Skatolfotilo estas teknike la plej simpla tipo de fotilo. Ĝi havas la formon de kartonaplasta skatolo. Ĉe la antaŭa flanko de ĝi troviĝas objektivo, ĉe la malantaŭa - filmo aŭ kliŝo. Skatolfotiloj estis tre popularaj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj.

Puck Camera, brita skatolfotilo el la 1920-aj jaroj

La objektivo de skatolfotilo estas kutime tre simpla, ofte unulensa kun fiksita fokusa distanco. Nur en pli bonkvalitaj skatolfotiloj oni povas agordi diafragmon kaj ŝanĝi eksponperiodon. Pro la neeblo ŝanĝi fokusan distancon, malgranda diafragmo kaj relative malgranda filmsentemo, la fotilo plej taŭgas por helaj, taglumaj scenoj kun statikaj aŭ apenaŭ moviĝantaj fotatoj.

En la 1950-aj jaroj oni komencis produkti skatolfotilojn kun fulmlumiloj, kio ebligis foti interne.

Eksteraj ligiloj redakti