meteoroidoj Ĝemelidoj.

Estas opinita ke Faetono estus "estingita kometo", tie estas kometo kies vaporiĝemaj materialoj de longe forvaporiĝis[4]. Tamen, studoj per la NASA-a satelito STEREO montris voston da polvo kaj, en 2010 estis detektita elĵeto da polvo el la asteroido.[5] Verŝajnas, ke la suna varmigo krakigas la asteroidan surfacon, kaj la premo de radiado disblovas la tiel produktitan polvon.[1]

Ĝia spektra tipo F (subtipo de la tipo B) kongruas kun la komponiĝo de kometa kerno.

Proksimaj pasoj redakti

La 13-an de decembro 1931 ĝi pasis al 0,03839 AU (5,743 milionoj da km) de Tero kaj la 14-an de decembro 2093 ĝi pasos al 0,01981 AU (2,964 milionoj da km) de nia planedo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3199 Nefertito3200 Faetono3201 Sijthoff