Konrad Zuse

germana inĝeniero kaj komputilpioniro

Konrad ZUSE [konrat cuze] (naskiĝis la 22-an de junio 1910 en Berlino, mortis la 18-an de decembro 1995 en Hünfeld) estis germana inĝeniero kaj komputilpioniro. Li estis la kreinto de la unua funkcianta komputilo.

Konrad Zuse
Persona informo
Naskonomo Konrad Ernst Otto Zuse
Naskiĝo 22-an de junio 1910 (1910-06-22)
en Wilmersdorf,  Germana Imperiestra Regno
Morto 18-an de decembro 1995 (1995-12-18) (85-jaraĝa)
en Hünfeld
Tombo Neuer Friedhof, Hünfeld
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia Universitato Berlino • Konrad-Zuse-Gymnasium Hoyerswerda • Collegium Hosianum
Subskribo Konrad Zuse
Familio
Infano Horst Zuse
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • komputosciencistoinĝeniero • konstruinĝeniero
Verkoj Z1
Z2
Zuse Z3
Z4
Z5
Z11
Z22
Z23 (computer)
Calculating Space
Plankalkül
Der Computer – Mein Lebenswerk
vdr
Konrad Zuse (1992)

Vivo redakti

Naskita en Berlino, li studis ĉe la Teknika Universitato unue maŝinkonstruadon, poste arkitekturon kaj finfine konstrufakan inĝenieron.

Por simpligi sian enuigan laboron kiel specialisto pri statiko ĉe Henschel, fabriko de aviadiloj, li konstruis en 1938 la unuan komputilon Z1. Ĝi legis ordonojn el trukartoj. Ĝi uzis mekanikajn partojn, kiuj ne sufiĉe precize funkciis. Du jarojn poste li plibonigis la maŝinon per uzo de telefonaj relajsoj, nomis la novan aparaton Z2, kaj fondis la entreprenon Zuse Apparatebau.

 
Zuse Z1 en Germana teknika muzeo Berlino

En 1941 Zuse konstruis la unuan funkciantan komputilon en la mondo, la Z3, kiun li vere povis programi. Dum la dua mondmilito Zuse kreis Plankalkül, la unuan universalan programlingvon. Pro la milito li ne povis kontakti komputikistojn el Usono aŭ Anglujo.

La Berlina entrepreno de Zuse detruiĝis per bombo en 1945, sed ili savis la preskaŭ pretan Z4. Ankaŭ en 1945 li edziĝis kun Gisela Brandes en Berlino. La plej aĝa inter kvin infanoj, Horst Zuse, estas hodiaŭ profesoro pri informadiko. Post la milito li fondis en la jaro 1949 la entreprenon Zuse KG, kiun li forlasis en 1964. La firmao Siemens transprenis la Zuse KG finfine en 1967. Pseŭdonime Kuno See li verkis kiel pentristo kiam li estis pensiita. Li pentris portretojn de famaj kunuloj kaj abstraktajn pentraĵojn.

Honorigoj redakti

Zuse ricevis ok honorajn doktortitolojn kaj du honorajn profesortitolojn. Laŭ li oni nomis du medalojn, unu de la "Gesellschaft für Informatik" (societo por informadiko) kaj unu de la "Zentralverband des deutschen Baugewerbes" (centra asocio de la germana konstrufako). Li ricevis la Wilhelm-Leuschner-medalon, la Werner-von-Siemens-ringon kaj la germanan merit-ordenon (Bundesverdienstkreuz).

Tezo redakti

Konrad Zuse evoluigis la tezon, ke la universo estas komputilo (Rechnender Raum).

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti