Videbla magnitudoŝajna magnitudo de stelo aŭ alia kosma objekto estas senmezurunua valoro, kiu priskribas ĝian helecon tiel kiel ĝi videblas de iu donita punkto (kutime de Tero).

Nokta ĉielo, en urbego kaj en kamparo
Konstelacio Taŭro

Ĝi estas donata per formulo

m = − 2,5lgI + C, kie
lg — funkcio de dekuma logaritmo
I — kvanto de lumo de la objekto
C — konstanto.

La skalo estas logaritma, kaj pli helaj objektoj havas malpli grandajn valorojn de magnitudo.

De la formulo sekvas jenaj propraĵoj:

  • Pligrandiĝo de kvanto de la lumo je 100 fojoj signifas malpligrandiĝon de la magnitudo je 5 unuoj
  • Malpligrandiĝo de la magnitudo je 1 unuo signifas pligrandiĝon de kvanto de la lumo je 1001/5 ~= 2,512 fojoj.

Videbla magnitudo (Vmv) estas respektiva al observanto kun la maksimumo de vidkapablo je lumo kun ondolongo 555 nm, kio respektivas al homa okulo.

Fota magnitudo (Bmp) estas la samo, sed de observanto kun la maksimumo de vidkapablo je lumo kun ondolongo 425 nm, kio respektivas al (tradicia) fota lumsentilo. Ĉi tia magnitudo nomiĝas ankaŭ kiel blua magnitudo, ĉar 425 nm estas blua lumo.

Transviolkolora magnitudo (Umv) estas la samo, sed de observanto kun la maksimumo de vidkapablo je lumo kun ondolongo 350 nm.

Tuteca magnitudo estas magnitudo kiu priskribas energion de eligata lumo je ĉiuj ondolongoj sume.

Diferencoj de magnitudoj je diversaj ondolongoj U-B kaj B-V estas indikoj de koloro de la objekto. Ju pli grandaj estas la indikoj des pli ruĝa estas la objekto.

Stelo de spektra klaso A0 havas proksimume la samajn videblan kaj fotan magnitudon (do B-V ~= 0).

Vidu ankaŭ redakti