Celuloido
Celuloido estas la unua plasto, kiun produktis la usona John Wesley Hyatt el homogena koloida disperzio de nitro-celulozo (alinome celuloz-nitrato) kaj kamforo. Ĝi estas tenaca materialo kun granda ŝirrezistebleco, kiu bone kontraŭstaras akvon, oleojn kaj maldensajn acidojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/40mm_table_tennis_ball_Celluloid.jpg/300px-40mm_table_tennis_ball_Celluloid.jpg)
Ĝi estas produktebla en diversaj koloroj kaj malmultekosta. Tiel oni produktis el ĝi kombilojn, ĉemiz-kolumojn, filmojn, ludojn kaj aliajn amasartiklojn. Ĉar ĝi estas tre flamebla materialo, oni anstataŭigis ĝin per aliaj sintezitaj polimeraj plastoj, sed eĉ hodiaŭ oni produktas en Eŭropo, Usono, Japanio kaj aliaj landoj.