Ĉirkaŭfrukto (aŭ perikarpo [1] el la grekaj peri, ĉirkaŭ kaj karpo, frukto) estas parieto de frukto, kiu envolvas unuopan aŭ plurajn semojn. Ĝi elvenas el ovolujo post fekundiĝo de la floro, dum la ovoloj iĝas semoj.

Ĉirkaŭfrukto de persiko.
Persiko kiel ekzemplo de drupo enhavanta ligna enfrukto.

Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:

  • eksterfruktoepikarpo[2], la plej ekstera parto, kolora epidermo;
  • mezfruktomezokarpo[3], la meza parto, ofte karna;
  • enfruktoendokarpo[4], la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.

Ĉe drupo, la enfrukto estas ligna kaj seka: tio estas la kerno.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  4. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862