Fotografio

(Alidirektita el Fotado)
Kolorfotografio sen preciza dato inter 1905 kaj 1915 de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij
Ekzemplo de dagerotipo: Samuel Morse ĉirkaŭ 1845
Maljuna virino en bidermajraj vestaĵoj, dagerotipo ĉirkaŭ 1840
Man Ray, fotita ĉe ekspozicio Gaîté-Montparnasse en Parizo de Carl Van Vechten 16-an junio, 1934
Lenso kaj fotila kamerao
Fotantoj dum la fermo de UK 2008

Fotado estas kreado de fotojfotografaĵoj. Homo fotanta profesie estas nomata fotistofotografiisto. Por fari foton oni utiligas fotilon.

Fotografiofotarto (vidu sekcion malsupre por etimologio) estas ne nur la arto, sed ankaŭ scienco kaj praktiko de kreado de daŭraj bildoj registrante lumon aŭ alian elektromagnetan ondon, aŭ kemie per lumsenta materialo kiel ekzemple fotografia filmaĵo, aŭ elektronike per bildsensilo.[1] Tipe, lenso kutimas enfokusigi la lumon reflektita aŭ elsendi objektojn en realan bildon sur la lumsentema surfaco ene de fotilo dum tempigita malkovro (ekspono). La rezulto en elektronika bildosensilo estas farita pere de ŝargkuplita aparato je ĉiu pikselo, kiu estas elektronike prilaborita kaj stokita en cifereca bilddosiero por posta ekranigo aŭ pretigo.

EtimologioRedakti

La vorto "fotarto" estis kreita de la greka radika φωτός (fōtos), genitivo de φῶς (fōs), "lumo"[2] kaj γραφή (grafé) "reprezento per linioj" aŭ "desegnaĵo",[3] kune kun la signifo "desegnaĵo per lumo".[4]

Pluraj homoj eble elpensis la saman novan esprimon de tiuj radikoj sendepende. Hercules Florence, franca farbisto kaj inventinto loĝanta en Campinas, Brazilo, uzis la francan formon de la vorto, fotografie, en privataj notoj kiujn brazila fotarta historiisto kredas, ke ili estis skribitaj en 1834.[5] Johann von Maedler, berlina astronomo, estas kreditita en germana historio de la fotografio el 1932 ke li uzis ĝin en artikolo publikigita la 25an de februaro 1839 en la germana gazeto Vossische Zeitung.[6] Ambaŭ de tiuj asertoj estas nun vaste raportitaj sed ŝajne neniu el ili iam estis sendepende konfirmitaj kiel preter akceptebla dubo. Kredito doniĝis tradicie al Sir John Herschel kaj por kreado de la vorto kaj por enkondukado de ĝi en publiko. Liaj uzoj de ĝi en privata korespondado antaŭ la 25a de februaro 1839 kaj ĉe lia prelego ĉe Royal Society pri la subjekto en Londono la 14an de marto 1839 estis longe tre dokumentitaj kaj akceptitaj kiel definitiva fakto.

Historio kaj evoluadoRedakti

Fotarto estas la rezulto de kombinado de pluraj teknikaj eltrovaĵoj. Longe antaŭ ol la unuaj fotoj estis faritaj, ĉina filozofo Mo Di kaj grekaj matematikistoj Aristotelo kaj Eŭklido priskribis fotilon kun trua objektivo en la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.[7][8] En la 6-a jarcento p.K., bizanca matematikisto Antemio de Tralle uzis specon de fotilo obskura en siaj eksperimentoj,[9] Ibn al-Hajtam (Alhazen) (965-1040) studis la fotilon obskuran kaj fotilon kun trua objektivo,[8][10] Alberto la Granda (1193-1280) malkovris arĝentnitraton,[11] kaj Georg Fabricius (1516-71) malkovris arĝentokloridon.[12] Teknikoj priskribitaj en la Libro de Optiko estas kapablaj je produktado de primitivaj fotoj utiligante mezepokajn materialojn.[13][14][15]

Daniele Barbaro priskribis diafragmon en 1566.[16] Wilhelm Homberg priskribis kiel lumo mallumigis kelkajn kemiaĵojn (fotokemia efiko) en 1694.[17] La fikcia libro Giphantie, publikigita en 1760, fare de franca verkisto Tiphaigne de la Roche, priskribis tion kio povas esti interpretita kiel fotarto.[16]

La eltrovo de la fotilo obskura kiu disponigas bildon de scenoj datas reen al antikva Ĉinio. Leonardo da Vinci mencias naturajn fotilojn obskurajn kiuj estas formitaj per malhelaj kavernoj sur la limo de suna valo. Truo en la kavernomuro funkcios kiel fotilo kun trua objektivo kaj projekcios laterale inversigitan, renverse bildon en peco el papero. Tiel la naskiĝo de fotarto temis ĉefe pri evolua rimedo por fiksi kaj reteni la bildon produktitan per la obskura kamero.

La unua sukceso de reproduktado de bildoj sen fotilo okazis kiam Thomas Wedgwood, de fama familio de ceramikistoj, akiris kopiojn de pentraĵoj sur ledo uzante arĝentajn salojn. Ĉar li havis neniun manieron de permanenta fiksado de tiuj reproduktaĵoj (stabiligante la bildon ellavante la ne-senŝirman arĝentajn salojn), ili fariĝis tute nigraj en la lumo kaj tiel devis esti konservitaj en malhela loko por spektado.

Renesancaj pentristoj uzis la obskuran kameron kiu, fakte, donas la optikan interpreton en koloro kiu dominas en okcidenta arto. La obskura kamero laŭlitere signifas "malhela kamero" en la latina. Ĝi estas kesto kun truo en ĝi kiu permesas al lumo iri traen kaj krei bildon sur peco el papero.

FotilevoluadoRedakti

MaterialojRedakti

FilmoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Filmo (fotografio).

Filmo aŭ filmbendo estas bendo farita el celuloidoceluloza acetato, unuflanke kovrita de fotoemulsio konsistanta el mikroskopaj, lum-sentemaj (impresiĝemaj) kristaloj. La kvalito de la kristaloj determinas la sentemon, kontraston kaj distingivon de la filmo. Ĝi estas uzata en fotografio kaj kinematografio.

Eastman Kodak Company, plej ofte konata kiel Kodak, estas usona teknologia entrepreno kiu koncentriĝis al bildaj produktoj, kun historia bazo sur fotografio. La entrepreno havas sidejon en Roĉestro, Nov-Jorkio, Usono kaj krome en Nov-Ĵerzejo.[18] Ĝi estis fondita de George Eastman en 1892. Kodak estas plej konata pro siaj fotografiaj filmoproduktoj. Dum la plej granda parto de la 20-a jarcento Kodak havis dominantan pozicion en komercado de fotografia filmo, kaj en 1976, havis 90% el la merkato de fotografia filmovendo en Usono. La ĉie-eco de la firmao estis tia ke ĝia vortumo "Kodak-momento" eniris la komunan leksikonon por priskribi personan okazaĵon kiu postulis esti registrita por posteularo.[19]

Fota plato (aŭ plako) estas substrato de fotografio, konsistiganta el plato da vitro kaj tavolo da fotografia emulsio de arĝenta halogenido (ĉefe arĝenta bromido kaj arĝenta jodido) en gelateno.

ProcezoRedakti

 
Post sukcesa rivelado la filmo pretas por sekiĝo.

Rivelado de fotomaterialoj (filmoj kaj fotopaperoj) estas procezo, kies esenca etapo estas kemia reakcio rezulte de kiu transformiĝas eksponitaj partoj de impresiĝema substanco. Tiel latenta bildo ŝanĝiĝas al videbla negativo. Rivelado kutime okazas en solvita rivelilo; sekve plejparto de fotomaterialoj bezonas fiksadon.

Laŭ Francisko Azorín fotografi estas Fari bildojn de objekto aŭ persono per la ĥemia agado de la lumo sur impresebla tavolo sternita en vitra aŭ celuloida plato, helpe de speciala aparato nomata senluma kamero.[20] Kaj li sinonimigas terminojn fotografio, fotografiado kaj fotografarto kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj; same sinonimigas fotografaĵo kaj foto, nome bildo farita per fotografilo; fotografiisto, fotografiejo, fotografimaŝino.[21] Multaj el tiuj terminoj aktuale arkaikiĝis kompare kun plej populara uzado de foto, fotisto, fotilo.

Pri la procezo Azorín listigas sep teknikajn konceptojn rilatajn al tio. nome la jenaj:

  • Fotogliptiko.- Lumgravuro; arto gravuri, helpe de la lumo.
  • Fotogravuro.- Arto produkti gravuritajn kliŝojn fotografie.
  • Fotokromio.- Heliokromio; arto produkti bildojn en naturaj koloroj.
  • Fotoksilografio.- Arto produkti bildojn sur ligno fotografe por gravuri poste.
  • Fotolitografio.- Arto produkti bildojn en litografio, fotografe.
  • Fotoplanimetrio.- Arto fari fotografe topografajn planojn.
  • Fototipio.- Arto produkti reliefajn kliŝojn, reprodukteblajn per presarto.[22]

Fotado en socia kulturoRedakti

 
Komuna fotado dum esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj iĝis ofta programero kaj memoraĵoj pri tiaj okazoj.
 
Irakaj knaboj faras la V signon en Bagdado.
 
Ĉina knabino faras la V signon.

Dekomence la plej fruaj fotoj konsistis el eksperimentoj kaj ne ludis precizan rolon en la socia vivo, sed tuj jam fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj fotoj estis faritaj kun precizaj celoj. Unu el tiuj estis havi oficialan bildon de familianoj, kaj tiel tutfamilia foto, geedza foto, nupta foto kaj simile estis tre oftaj. En multaj hejmoj la ĉefa salono estis prezidita de geedza foto, foje jam de avoj ktp. Kompreneble kiam komencis tiu kutimo nur riĉaj aŭ burĝaj klasoj povis permesi al si tiun lukson, dum malriĉaj kamparanoj, senlaboruloj, nomadoj ktp. devis atendi pli favoran epokon. Tamen nupta foto pli kaj pli disvastiĝis kaj nun apenaŭ estas imagebla almenaŭ iom solena nupto sen foto aŭ eĉ fotaro. Multaj geedzoj laŭlonge de jardekoj eĉ konstruis tutan albumon nur per la nuptaj fotoj, ĉu de la solena ceremonio mem, ĉu de la sekva festo ktp. Speciala tipo de tiuj personaj fotoj estas tiuj de gravaj personoj, ĉefe reĝoj, prezidentoj ktp. En multaj lokoj estas kutime montri tiujn bildojn sur muroj, banderoloj kiel montro de omaĝo, respekto aŭ obeo al la reprezetitaj gravuloj, foje eĉ de timo, okaze de diktaturoj. Tia kutimo en multaj ŝtatoj estas eĉ devigaj laŭ juro. Specifa kutimo de studenda historio ofte faris fotojn de mortintoj sur la mortolito; tiu kutimo apenaŭ estas hodiaŭ populara, eble escepte de iaj gravuloj.

Alia celo de fotoj jam de la komenco estis atestoj pri historiaj eventoj, laborista kondiĉaro, urba etoso, asociaj grupoj ktp. Tiukadre malnovaj fotoj estas ofte gravaj studiloj por historiistoj kiuj povas certigi ekzemple pri la ĉeesto de iu persono ie kaj iam, pri la ĝenerala aspekto de la historiaj eventolokoj ktp. Tiele multaj fotoj eĉ igis ikonoj de historiaj momentoj, kiel Lenino diskursanta antaŭ homamaso, hispana soldato falanta pafita dum la Hispana Enlanda Milito, usonaj soldatoj starigantaj flagon en pacifikinsula batalo, ktp. Politikaj interesoj tre ofte utiligis kaj eĉ manipulis fotojn depende de siaj tendencoj: estas tre konata la afero de fotoj de rusaj revoluciuloj, kiuj estis manipulitaj en epoko de stalinismo por malaperigi jam ne plu akcepteblajn gravulojn el la eventa atesto.

Ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento kaj depende de la grado de industriigo kaj modernigo de kutimoj, do en kelkaj landoj antaŭe dum en aliaj poste, la familiaj fotoj oftiĝis kaj etendiĝis al porokazaj momentoj, ĉu por specialaj eventoj, kiaj naskiĝfesto, kristnasko, ferioj ktp., ĉu por la ĉiutaga vivo ĝenerale. Tiukadre ofte fotoj iĝis esenca parto de feritagoj, ĉefe someraj aŭ por veturoj al malproksimaj lokoj, ĉefe eksterlande. Tiele fotarto iĝis parto de same disvastigata kutimo kiel turismo.

Dum jardekoj preskaŭ neniu turisto vizitis interesajn vizitendajn lokojn sen fari la preskaŭ devigan foton. Foje kiam aperis homo kun fotilo, tuj oni konsideris, ke temas pri turisto. Samtempe plej konataj kaj simbolaj lokoj de urboj aŭ aliaj vizitendaj areoj, kiel la Ejfel-turo en Parizo, la Baziliko de Sankta Petro en Romo, Kremlo en Moskvo, Placo Tian An Men en Pekino, nubskrapuloj en NovjorkoKapitolo en Vaŝingtono ktp., iĝis tutmonde konataj pere de la ripetitaj fotoj. Ĉirkaŭ fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj etendiĝis la kutimo foti turiston farante "originalan" aŭ "genian" fotaĵon antaŭ la fotenda monumento, ekzemple puŝante la klinaĵon de la Turo de Pisa, prenante la Ejfel-turon el la pinto ktp. Nune estas eble milionoj da tiaj fotoj en la mondo.

Pro disvastigo de fotilhavaj poŝtelefonoj, ĉefe inter junuloj, la kvanto, proporcio kaj ofteco foti sin mem kaj porokazan grupon eksponenciale multobliĝis. Ankaŭ la modoj pozi kaj foti ŝanĝiĝis. Junulinoj montras fermitajn lipojn por ŝajnigi kispretadon, orientazianoj montras la v-signon, en intimaj etosoj oftis nudaĵoj ktp.

Fotado kiel arto aparta el pentrartoRedakti

Jam en la komenco de la disvolvigo de la fotarto, ĝi ludis esencan rolon en la disvastigo de monumentoj, artaĵoj, skulptaĵoj, pentraĵoj ktp. Fotoj iĝis pli fidindaj ol ĝistiamaj kutimaj desegnaj reprezentoj, se ne pli artaj dekomence. Tiele multaj pentraĵoj ekzemple povis iĝi pli konataj pere de libroj, gazetoj ktp., por tiuj kiuj ne povis viziti la koncernajn muzeojn.

La taskoj de fotistojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fotisto.
 
Feliĉa butikumado en Schoten, Belgio, pruvo de belga superrealismo, estas stratfoto sen homoj. La opinioj estas dividitaj ĉu tiaj fotoj apartenas al la stratofotografio.

La fotistoj kutime estas klasitaj sur bazo en la temoj en kiuj ili specialiĝis. Kelkaj esploras la temoj kiuj estis iam tipaj de pentrarto: pejzaĝoj, aĵpentraĵoj kaj portretoj. Aliaj specialiĝis en temoj kiel stratofotografio, socidokumenta fotografio, fotografio de modo, fotografio de nuptoj, fotografio de militoj, foto-ĵurnalismo kaj fotografio por reklamado. Estas specialaĵoj pri teknikaj aferoj kiel la scienca fotografio aŭ la elaera fotografio.

La fotistoj de nuptoj kaj similaj celebroj venas kun sia ekipaĵaro en la indikita dato al la celebrejo. Tre ofte, ili realigas fotojn de la edziĝontoj kaj de iliaj familiaj en ties hejmoj aŭ en belaj aŭ simbolaj fonoj, kiel monumentoj kaj parkoj, antaŭ la celebro. Tiuj fotoj estas pli preparitaj ol tiuj dumcelebraj; nepre ili estu faritaj antaŭ la celebro, ĉar dumcelebre povas okazi damaĝoj al la eksterordinaraj vestoj. Poste ili faras fotojn de la ĵusedzoj kaj de la akompanantoj dum la diversaj nuptokazaĵoj, kaj post tio, de ili mem kaj de la invititoj ĉu laŭ malgrandaj aŭ mezgrandaj grupoj. Dum la nuptobankedo, ili trairas la manĝotablojn de la restoracio aŭ bankedejo fotante la kunmanĝantojn. Poste, ili prilaboras fotoalbumon pri la nupto kion ili havigas al la ĵusedzoj (foje tre multekoste) kaj ili restas je dispono de la invititoj por vendi al ili la faritajn fotojn.[23]

La fotoĵurnalistoj estas specializitaj en la fotografio de okazaĵoj kiuj ilustras la novaĵojn de amaskomunikilaro, kiel ĉe gazetoj kaj ĵurnaloj. Por tio, ili venas al la indikita loko por fari diversajn fotojn. Poste, elektas tiujn plej bonkvalitajn kaj plej ilustrajn por ties publikigo aŭ sendas la fotaron al la redakcio por ke oni faru tion tie. Ĝenerale, ili estas specializitaj en preciza informosekcio partikulara kiel sportoj (preciza sporto), akcidentoj, politiko ktp.[23]

La prisportaj fotistoj estas tiuj kiuj krom posedon de granda sciaro pri la specifa sporto prilaborata, ili havas kapablon fari fotojn en la preciza plej konvena momento. Antaŭ sportokonkurenco, la fotisto esploras la sportejon kaj serĉas la plej taŭgajn angulojn. En la sportofotografio necesas ne nepre atingi bonan komponon sed male necesas kapti la plej gravan momenton: en sporto tio povas esti nur preciza sekundo aŭ eĉ sekundono. La momento lanĉi golpilkon en futbalo povas decidi la rezulton de tuta monda ĉampioneco; aŭ la momento kapti punpilkon. Pri la ekipaĵaro estas rekomendata cifereca spegula fotilo altkvalita aŭ duoonprofesia, kiu obturas inter 6 ĝis 10 fotojn por sekundo, kaj teleobjektivon de 200 ĝis 600 mm, kun bona lumeco.

 
Trinkejo Paparazzi kaj skulptaĵo de paparacoj en Bratislavo. La personoj kiuj aperas fotitaj kaj la fotisto mem estas esperantistoj.

Lastatempe populariĝis internacie la termino paparazzi por la fotistoj kiuj faras fotojn de famuloj kaŝe. Paparaco (itale paparazzi /pa.pa.ˈrat.tsi/) estas trudfotisto, kiu kaptas fotojn pri famuloj, precipe - sed ne ĉiam - el kaŝita situo aŭ maniero, klopodante, ke la ĉeesto kaj fotado ne estu rimarkitaj de la fotita homo, do, tre ofte tiu persono estas speciala klaso de paparacoj. Tia tipo de fotado levigas koncernojn sociajn kaj etikajn pri privatec-rajtoj, trudo de cirkonstancoj, okazigo de problemoj al la privatuloj ktp.

La distingo inter ĵurnalisma fotografio kaj arta fotografio kaj aliaj tipoj de fotografio kaj teknikojs asociaj, ne nuligas la personajn cirkonstancojn de la laboto de la grandaj fotistoj. La fotografio estas tiel ankaŭ rimedo de arta esprimo, ne nur kiel formo registri la ĉirkaŭan mondon, kaj tiel la artisto povas ankaŭ enhavi tiun ilon kiel esprimilo de interna mondo.[24]

Delonge la fotografio altiris la atenton de sciencistoj kaj lastatempe la intereso por naturo rezultis en la sekva intereso por fotoj kiuj estas gravaj por apartaj sciencoj kiel zoologio kaj botaniko, krom pri specifaj fakoj kiel birdoj, floroj ktp. En specifaj okazoj tiaj fotoj utilis por certigi la ekziston de specimenoj de supozita formortinta specio ĉu ĝenerale ĉu en difinita areo: insulo, montaro ktp. Foje la foto povas utili por determini diferencojn inter specioj, subspecioj kaj diversaj taksonoj, same kiel por ilustri specifajn kondutojn (predado, manĝado, reproduktado ktp.).

Tiukadre gravas la makrofotografio (de la greka makros, grando) estas la branĉo de la fotografio en kiu la fotita celo rezultas “pli granda” kaj eĉ “multe pli granda” de tio kutima en fotografio; por ekzemplo se la grando de formiko, abelo aŭ ajna insekto en la foto estas sama aŭ pli granda ol ties grando en la reala vivo, tiu estas makrofotografio. La ĉefa intenco de tiu tipo de fotografio estas videbligi scenojn, bestojn kaj aĵojn, kiuj ĝenerale ne estas percepteblaj per normala rigardo. Alia uzado celas la biologian esploradon, ĉar la makrofotografio ebligis la dokumentadon de multaj studoj rilataj kun multaj animalaj kaj vegetalaj specioj. Pere de la makrofotografio eblas ankaŭ observi malgrandajn objektojn kiel juveloj, aliaj valoraĵoj aŭ kontempli teknikajn akcesoraĵojn plej detale.

Famaj fotistojRedakti

Fotografio kiel artoRedakti

 
Pagodinsulo en la elfluejo de la rivero Min de John Thomson, 1870.
 
Cepokampo de George Davison, 1888.
 
Atomicus Dalí, foto de 1948 de Philippe Halsman, kie li ludas per la ideo de pendado, reprezentante tri flugantajn katojn, sitelo da lanĉita akvo kaj Salvador Dalí en la aero.

La fotografio ne ĉiam estis konsiderita arto. Ties integrigo en arton estis procezo tre diskutita kiu ekis ĉe la fotistoj kiuj dediĉis sin al portretoj. La fotografia portreto havis grandan akcepton kiel surogato de la portreto kiel parto de pentrarto ĉar tiu estis multe pli malmultekosta. Pro la kreskanta popularigo de la fotografia portreto malprofite al la pentroportreto, granda kvanto de pentristoj decidis konvertiĝi en fotistoj portretistaj por survivi. Tio okazis al Félix Tournachon, Gustave Le Gray kaj la dua de la fratoj Bisson. Tio estis la unua eniro de la fotografio al la arta medio. Krome tiuj pentristoj estis kelkaj el la unuaj kiuj luktis por ke la fotografio estu konsiderata arto.

Meze de la 19a jarcento aperis nova arta tendenco, nome la naturalismo. La apero de tiu nova skolo, centrita en la objektiveco, celis imiti la realon kaj la naturon per alta grado de perfekteco kaj malaprezis la subjektivecon. Tiel, la naturalismo estis la pordo kiu malfermiĝis por havigi al la fotografio veran gravon en arto, ĉar imitante tiom preskaŭ perfekte la realon, superis amplekse la pentrarton tiurilate. Aliflanke, la konstanta disvolvigo de la fotografio en tiu epoko, ĉefe per de la novaj teknikoj pri la utiligo de la sunlumo, ebligis fotojn kun pli granda signifo stetike, kio rezultis en plua alproksimgo de la fotografio al arto.

Poste oni malkovris teknikojn uzante ovoblankon, kiuj ebligis, ke la bildo per si mem restu gravurita sur la papero. Tiu tekniko estis perfektigita pere de la kompreno de la kemia fenomeno okazanta kaj per kontinua eksperimentado pere de alternativaj materialoj. Tuj estis eble havi skatolon kun lumsensiva papero kaŝita for de la lumo, kanontubo tra kiu fokusigi ĝin kaj obturatoro por pasigi la lumon la tempon sufiĉan por la impresigo de la filmo.

La fotografio kiel arto, scienco kaj persona sperto evoluis paralele dum tiu tempo. Tuj kiam eblis fabriki fotilojn kiuj estu facile moveblaj kaj manipuleblaj aperis la eblo influi en la rigardanto pere de la sinteno de la fotilo kaj de ties fokuso, kio ebligis la transigon de la subjektiveco de la fotisto al la foto, krom la ekkonstruon de propra arta lingvaĵo.

En la aktualo, la arta fotografio mem, havas karakteron tre subjektivan. La artaj movadoj dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, partikulare la modernismo kaj ties derivitaj branĉoj el impresionismo en la pentrarto kaj ties sekva aliro al abstrakto havis grandan influon en la fotografio.[25] Jam en la aktualo, la pure arta fotografio estas preskaŭ komplete subjektiva kaj la manipulado de la bildoj estas fundamenta ilo en sia arta esprimeblo; la fotografio de Annie Leibovitz, Helmut Newton kaj David LaChapelle inter aliaj, plue estas parto de la nova revolucio en fotografio.

La artfotografia lingvaĵo eliris de la heredo de la pentrarto. Tamen, rapide ĝi ampleksigis sian vortorezoron pere de la facileco fari ekstremajn fokusojn (plonĝofotoj, kontraŭplonĝoj ktp.), la kapto de la movado pere de longaj obturtempoj kaj la pli preciza decido de la momento. La premo sur la fotisto por marki sian subjektivecon en la fotografio formis lingvaĵon plena je subtileco, sed sufiĉe komprenebla, tre rekta por ajna observanto.

La fotografio estas esenca elemento en ajna kulturo, pro tio fokusigi en tiu generas procezon de arta pensaro por atingi la vidan komunikadon kiun oni celas projekcii, konsiderante ĝin kiel aspekto kiu ebligas la reprezentadon kaj karakterizadon de diversaj grupoj kaj tavoloj de la socio, kaj krome institucias vidan referencon kiu permesas montri informadon kaj generi emociojn, por uzi ĝin kiel instrumento de esplorado kaj dokumentado en ajna socia kunteksto[26].

Nuntempa la fotografio estas praktikata de milionoj da personoj en la tuta mondo kiuj uzas bonkvalitajn fotilojn. Aktuale estas preferataj la fotiloj kun tre bonkvalita optika eblaro kaj multaj elektebloj kiuj aldonas flekseblecon, kontraŭ la pli simplaj fotiloj destinitaj al normala konsumanto, en kiuj la optiko kaj la obturatorn estas direktitaj elektronike senigante al la fotago de granda parto de ties neantaŭvideblo. La apero de la ciferecaj fotiloj, de la miksaj fotiloj kun video kaj de la fotografio en medioj de virtuala realeco komplikas sed pliriĉigas la estonton de tiu arto.

Aliaj fototipojRedakti

 
Fotografiisto dum fotado de glamfotografio.

Aerfotografio (Elaera fotografioAviadfotografio) estas farado de fotoj el aviadilo aŭ el alia fluganta objekto. Platformoj por aerfotografio povas esti fiks-flugilaj aviadilo, helikopteroj, senpilotaj aviadiloj (UAV-oj aŭ "droneoj"), balonoj, premostabilaj aerŝipoj kaj aerŝipoj, raketoj, leterkolomboj, kajtoj, paraŝutoj, staraj teleskopoj kaj survehiklaj fostoj. Aerfotografio havas multajn aplikojn en diversaj fakoj: topografio, kartografio, ekologio, geografio, arkeologio ktp. Ĝi estas ege utila en la okazoj en kiuj normala fotado ne estas tiom facila, ekzemple dum militoj, en montaro, ĝangalo, sur danĝeraj surfacoj, vulkanoj, venenakcidentoj ktp.

La astrofotografio (mallongigita en astrofoto) estas fako de la astronomio kaj de la fotarto, kiu konsistas en la fotado de ĉielaj objektoj.

Glamfotografio estas fotografia ĝenro, kiu ne havas difinitajn firmajn limojn. Eblas diri, ke la glamfoto klopodas kapti sur fotografio belecon, ĉarmon kaj allogemon de la homa korpo. En la fotografia ĝenro de glamfoto apartenas ne tro vestitaj aŭ duonnudaj korpoj, kie la pli intimaj lokoj estas konvene kovritaj per vestoj, eventuale per alia parto de korpo.

Vidu ankaŭRedakti

 
Kolorfoto, ĉirkaŭ 1915, de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.
 
Fotisto laboranta (Foto: Rössing 1948)
 
Manekenfotado

NotojRedakti

  1. Spencer, D A. (1973) The Focal Dictionary of Photographic Technologies. Focal Press. ISBN 978-0133227192.
  2. φάος, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, pri Perseus
  3. γραφή, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, pri Perseus
  4. Online Etymology Dictionary. Etymonline.com. Alirita 24 June 2013.
  5. Boris Kossoy. (2004) Hercule Florence: El descubrimiento de la fotografía en Brasil. Instituto Nacional de Antropología e Historia. ISBN 968-03-0020-X.
  6. Eder, J.M. (1945) History of Photography, 4th. edition. New York: Dover Publications, Inc., p. 258–259. ISBN 0-486-23586-6.
  7. Campbell, Jan (2005) Film and cinema spectatorship: melodrama and mimesis. Polity. p. 114. ISBN 0-7456-2930-X
  8. 8,0 8,1 Krebs, Robert E.. (2004) Groundbreaking Scientific Experiments, Inventions, and Discoveries of the Middle Ages and the Renaissance. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-313-32433-6.
  9. Alistair Cameron Crombie, Science, optics, and music in medieval and early modern thought, p. 205
  10. Wade, Nicholas J.; Finger, Stanley (2001). “The eye as an optical instrument: from camera obscura to Helmholtz's perspective”, Perception 30 (10), p. 1157–77. doi:10.1068/p3210. 
  11. . Molecular Expressions: Science, Optics and You – Timeline – Albertus Magnus. The Florida State University (1a Aŭgusto 2003). Alirita 28a de novembro 2009.
  12. Potonniée, Georges (1973). The history of the discovery of photography. Arno Press. p. 50. ISBN 0-405-04929-3
  13. Allen, Nicholas P. L. (11 November 1993) "Is the Shroud of Turin the first recorded photograph?" The South African Journal of Art History, 23–32
  14. Allen, Nicholas P. L. (1994) "A reappraisal of late thirteenth-century responses to the Shroud of Lirey-Chambéry-Turin: encolpia of the Eucharist, vera eikon or supreme relic?" The Southern African Journal of Medieval and Renaissance Studies, 4 (1), 62–94
  15. Allen, Nicholas P. L. "Verification of the Nature and Causes of the Photo-negative Images on the Shroud of Lirey-Chambéry-Turin". unisa.ac.za
  16. 16,0 16,1 Gernsheim, Helmut (1986). A concise history of photography. Courier Dover Publications. pp. 3–4. ISBN 0-486-25128-4
  17. Gernsheim, Helmut kaj Gernsheim, Alison (1955) The history of photography from the earliest use of the camera obscura in the eleventh century up to 1914. Oxford University Press. p. 20.
  18. Certificate of amendment to the restated certificate of incorporation of Eastman Kodak company (PDF). New Jersey division of revenue (8a de Junio, 2005). Alirita 7a de Januaro, 2008.
  19. Rees, Jasper, "The end of our Kodak moment", The Telegraph, 20a de Januaro 2012. Kontrolita 20a de Januaro 2012.
  20. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 77.
  21. Azorín, samloke.
  22. Azorín, samloke.
  23. 23,0 23,1 Inc., MTR at CareerPlanner.com. «PHOTOGRAPHER - Job Description». www.careerplanner.com (angle). Konsultita la 2an de marto 2020.
  24. IFPA. «Internacia Federacio de Fotografia Arto» (en angla).
  25. Kathrin Peters. «Fotografía como arte». Arkivita el la originalo la 28an de majo 2013. Konsultita la 3an de marto 2020. «El modernismo también influye en la fotografía. Del 1900 al 1920 ha sido considerada la etapa de la fotografía artística. Durante este período se manifiestan tres actitudes artísticas: impresionismo, realismo y surrealismo. Y a su vez, dentro de estas tres fluctuan: el pictorialismo, la fotografía pura, fotografía objetiva, nuevo realismo, etc.»
  26. Reche, Cecilia (2012). «La fotografía como herramienta de comunicación pública de la ciencia: el caso de"“Ciencia en foco, tecnología en foco"». Fundamentos en Humanidades, vol. XIII, núm. 26, pp. 115-128 Universidad Nacional de San Luis, Argentina. Konsultita la 3an de marto 2020.

BibliografioRedakti

EnkondukoRedakti

Terminaro en EsperantoRedakti

HistorioRedakti

  • A New History of Photography, ed. by Michel Frizot, Köln : Könemann, 1998
  • Franz-Xaver Schlegel, Das Leben der toten Dinge – Studien zur modernen Sachfotografie in den USA 1914–1935, 2 Bände, Stuttgart/Germany: Art in Life 1999, ISBN 3-00-004407-8.

Referencaj verkojRedakti

Aliaj librojRedakti

  • Photography and The Art of Seeing de Freeman Patterson, Key Porter Books 1989, ISBN 1-55013-099-4.
  • The Art of Photography: de Bruce Barnbaum, Rocky Nook 2010, ISBN 1-933952-68-7.
  • Image Clarity: High Resolution Photography de John B. Williams, Focal Press 1990, ISBN 0-240-80033-8.