Asteroida zono

kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero

La asteroida zono, ankaŭ nomata la zono de planedetoj aŭ (kompare kun aliaj koncentriĝoj de planedetoj) la ĉefzono, estas kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero. Tie la plejparto de asteroidoj ĉirkaŭiras la sunon. La tuta regiono de la zono etendiĝas de ĉirkaŭ 2,0 ĝis 3,4 astronomiaj unuoj for de la Suno.

Ĉefzono asteroida inter orbitoj de Marso kaj Jupitero.

Objektoj redakti

En la zono orbitas objektoj ekde malgrandaj, neregule formitaj pecetoj ĝis la plej granda konata asteroido (en 2006 klasita preskaŭplanedon) Cereso, kies diametro estas ĉirkaŭ 945 km kaj kies maso estas proksimume triono de la suma maso de ĉiuj ĉefzonaj asteroidoj. Krom la plej luma zonero 4 Vesta, nenio videblas per nudaj okuloj. La tuta maso de ĉiuj asteroidoj estas ĉirkaŭ 5% de la tera luno, proksimume triono de la preskaŭplanedo Plutono kaj egala kun Titanjo, la plej granda luno de Urano. Entute listigitaj nun estas pli ol 600 000 asteroidoj.

La konsisto de asteroidoj ne samas ĉie en la ĉefzono. En la centra areo (inter 2,0 ĝis 2,5 AU) dominas pli helaj objektoj el la spektraj klasoj E (albedo ĉirkaŭ 0,4) kaj S (albedo ĉirkaŭ 0,2), ankaŭ la V-klaso troviĝas tie. Tio estas silikataj, ŝtonecaj asteroidoj.

Ekde distanco de ĉirkaŭ 2,5 AU ĉefas karbonriĉaj asteroidoj el la spektra klaso C (albedo ĉirkaŭ 0,05). Ilia konsisto klare diferencas de la pli centraj asteroidoj de la ĉefzono: Ili originas el miksaĵo de glacio kaj ŝtono, kiuj nur ete varmiĝis. En la ekstera parto de la ĉefzono pli oftas objektoj de la spektraj klasoj D kaj P. Kvankam tiuj similas al la C-tipo, tamen en ilia historio ili ŝajne preskaŭ neniam varmiĝis, kaj tiel sur ilia surfaco ankoraŭ troviĝas glacio. Ju pli granda la distanco de la suno, des pli similaj estas la planedetoj al la prafruaj planedetoj el la tempo de la formiĝo de la sunsistemo.

Distribuo redakti

La asteroidoj ne distribuiĝas unuforme en la ĉefzono, ĉar la gravito de la planedo Jupitero – ĝi havas ĉirkaŭ 70% da tutmaso de planedoj de nia sunsistemo – kaŭzas malstabiligojn de orbitoj. Kiam la proporcio de daŭroj de rondiroj de Jupitero kaj la asteroidoj estas entjeraj, tiam okazas resonancoj, kiuj fortigas efekton de gravito. En tiuj regionoj ne povas ekzisti stabilaj asteroidorbitoj, tial tie aperas mankoj en la ĉefzono. Laŭ la astronomo Daniel Kirkwood, kiu malkovris ĉi tiujn mankejojn jam 1866, ili nomiĝas Kirkwoodaj Mankejoj

Ekzemploj de planedetoj redakti

Jen listo de iuj gravaj asteriodoj, pro grandeco aŭ aliaj kialoj. Unue la esperanta nomo, se uzata, poste la numero kaj nomo en astronomiaj katalogoj

Vidu la listojn de 2000 unuaj asteroidoj en:

Fikcio redakti

Asteroidzonoj oferas dramecan elementon en sciencfikciaj filmoj, tamen ili kutime estas ekscese troigitaj laŭ objektdenso. Scenoj kiel la persekutĉasoj en la Star-Wars-filmoj La imperio rebatadasAtako de klonmilitistoj montras ekstreme densajn zonojn apartenite el rapidmovantaj objektoj, kiujn nur per pilotlerteco eblas trapasi. La sola realisma prezentado laŭ ekzemplo de la asteroidzono de nia sunsistemo okazis en la SF-filmo 2001: Odiseo en Kosmo, kiu enhavas scenon, kie la ŝipo rapide proksimas al unu soleca asteroido.

Kosma veturado tra la ĉefzono normale kaŭzas nur etan danĝeron, kiel pruvis multaj kosmosondiloj jam pasintaj tra ĝi. Fakte oni bezonas komplikajn komputadojn por trafi asteroidojn, ĉar la laŭŝajne granda nombro de pli ol 600,000 da objektoj estas distribuita en ampleksega volumeno da spaco.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti