Pario (el la tamila ப்ன்ற், formale angligita kiel Pariah) estas ano de malalt-kasta grupo en la hindua Barato. Oni havis pli frue la nomon netuŝebluloj, sed la granda socia reformisto Mahatma Gandhi eknomis ilin hariĝanoj (Hari – Viŝnu – filoj de Dio).

La vorto pario venas el la tamila paraijar, drumisto kaj origine ĝi aludis la paraijanojn, tamilajn kastanojn de laboristoj kaj vilaĝaj servuloj, sed la signifo pli poste disvastiĝis al ĉiu grupo, krom la t.n. puraj kastaj grupoj.

Oni uzis la nocion pario por la senkastaj hinduoj kaj en politika senco por la judoj kiel nedezirita popolo en kelkaj landoj.

Alia senco redakti

En alia hodiaŭa senco, pario estas mizerulo, elĵetita el la soci(et)o.

Vidu ankaŭ redakti