3 Junono
(3) Junono estas tre granda hela asteroido en la ĉefzono. Ĝi estas malkovrita la 1-an de septembro 1804 de la germana astronomo Karl Ludwig Harding elde Lilienthal (Germanio). Estis la tria malkovrita asteroido kaj ĝi nomiĝis laŭ la plej alta romia diino Junono, edzino de Jupitero. Tiam Junono klasifikiĝis kiel plenvalora planedo – kiel Cereso kaj 2 Pallas malkovritaj antaŭe. Nur post 1947 oni enkondukis la distingon inter asteroidoj kaj planedo.
3 Junono | |
asteroido | |
Junono movante kontraŭ fundaj steloj
| |
Oficiala nomo | 3 Juno |
Historio | |
Malkovrinto | Karl Ludwig Harding |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
1-a de septembro 1804 Lilienthal (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
399,531 Gm (2,671 AU) 297,472 Gm (1,988 AU) 501,591 Gm (3,3535 AU) |
Discentreco | 0,2554 |
Meza anomaliangulo | 33,077°[1] |
Klinangulo | 12,982° |
Periodo | 1594,176 tagoj (4,365 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,93 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
169,871° |
Argum. de periapsido | 248,410° |
Terdistanco - Minimuma |
155,562 Gm (1,0399 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
320 × 267 × 200 ± 3 km[2] 233,92 ± 11,2 km |
Maso | (2,31 ± 0,259) × 1019 kg[2] |
Rotacia periodo | 0,3004 tago (7,21 horoj) |
Aksa kliniteco | 51°[3] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~163 K 301 K (28 °C) |
Geometria albedo | 0,2383 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,55 7,4 |
Absoluta magnitudo | 5,33 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,30 " 0,07" |
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon ; tiu de 3 Junono estas
OrbitoRedakti
3 Junono orbitas Sunon en la distanco de 1,98 AU je perihelio kaj 3,36 AU je afelio, per periodo de 4,36 jaroj. La orbito kliniĝas 13,0° kontraŭ la ekliptiko, sia discentreco estas sufiĝe granda : 0,258.
La orbito de 3 Junono ŝajnas esti malgrave ŝanĝinta ĉirkaŭ 1839, tre verŝajne pro paso proksime de asteroido ne identigita. Alia kialigo (malpli probabla) estus alfrapo de mashava korpo.[4]
3 Junono estas la ĉefa korpo de la malgranda Junona familio.
Korpaj proprecojRedakti
Junono havas mezan diametron de ĉirkaŭ 267 km. Ĝia maso estas taksata je 2,31×1019 kg. Junono havas helan surfacon kun albedo de 0,238, ĝi estas la dua pej mashava S-tipa asteroido post 15 Eŭnomio. Dum sia opozicio ĝi atingas ŝajnan magnitudon de ĝis 7,4 mag kaj tiel estas unu de la plej helaj asteroidoj en la nokta ĉielo ; tio pro kiu ĝi estis malkovrita antaŭ pli grandaj asteroidoj kiel 10 Hygiea, 511 Davida, 704 Interamnia...
En 1996, 3 Junono estis bildigita per la Tekeskopo Hooker elde la Observatorio de Monto Wilson en videblaj kaj infraruĝaj ondolongoj per adaptiĝema optiko. La bildoj, sur plena rotacia periodo, montris neregulan formon kaj areo de malalta albedo interpretita kiel freŝa alfrapa ejo.[5]
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Epoko : 2457000.5 – 9-a de decembro 2014 TDB
- ↑ 2,0 2,1 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ Modelo de dudek asteroidoj laŭ fotometriaj datumoj, de M. Kaasalainen, J. Torppa, kaj J. Piironen (angle)
- ↑ Efemeridoj de la Mararmea Usona Observatorio pri pli grandaj asteroidoj ; de James L. Hilton (angle)
- ↑ Multspektra analizo de 3 Junono per la teleskopo de 100 coloj de la Observatorio de Monto Wilson ; de Sallie Baliunas, Robert Donahue, Michael R. Rampino, Michael J. Gaffey, J. Christopher Sheltone kaj Subhanjoy Mohanty el Icarus (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 3 Juno : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo (de) 3 Junon (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
2 Pallas | 3 Junono | 4 Vesta |