La termino parieto povas referenci al la sekvajn:

  • En tekniko, aŭ ĝeneralsence[1], parieto estas interna surfaco de cilindro, vazo, tubo, aŭ alispeca objekto.
  • En anatomio parieto (paries) estas ĉirkaŭfermaĵo de organa kavaĵo (parieto de kranio, parieto de stomako) (NPIV).

Laŭ Francisko Azorín pario estas Limigaĵo de spaco.[2] Li indikas etimologion el la sanskrita par (protekti) kaj de tie la latina paries, parietis. Kaj li aldonas la terminojn: tubopario, tendopario, vazopario, ĉambropario.[3]

NPIV indikas ankaŭ la terminon pario, kiel evitinda sinonimo de parieto; certe evitinda por eviti konfuzon kun pario.

Notoj redakti

  1. Laŭ vortero.net [1]
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 159.
  3. Azorín, samloke.