John Wesley Hyatt
John Wesley Hyatt (1837-1920) usona presisto, industriisto, elpensisto kaj kemiisto konata pro la simpligo en la procezo pri produktado je la celuloido, la unua industrie artefarita plasto, iu miksaĵo de piroksilino, kamforo, alkoholo, celuloza nitrato, paperpulpo kaj lignero. Dum enketo pri serĉo de anstataŭaĵo de eburo[1] por produktado de bilardbaloj, li plenumis eksperimentojn kiuj rezultis en la fabrikado de la celuloido. En 1914, li estis premiita per la Medalo Perkin, donita al usonloĝanta kemiisto pro "ennovaĵoj en aplikata kemio, rezulte de ekstreme forta komerca disvolvigo".
John Wesley Hyatt (1837-1920) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Usona kemiisto, kiu disvolvis la procezon pri fabrikado de la celuloido.
| |||||
Persona informo | |||||
John Wesley Hyatt | |||||
Naskiĝo | 28-a de novembro 1837 en Starkey, Nov-Jorko, Usono | ||||
Morto | 10-a de majo 1920 en Short Hills, Nov-Ĵerzejo, Usono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto entreprenisto inventisto inĝeniero vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Celuloido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLi estis filo de John Wesley Hyatt (1794-1871)[2] kaj komencis labori kiel presisto kiam li estis nur 16-jara. Pli malfrue, li iĝis inventisto kaj ricevis plurajn centojn da patentoj. Helpata de sia frato Jesaja, li eksperimentis la parkezinon[3], iu malmoligita formo de nitrocelulozo, dum esplorado por anstataŭajo de eburo por produktado de la bilardbaloj.
La parkezino estis inventita de la angla metalurgiisto kaj kemiisto Alexander Parkes (1813-1890), en 1862, kaj estas konsiderata la unua vera plasto, kvankam ĝi ne estis bonsukcesa kiel komerca kaj industria produkto. Likva nitrocelulozo aŭ kolodio estis uzata en fotografio kaj kreita ĉirkaŭ 1851 de alia angla inventisto nomata Frederick Scott Archer (1813-1857). Ĝi ankaŭ estis vaste uzata kiel rapidseka tavolo por protektado de la fingropintoj de la presistoj.
La rezulto estis la komerce disponebla rimedo por produktado de solida, stabila nitrocelulozo, kiun li patentigis en Usono, en 1869, kiel celuloido. En 1870, Hyatt kreis la "Albany Dental Plate Company" por produkti interalie bilardbalojn, falsdentarojn kaj pianklavarojn. La "Kompanio pri fabrikado de Celuloido" de Hyatt, establiĝis en Albany, Nov-Jorkio, en 1872, kaj translokiĝis al Newark (Nov-Ĵerzejo), en la sekvanta jaro.
Paralele, iu tria angla inventisto, Daniel Spill (1832-1887) sendepende disvolvis la saman produkton kiu estis patentigita kiel "ksilonito". Pli malfrue Spill persekutis Hyatt-on en serio da altkostaj procezkazoj inter 1877 kaj 1884. La eventuala decido estis ke la vera inventisto de la celuloido estis Alexander Parkes, sed ĉiuj aliaj povus daŭre produkti ilin, inklude de Hyatt.
Li ankaŭ inventis la filtrilon de Hyatt, iu rimedo por kemie purigi la kurantan akvon, ian sukerkan-muelilon tre superan al la antaŭaj uzitaj kaj kudro-maŝinon por produktado de maŝin-rimenoj.[4] La celuloido estas pli konata pro ĝia uzo kiel maldikaj film-tavoloj uzataj en fotografioj kaj kinematiko, kvankam la bruligebleco de la celuloido kondukis al ĝia anstataŭado je aliaj plastoj ĵus malkovritaj por ĉi tiu kaj aliaj aplikoj.
Literaturo
redakti- Universidade Federal de Campina Grande Arkivigite je 2017-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
- Biografias y Vidas
- How products are made?
- The Robinson Library Arkivigite je 2017-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Find a grave
Kunrilataj kemiaĵoj
redakti-
Nitrocelulozo -
Pikrata acido
Vidu ankaŭ
redakti- Celuloido
- Frederick Scott Archer (1813-1857)
- Alexander Parkes (1813-1890)
- Hannibal Williston Goodwin (1822-1900)
- Daniel Spill (1832-1887)
- Alfred P. Sloan (1875-1966)
- Konrad Zuse (1910-1995)
Referencoj
redakti- ↑ La anstataŭado de la eburo je la celuloido ne estis por protektado de la elefantoj sed pro tio ke la tiama eburo estis tro altkosta.
- ↑ Find a grave
- ↑ Parkezino estas komerca registrita marko de industria plasto farita el nitrocelulozo.
- ↑ Encyclopedia.com