Diafragmo (fotado)

Diafragmo estas aparato de fotilo, kiu ebligas ŝanĝi relativan truon de objektivo. Ĝi konsistas el kelkaj (de 3 ĝis 20) turnantaj arkoformaj folietoj, kiuj formas proksimume cirklan truon. Per speciala turnanta ringo ili samtempe turniĝas kaj tial ŝanĝas diametron de la truo.

Ankaŭ je ĉi tiu vorto oni ofte komprenas valoron de la relativa truo.

uzoj redakti

En fotiloj, la diafragmo, ebligas variigi la kvanton da lumo pasanta tra la objektivo. Laŭigita al la eksponperiodo, la diametro de la diafragmo determinas la kvanton da lumo kiu alvenas sur la filmo.

La diametro de la diafragmo ankaŭ efikas al la kampa profundo : ju pli granda estas diametro des pli malgranda estas profundo.