Salvador Dalí

hispana pentristo
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Dalí kaj la patrinonomo estas Domènech


Salvador Dalí i Domènech (laŭ oficiala nomo Salvador Domingo Felipe Jacinto Dalí i Domènech, 1a Markizo de Dalí de Púbol, naskiĝis la 11-an de majo 1904 en Figueres, Katalunio, Hispanio, mortis la 23-an de januaro 1989 samloke), konata profesie kiel Salvador Dalí, estis grava kataluna kaj hispana artisto, plej konata pro siaj superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj (foje koŝmaraj) bildoj kun bonega pentrarta kapablo influita de renesancaj majstroj.[1][2] Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imago.

Salvador Dalí
Persona informo
Salvador Dalí i Domènech
Naskonomo Salvador Domingo Felipe Jacinto Dalí i Domènech
Naskiĝo 11-an de majo 1904 (1904-05-11)
en Figueres
Morto 23-an de januaro 1989 (1989-01-23) (84-jaraĝa)
en Figueres
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Teatro-Muzeo Dalí vd
Lingvoj anglahispanafrancakataluna vd
Loĝloko FigueresNovjorko vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando vd
Subskribo Salvador Dalí
Familio
Patro Salvador Dalí i Cusí vd
Patrino Felipa Domènech i Ferrés vd
Gefratoj Anna Maria Dalí vd
Edz(in)o Gala Dalí vd
Amkunulo Amanda Lear vd
Profesio
Alia nomo Dali, Salvador • Dalí Domènech, Salvador vd
Okupo pentristo • skulptistoverkistoaktorofilmreĝisoroscenaristofotisto • filmaktoro • scenografo • ilustristo • dizajnisto de juveloj • grafikartisto • holographer vd
Laborkampo pentradoskulptarto • reĝisorado • juvelarto vd
Aktiva en MadridoParizoMauritshuisPrinsenhofFrancioUsonoHispanioTel-AvivoSingapuroManhatanoDelftHago vd
Aktiva dum 1922–1988 vd
Verkado
Verkoj La persisto de la memoro ❦
Kristo de Sankta Johano de la Kruco ❦
The Sacrament of the Last Supper ❦
La Granda Masturbanto ❦
Mola Konstruaĵo kun Boligitaj Fazeoloj (Antaŭvido de Intercivitana Milito) ❦
La vizaĝo de la milito vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej bone konata verko, nome La memorpersisto, estis finigita en aŭgusto 1931. La ampleksa artogamo de Dalí malfermiĝas al repertorio de filmoj, skulptarto, gravurarto, verkado kaj fotografio, foje kunlabore kun ampleksa gamo de artistoj en variego de artokomunikiloj. Li estis ankaŭ bonkapabla desegnisto.[3][4]

Dalí atribuis sian "amon al ĉio kio estas baroka kaj troiga, mian pasion por luksego kaj mian emon al orientaj toloj"[5] al "araba stirpo", postulante ke liaj prauloj estis posteuloj de Maŭroj.[6][7]

Dalí pro sia granda imagopovo, ĝuegis kaj eniris ofte jam ekde sia junaĝo en malkutima kaj grandioza kutimaro. Por kolerigeto de tiuj kiuj alte aprezis lian verkaron kaj iritigo de liaj kritikoj, liaj bizaraj kaj atento-kaptaj publikaj aperoj tre ofte altiris pli da atento ol liaj artaĵoj mem.[6][8]

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

 
La familio Dalí en 1910: el maldekstro, lia onklino María Teresa, liaj gepatroj, lia onklino Catalina (poste dua edzino de lia patro), lia fratino Ana María kaj lia avino Ana.

Dalí naskiĝis la 11-an de majo 1904 je la 8:45 horoj[9] en la domo numero 20a de la strato Monturiol de la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio,[10] proksime de la landlimo kun Francio,[10] kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mezklasano Salvador Dalí i Cusí (cetere, unu el la pioniroj de Esperanto en Katalunio, krom advokato kaj notario).

La pli aĝa frato de Dalí, same nomita Salvador (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1901 kaj baptita (oficiale nomita) Salvador Galo Anselmo),[11] estis mortinta pro gastroenterito naŭ monatojn antaŭe (nome la 1-an de aŭgusto 1903). Tio multe markis la poste faman artiston, kiu eĉ suferis krizon de identeco, kredante, ke li estas kopio de sia mortinta frato.[12] Lia patro, Salvador Dalí i Cusí, estis strikta, kion mildigis lia edzino Felipa Domènech i Ferrés, kiu kuraĝigis la artismajn interesojn de la juna Salvador.[13][14] Kiam Salvador estis kvinjaraĝa, liaj gepatroj portis lin al la tombo de lia frato kaj oni diris al li, ke li estis lia reenkarniĝo, ideon kiun li mem havis.[15][16]

Dalí havis ankaŭ unu fratinon, nome Anna Maria Dalí, kvar jarojn pli juna ol li.[17] En 1949 ŝi publikigis libron pri sia frato, titolitan Dalí visto por su hermana.[18] En sia infanaĝo, Dalí amikiĝis kun estontaj profesiaj ludistoj de futbalo de la Futbala Klubo de Barcelono, kiel Emilio Sagi Liñán aŭ Josep Samitier. En someraj feritagoj, en la flora Cadaqués, la triopo pasigis multe da tempo ludante futbalon.[19]

Dalí studis en la urba pentra lernejo, kie li ricevis sian unuan formalan artan trejnadon. En 1916 li ekkonis modernan pentroarton dum somera feriado en Cadaqués kun la familio de Ramón Pichot, loka artisto, kiu ofte vojaĝadis al Parizo, tiam la monda ĉefurbo por arto.[13] Sekvante la konsilojn de Pichot, lia patro sendis Salvador al pentroklasoj kun majstro Juan Núñez.

La sekvan jaron la patro de Dalí organizis ekspozicion de liaj karbonkrajonaĵoj en la familia hejmo. Li havis sian unuan publikan ekspozicion en la urba teatro de Figueres kolektive por lokaj artistoj en 1919 kaj poste en alia en Barcelono sponsorita de la Universitato de Barcelono, en kiu li ricevis la premion Rektoro de la Universitato.

En 1919, Kiam li faris la sesan kurson por bakalaŭro en la Mezlernejo Ramón Muntaner, kelkaj amikoj eldonis la ĉiumonatan revuon Studium. En ĝi estis ilustraĵoj, poeziaj tekstoj kaj serio de artikoloj pri pentristoj kiaj Goya, VelázquezLeonardo da Vinci.[20]

En februaro 1921 lia patrino mortis pro kancero de utero. Dalí estis tiam 16-jaraĝa. Pri la morto de sia patrino li diros poste ke tio «estis la plej forta frapo kiun mi ricevis en mia vivo. Mi adoris ŝin. Mi ne povis rezignacii al la perdo de la estulo kun kiu mi kalkulis por nevidebligi la neeviteblajn makulojn de mia animo...».[21] Post tiu morto, lia patro edziĝis al lia onklino (nome fratino de la mortinta edzino), pro kio la juna Salvador sentis malplezuron kaj neniam aprobis tiun fakton.[13]

Junaĝo redakti

 
Dalí kun Federico García Lorca, Turó Park de la Guineueta, Barcelono, 1925.
 
Dalí havis du eblajn influojn por la lipharo kiu famigos lin: en la bildo Josep Margarit, nome kataluna militisto kies portreto estis pendita sur muro de la salono de la familia domo pro deziro de la patro de la artisto; alia ebla influo estus Diego Velázquez (kiel li aperas en Las Meninas) kiun li ege admiris.

En 1922 Dalí gastiĝis en la fama Studenta Rezidejo de Madrido por komenci siajn studojn en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando.[13] Dalí tuj altiris atenton pro sia karaktero de ekscentra dando. Li fanfaronis de longa hararo kun vang-haroj, pluvmantelo, ŝtrumpoj kaj tibiingoj laŭ stilo de la artistoj de la Viktoriana epoko. Tamen, estis liaj pentraĵoj, en kiuj Dalí esplor-tuŝis kun la kubismo, kiuj altiris la atenton de liaj kunuloj de rezidejo kaj akademio, inter kiuj estis futuraj grandaj figuroj de la hispana arto, kiel Maruja Mallo, Federico García Lorca kaj Luis Buñuel. En tiu epoko, tamen, eble Dalí ankoraŭ ne komprenis komplete la principojn de kubismo: liaj ununuraj fontoj estis artikoloj publikigitaj en la gazetaro kaj katalogo kiun donis al li Pichot, ĉar en tiama Madrido tute ne estis kubismaj pentristoj.

En 1924 la tiam ankoraŭ nekonata Salvador Dalí ilustris libron por la unua fojo. Temis pri publikigo de poemo en kataluna Les Bruixes de Llers, de unu de liaj amikoj de la rezidejo, nome la poeto Carles Fages de Climent. Dalí ankaŭ eksperimentis pri dadaismo, kio certe influis lian laboron dum lia tuta vivo. En la rezidejo li spertis pasian rilaton kun la juna Lorca, sed ŝajne Dalí malakceptis la amajn alproksimiĝojn de la poeto.[22][23] Tiam li estis bona amiko de la poeto Federico García Lorca kaj de la kinisto Luis Buñuel.

Dalí foriris el la Akademio en 1926 preskaŭ ekzameniĝonta, kiam li konstatis, ke neniu en la akademio estas kompetenta por ekzameni lin.[24] Fakte la majstreco de liaj pentrartaj rimedoj montriĝas en sia realisma bonkvalitega pentraĵo Pankorbo, pentrita en 1926.[25] En tiu jaro, li unuafoje vizitis Parizon, kie li renkontiĝis kun Pablo Picasso, kiun la juna Dalí admiros; al la pli aĝa artisto Joan Miró jam estis rakontinta favore pri Dalí. En sekvaj jaroj, li faris kelkajn pentraĵojn, kiuj montris grandan influon de Picasso kaj Miró, do li palpe serĉis evoluon de sia stilo. Reciproke ankaŭ li mem fariĝis ofta referenco por la du jam pli konataj pentristoj.

En la 1920-aj jaroj aperis kelkaj inklinoj, kiujn Dalí daŭrigis dumvive, iel: Dalí akceptis influojn de ĉiuj artaj stiloj, kiujn li povis trovi kaj produktis verkojn ekde plej klasika akademia stilo ĝis la plej "avangarda", iam en apartaj laboraĵoj, iam kune.[26] Liaj klasikaj influoj estis el Rafaelo, Bronzino, Zurbarán, Vermeer kaj ĉefe Velázquez.[27] Li kombinis tradiciajn teknikojn kun tiutempaj sistemoj, foje en unusola pentraĵo. Ekspozicio de siaj laboroj en Barcelono provokis multe da atento kaj la kritikistoj reagis jen per glorigo jen per mallaŭdo. En tiu epoko, Dalí komencis havi rimarkindan mustaĉon kiu imitis tiun de la fama pentristo Diego Velázquez, kaj kio poste iĝos unu el plej konataj personaj diferencigiloj por la cetero de lia vivo.

El 1929 al la Dua Mondmilito redakti

 
La halucinaj rigardoj de Dalí (maldekstre) kaj lia kamarado en superrealismo, Man Ray, en Parizo, la 16-an de junio 1934, en fotografaĵo de Carl Van Vechten.

1929 estis grava jaro en la vivo de Dalí; kun hispana kinisto Luis Buñuel li kontribuis al la polemika mallonga filmo Un chien andalou (andaluza hundo, en franca). En ĝi aperis multaj scenoj propraj de la superrealisma bildaro. Dalí asertis ofte, ke li mem esence kontribuis al la filmado, sed tion ne konfirmis la historiografio de la nuntempa arto.[28] En aŭgusto samjare li ekkonis sian muzon kaj estontan edzinon Gala,[29] naskiĝintan Helena Deluvina Diakinoff, tiama edzino de Paul Éluard.[30] Ŝi estis rusa elmigrintino, dekunu jarojn pli aĝa ol li.

Li aliĝis al la superrealisma movado, el kiu poste lin elpelis André Breton pro liaj faŝismemaj tendencoj, kaj lia mon-avideco (li ricevis tiurilate la kromnomon "Avida Dollars", kiu estas anagramo de Salvador Dali). Dalí plue ekspoziciis regule, jam kiel profesiulo, oficiale aktiva membro de la superrealisma grupo de la pariza kvartalo Montparnasse. Dum la du venontaj jaroj, lia laboro influis enorme en la drivo de la superrealismo, kiu aklamis lin kiel kreinto de la metodo paranoik-kritika, kiu, laŭ iliaj diroj, helpis aliri al la nekonscio, liberigante artajn kreivajn energiojn.[13][14]

En la hejma etoso, la rilato de Dalí kun sia patro estis malfacilega. Salvador Dalí i Cusí kontraŭis la amaferon de la juna artisto kun Gala, kaj kondamnis lian ligon kun la artistoj de la superrealismo ĉar li konsideris ilin — kiel granda parto de la tiama publika opinio — elementoj tendencaj al la socia degenerado. La tensio pliiĝis ĝis fini en persona kverelo, pro novaĵo pri Dalí publikita en la gazetaro, en kiu oni referencis desegnon de Kristo ekspoziciita en Parizo kaj la junulo montris skribaĵon en kiu oni diras: «Foje, mi kraĉas sur la portreto de mia patrino por distri min». Insultita, la patro postulis publikan kontentigon. Dalí malakceptis, eble pro timo estis forpelita el la superrealisma grupo, kaj li estis elpelita el la familia hejmo la 28-an de decembro 1929. Lia patro senheredigis lin kaj malpermesis lin reveni iam al Cadaqués. Poste, Dalí rakontis ke dum tiu epizodo li proponis al sia patro uzitan kondomon kiu enhavis sian propran spermon, kaj diris: «Prenu. Mi jam ŝuldas nenion!». La venontan someron, Dalí kaj Gala luis malgrandan kabanon de fiŝkaptisto sur golfeto proksime de Portlligat. Li aĉetis la terenon, kaj laŭlonge de jaroj li ampleksigis ĝin ĝis ĝi esti grandioza vilao apud la maro, nune rekonvertita en domo-muzeo. Gala kaj Dalí geedziĝis en 1934 en civila ceremonio en Parizo, kaj ripetos tion pere de la katolika ritaro la 8-an de aŭgusto 1958 en la Sanktejo de la Anĝeloj, provinco de Ĝirono, al kiu ili alvenis per Cadillac, nune ekspoziciita en la Teatro-Muzeo Dalí.[31][32]

 
Portreto de Salvador Dalí, Federico García Lorca (1927).

En 1931 Dalí pentris unu el siaj verkoj plej famaj, nome La persisto de la memoro (La molaj horloĝoj), verko per kiu kelkaj teorioj li montris malakcepton de la tempo kiel ento rigida aŭ determinisma.[33] Tiu ideo estas konfirmita per bildoj de la verko, kiel la etenda pejzaĝo, aŭ kelkaj poŝhorloĝoj minacataj de insektoj.[34] La insektoj, aliflanke, formos parton de la dalí-a bildaro kiel natura ento destruema, kaj kiel klarigita en liaj memorlibroj, determinite de memoro el la infanaĝo.

Dalí alvenis al Usono kun helpo de la artokomercisto Julien Levy en 1934. La ekspoziciado de kelkaj verkoj de Dalí — inklude la faman Persisto... — vekis enorman polemikon en Novjorko. Oni organizis dancon en sia honoro, nome la Dalí Ball, al kiu li venis alportante vitran skatolon penditan el sia brusto kun mamzono ene.[35] Samjare, Dalí kaj Gala organizis maskobalon en Novjorko, helpe de la heredantino Caresse Crosby. Li estis maskita laŭ la bebo de Charles Lindbergh, kiu estis forrabita, kaj laŭ lia forrabinto Bruno Hauptmann, alude al reala drama ĵusa okazaĵo. La skandalo en la gazetaro estis tiom akra ke Dalí petis senkulpigon publike. Reveninte al Parizo, li devis senkulpigi antaŭ la superrealistoj kiuj ne komprenis kial li petis senkulpigon pro ago konsiderata superrealisma.[36]

Kvankam la plej parto de la superrealistoj estis aliĝinta al politikaj ideoj de maldekstro, Dalí montris sintenon juĝita ambigua en la afero de la rilatoj inter arto kaj politika aktivismo. La estroj de la movado, ĉefe André Breton, akuzis lin je defendo de ĉio «nova» kaj «neracia» de la fenomeno de la idoj hitleraj, akuzo kiun Dalí refutis asertante, ke «mi estas hitlerisma nek fakte nek intence».[37] Dalí insistis en tio ke la superrealismo povis ekzisti en nepolitika kunteksto, kaj malakceptis denonci publike la reĝimo faŝisma de Nazia Germanio. Tiu kaj aliaj faktoroj okazigis ke li perdis prestiĝon inter siaj artistaj kamaradoj, kaj fine de 1934 Dalí suferis «superrealisman proceson» el kio rezultis lia forpelo de la movado.[29] Al tio, Dalí respondis per fama reago, «Mi estas la superrealismo».[24]

 
Salvador Dalí en 1934.

Tamen, en 1936, Dalí ree partoprenis en superrealisma ekspozicio, tiam internacia, okazinta en Londono. Lia prelego, titolita Fantômes paranoiques authentiques (aŭtentaj paranoikaj fantomoj), estis farita vestite de skafandristo kaj eĉ portante kaskon.[38] Li alvenis al la prelego portante bastonon de bilardo kaj paron de rusaj hundoj, kaj dume li devis forigi la kaskon por povi spiri. Li komentis prie ke «simple li volis montri, ke li subnaĝis profunde en la homa menso».[39]

Tiam, la mecenato de Dalí estis la tre riĉa Edward James, kiu estis kunlaborinta malavare al la ascendo de la artisto aĉetante al li nombrajn verkojn kaj pruntante monon al li dum du jaroj. Ili iĝis tre bonaj amikoj, tiom ke James aperas en la pentraĵo de Dalí Cignoj reflektitaj kiel elefantoj. Ili same kunlaboris en la kreado de du el la ikonoj plej reprezentaj de la movado: la «omar-telefono» kaj la sofo de la lipoj de Mae West. En 1939 Breton stampis la insultan anagramon «Avida Dollars» por kritiki sian pasion por la mono.[40] Tiu sarkasma referenco al pliiĝanta negoco de arto klopodis ankaŭ akuzon kultivi megalomanion pere de famo kaj mono. Kelkaj superrealistoj eĉ ekparolis pri Dalí en pasinta tempo, kvazaŭ li estas jam mortinta. Kelkaj superrealistoj, kaj pli ĵusaj membroj, kiel Ted Joans, havis kontraŭ Dalí akran polemikon kiu pluis ĝis la tago de lia morto (kaj eĉ poste).

En Novjorko redakti

En 1940 kiam la Dua Mondmilito detruis Eŭropon Dalí kaj Gala translokiĝis al Usono, kie li akiris plian famon kaj grandan monan sukceson kaj ili loĝis tie ok jarojn. Li amikiĝis en tia ekzilo kun gravuloj kiel la historiisto kaj sciencisto Alexandre Deulofeu, ankaŭ naskiĝinta en Empordà kiel li mem. Post la translokiĝo, Dalí reprenis sian iaman katolikismon. «Dum tiu periodo», laŭ Robert kaj Nicholas Descharnes, «Dalí neniam ĉesis verki».[41]

En 1941 Dalí transigis kinscenaron al Jean Gabin, titolita Moontide (nome luntajdo). En 1942 li publikigis sian membiografion, La vida secreta de Salvador Dalí. Li verkis regule por la katalogoj de siaj ekspozicioj, kiel tiu organizita en la Knoedler Galerio de Novjorko en 1943. En tiu artikolo li aertis, ke

 
 la superrealismo estos servinta almenaŭ por havigi eksperimentan pruvon ke la totala malfekundeco de la klopodoj por aŭtomatigi jam alvenis tro malproksime kaj estis kondukintaj al sistemo totalitara... La nuntempa pigro, kaj la totala manko de tekniko, atingis sian paroksismon en la psikologia signifo de la aktuala uzo de la universitata institucio. 

Li verkis ankaŭ novelon, publikita en 1944, pri modosalono por aŭtoj. El tio eliris karikaturo de Erdwin Cox, de la gazeto The Miami Herald, kiu montris Dalí vestanta aŭton kiel festovesto.[41]

 
Ekspozicio pri Dalí en Londono. Unuarange estas skulptaĵo de elefanto kun kruroj longaj kaj fajnaj kiel pingloj kun piramido sur la dorso, simila al aliaj de pentraĵoj. Fone estas la Londona Okulo.

Li akceptis la komision dekoracii montrofenestron de vendejo Bonwit-Tellerle en la Kvina Avenuo de Novjorko. Li faris polemikan komponaĵon pri la tago kaj la nokto: unuflanke montrofenestrulo kun ruĝa peruko en banujo el karakulo; en la alia, figuro kuŝa sur lito kun nigra baldakeno sur kies kapkuseno ardis karbaĵoj. Sed oni faris modifojn sen permeso de la aŭtoro, kaj Dalí proteste ĵetis la banujon kontraŭ la vitron de la montrofenestro. Li estis arestita kaj devis pagi la damaĝojn. La juĝisto senkulpigis lin, ĉar li argumentis, ke li estis defendante sian verkon. Oni komprenis tiun proteston kiel defendo de la aŭtorrajtoj.[42]

En tiuj jaroj, Dalí desegnis ilustraĵojn por eldonoj tradukitajn al la angla de klasikaj verkoj kiel la Kiĥoto, la membiografio de Benvenuto Cellini kaj la Eseoj de Michel de Montaigne. Li faris ankaŭ dekoraĵojn por la filmo Spellbound de Alfred Hitchcock kaj entreprenis kun Walt Disney la realigon de filmo de animacio, Destino, kiu restis senfina kaj poste estis muntita en 2003, multajn jarojn post la morto de ambaŭ.[43]

Ĝi estis unu el la plej fekundaj epokoj de la vivo de Dalí, sed ankaŭ el la plej polemikaj kaj malakceptitaj fare de kritikistoj, kiuj vidis ke Dalí balais la limon inter arto kaj varo forgesante la pentrarton por direkti sin pli al la dezajno kaj al komercaj varoj.

La publika bildo de Dalí rikoltis ajnatipajn onidirojn pri liaj ekstravagancoj kaj obsedoj. Itala monaĥo nome Gabriele María Berardi anoncis, ke li faris ekzorcismon al Dalí dum vizito de tiu al Francio en 1947.[44] En 2005, skulptaĵo de Kristo sur la kruco estis inaŭgurita en la urbo de la menciita monaĥo. Oni komentis, ke Dalí donacis tiun verkon al la monaĥo dankeme,[44] kaj du hispanaj fakuloj pri Dalí konsideris, ke estas sufiĉaj tialoj por akcepti, ke ja la verko estis vere el Dalí.[44]

Lastaj jaroj en Katalunio redakti

Ekde 1949 Dalí loĝis en Katalunio. La fakto ke li elektis Hispanion por loĝi en tempo de la diktaturo (kiam tiom da artistoj kaj intelektuloj devis iri al ekzilo) estis tialo ke kelkaj el liaj iamaj kolegoj, same kiel ampleksaj sektoroj de progresistoj, faris lin celo de novaj kritikoj.[45] Tio sugestas, ke la malprestiĝo kiun Dalí ricevis inter superrrealistoj kaj artokritikistoj estis motivitaj, almenaŭ parte, per motivoj pri politiko, pli ol pri la esenca valoro de liaj artaĵoj. En 1959 Breton organizis antologian ekspozicion titolita Homage to Surrealism (Omaĝo al superrealismo), kiu grupigis verkojn el la kvar jardekoj de la movado. La ekspozicio rekuperis verkojn de Dalí, de Joan Miró, de Enrique Tábara kaj Eugenio Granell. Venontjare, tamen, Breton opoziciis energie al la inkludo de la Madonna Sixtina de Dalí en la Internacia Superrealisma Ekspozicio de Novjorko.[46]

 
Salvador Dali, La ĉielarko (1972), Centre M.T. Abraham pour les Arts visuels.

Fine de sia kariero, Dalí ne limiĝis al pentrarto, kaj disvolvigis novajn procezojn kaj eksperimentajn rimedojn: li kreis bultenon[47] kaj iĝis unu de la pioniroj de la arta holografio,[48] komprenebla fakto konsiderinte lian longan artan esploradon pri vidaj ludoj. Jam dum liaj lastaj jaroj, artistoj kiel Andy Warhol proklamis la katalunon kiel unu el plej elstaraj influoj de la poparto.[49] Dalí montris deĉiame ankaŭ fortan intereson por la naturaj sciencoj kaj la matematiko. Tio observeblas en multaj el liaj verkoj — ĉefe tiuj de la 1950-aj jaroj — en kiuj li komponis unuopajn portretojn el kornoj de rinoceroj. Laŭ la artisto, la korno de rinocero signifis la dian geometrion, ĉar ĝi kreskiĝas en progresio de spiralo logaritma. Li ankaŭ rilatis la koncepton kun la temoj ĉasteco kaj sanktecon de la Virgulino Maria.[50] Alia de la interesoj de Dalí estis la ADN, kaj la hiperkubo (nome kubo de kvar dimensioj) kiun li montris en sia Krucumado (Corpus Hypercubus).

 
La golfeto de Portlligat, nome la pejzaĝo kiu sorĉis la artiston en Cadaqués, kun lia domo, nun Domo-Muzeo. Ĝi estas formata de aro de kabanoj de fiŝkaptistoj kiuj estis akiritaj de la pentristo kaj lia edzino, Gala. Malfermita al publiko en 1997, en sia eno montriĝas memoraĵoj de la pentristo, lia ateliero, la biblioteko, liaj ĉambroj kaj la ĝardeno.

La epoko de la postmilito malfermis por Dalí novan artan etapon, karakterizita per teknika supereco kaj uzado de optikaj iluzioj, same kiel ikonaro de sciencoreligio. Lia alproksimigo al katolikismo iĝis pli kaj pli markita, influite eble per la impreso okazigita de la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki kaj la komenco de la nuklea epoko. Dalí mem nomigis tiun etapon de sia arto kiel periodo mistika-nuklea. Lia intenco aspektis sintezo de la kristana ikonografio kun putriĝantaj bildoj rilataj kun la nuklea fiziko,[51] kiel videblas en verkoj kiel Krucumado (Corpus Hypercubus). Sub la klasigo de «nuklea mistikismo» estas ankaŭ La gare de Perpignan (1965) kaj El torero alucinógeno (la halucina taŭrludisto, 1968-1970). En 1960 Dalí eklaboris por persona teatro kaj muzeo, konstruita en la konstruaĵo de la iama Urba Teatro, konstruaĵo de la 19a jarcento, detruita fine de la Enlanda Milito; tiu estis la plej granda el liaj personaj projektoj, kaj al tio li dediĉos grandan parton de siaj energioj ĝis 1974. Eĉ poste, meze de la 1980-aj jaroj, li faris kelkajn malgrandajn reformojn en la konstruaĵo.

 
Salvador Dalí en 1972.

En sia maturaĝo, la artisto ankaŭ dediĉis sin al aliaj «ekster-artaj» agadoj kiuj montris iom sian enorman popularecon kiel publika personeco. En 1968 Dalí registris reklamaĵon por televido por la firmao de ĉokolado Lanvin,[52] kaj en 1969 li desegnis la logoon de Chupa Chups. Samjare li laboris kiel krea respondeculo de la reklama kampanjo de Eŭrovido, kaj kreis grandan metalan skulptaĵon kiu estis instalita sur la scenejo de la Reĝa Teatro de Madrido. En 1971 Dalí inaŭguris Sala Gaudí Barcelona, nome la unua kaj plej granda artogalerio de Hispanio, kun aliaj gravuloj kiel Gabriel García Márquez.[53]

En 1974 li inaŭguris la Teatron-Muzeon Dalí en sia naskiĝurbo Figueres.

En la programo Dirty Dali: A Private View (Dalí la malpurulo: intima rigardo), elsendita de la kanalo Channel 4 en 2007, la kritikisto Brian Sewell rakontis kiel fine de la 1960-aj jaroj estis petita de la artisto por pozi sen pantalonoj en feta sinteno sub la akzelo de figuro de Kristo, dum Dalí fotis lin kaj ŝajnigis tuŝi sin sub la pantalono.[54][55]

En 1980 la sano de Dalí serioze ekdifektiĝis. Kun sia edzino, Gala — kiu jam estis montrinta simptomojn de senileco —, supozeble konsumis aron da kuraciloj kiu serioze damaĝis lian nervosistemon, kun la konsekvenco ke li jam ne kapablis praktike por arta kreado. Estante 76-jaraĝa, la sanstato de Dalí estis bedaŭrinda, kaj lia mano suferis konstantajn tremojn kiuj evidentigis la avancon de la Parkinsona malsano.[56][57] Ĝis 1980 li estis zorgita de la psikiatro kaj profesoro Joan Obiols i Vié, kuracisto kun ampleksaj rilatoj en la arta etoso, kiu fakte mortis dum la zorgada epoko.[58]

En 1982 la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a donis al Dalí al titolon de markizo de Dalí de Púbol, kion la artisto dankis kaj korespondis per desegno, titolita Cabeza de Europa (kapo de Eŭropo), kio rezultis lia lasta desegno, kaj kiu li donis al li reĝo post lia vizito al la mortolito.

 
La Preĝejo de Sankta Petro en Figueres, kie Dalí venis por la bapto, la unua komunio, kaj finfine por sia funebro.
 
Teatro-Muzeo Dalí en Figueres. Kiam la urbestro sugestis al la artisto donaci pentraĵon por la loka muzeo, Dalí respondis esti preta donaci tutan muzeon kaj sugestis kiel sidejon la teatron tiam forlasitan. En tiu teatro Dalí estis ekspoziciinta siajn du unuajn verkojn en 1918.

Gala mortis la 10-an de junio 1982. Post ŝia morto, Dalí perdis vivemon. Intence, li senakvigis sin serioze — supozeble kiel konsekvenco de klopodo de memmortigo —, kvankam li pravigis sian agon kiel metodo eniri en stato de suspendita animigo, same kiel faras kelkaj bakterioj. Li translokiĝis el Figueres al la kastelo de Púbol, kiun li estis aĉetinta por Gala, kaj kie ŝi estis mortinta. En 1984 incendio pro nekonataj kaŭzoj okazis en lia dormoĉambro.[59] Denove oni suspektis pri klopodo de memmortigo, kvankam eble tio okazis pro neatentemo de la servistaro.[24] Ĉiuokaze, Dalí estis savita kaj li revenis al sia hejmo en Figueres, kie grupo de artistoj, mecenatoj kaj kolegoj zorgis pri lia bonfarto ĝis liaj lastaj jaroj.

Oni denoncis, ke Dalí estis instigita de kelkaj el siaj «zorgantoj» subskribi blankajn tolaĵojn kiuj poste estus venditaj post lia morto kiel originalaj.[60] Tiuj onidiroj okazigis, ke la arta merkato estis skeptika rilate al la verkoj atribuitaj al Dalí dum lia lasta epoko.

En novembro 1988 Dalí estis enhospitaligita pro grava kordifekto, kaj la 5a de decembro 1988 li estis vizitita de la reĝo Johano Karlo la 1-a, kiu konfesis al li, ke li estis ĉiam fidela admiranto de lia verkaro.[61]

Morto redakti

En la 23a de januaro 1989, dum li aŭskultis ŝatatan muzikon — nome Tristano kaj Izoldo, de Richard Wagner— Dalí mortis pro kor-spira halto en Figueres, estante 84-jaraĝa, kaj fermante cirklon li estis entombigita en la kripto de Figueres, situa en sia teatro-muzeo (vidu bildon). Lia kripto troviĝas apud la preĝejo de Sankta Petro, kie li iam estis baptita, ricevis sian unuan komunion kaj kie kuŝas ekde tiam; je malmultaj metroj de distanco el sia naskohejmo.[62]

Laŭ sia lasta deziro, manifestita la 1-an de decembro 1988 al tiam urbestro de Figueras, Marià Lorca, li estis entombigita enbalzamigita kaj kun la vizaĝo kaŝita de vualo sub la kupolo de sia muzeo en Figueres kaj ne apud Gala en Púbol, kiel li estis petinta foje antaŭe. Oni ekkonis je lia morto en 1982, kaj male al tio supozita, ke li heredigis favore al hispana ŝtato kiel «universala kaj libera heredanto de ĉiuj liaj havaĵoj, rajtoj kaj artaj kreaĵoj».[63] Tuj antaŭ la subskribo de tiu testamento la hispana ŝtato estis aĉetinta al Dalí du verkojn kontraŭ cent milionoj kaj oni zorgis pri la repatriigo de liaj verkoj stokitaj en Parizo kaj Novjorko, kaj krome oni donis al li la titolon de markizo de Dalí de Púbol. Male, liaj rilatoj kun la Konsilanto de Kulturo de la Generalitato, nome Max Cahner, estis malfacilaj. Kiam oni publikigis tiun lastan testamenton, Jordi Pujol, tiama prezidanto de la Generalitato, kiu esperis ricevi la duonon de la heredo, deklaris senti sin trompita kaj Cahner kulpigis Dalí pro malkuraĝo, sed finfine oni atingis interkonsenton inter la hispana ŝtato kaj la Generalitato por disdividi la dalian heredaĵon.[64]

En la mateniĝo de la 20a de julio 2017 lia kadavro estis eltombigita cele al akiro de specimenoj de DNA laŭ ordono de la Juĝejo de Unua Instanco numero 11a de Madrido, rilate al plendo de patreco kiu rezultis senbaza.[65] Lia enbalzamigisto, Narcís Bardalet, estanta en la momento de la eltombigo, deklaris, ke retirita la silkan tolon kiu estis kaŝinta lian vizaĝon li povis vidi «kiel lia mustaĉo restis tute egale, indikante la 10a kaj 10 [holoĝe], kiel li deziris».[66]

La Fondaĵo Gala-Salvador Dalí zorgas en la aktualo pri la administradon de lia heredo.[67] En Usono, la jura respondeco de lia reprezento estas la Artist Rights Society.[68] En 2002 tiu socio aperis en la novaĵoj, ĉar ĝi postulis de Google la retiron de logotipo de la firmao desegnita simile al verko de Dalí kaj kiu estis speciale kreita por rememorigi la jariĝon de lia nasko, postulante kopirajtojn. Google akceptis retiri la logotipon — kies uzado, teorie, estis nur por unu tago — sed malakceptis la rompon de aŭtorrajto.

Verko redakti

Frua periodo (1917–1927/28) redakti

 
 [] Miaj gepatroj baptis min Salvador: kaj kiel diras la nomo, mi estas destinita al nenia malpli granda ol savi[69] la pentrarton de la malpleno de la moderna arto, kaj tio en periodo de katastrofoj, en tia mekanika kaj mezbona universo, en kiun ni havas la malbonŝanco kaj honoro vivi. 
— Salvador Dalí (1920/21) [70]

La unua ekspozicio de la pentraĵoj de Dali okazis en 1917 en la domo de liaj gepatroj. Influita de Ramon Pichot, pentristo kaj frato de Josep Pichot, la juna Dali evoluigis impresionisman pentraĵstilon, kiel videblas en lia pentraĵo Vido de Cadaques avec ombro de la monto Pani (1917). Dum sia edukado ĉe la akademio San Fernando li pentris siajn unuajn kubismajn kaj punktismajn bildojn influite de Juan Gris kaj de la italaj futuristoj. Krom malmultaj esceptoj li uzis nur la farbojn nigra, blanka, siena kaj olivverda, kontraŭe al bunteco de bildoj el la pasintaj jaroj.[71] En 1923 li verkis sian Kubisman memportreton, kiu videblas en la Teatro-muzeo en Figueres.

En siaj verkoj inter la jaroj 1925 kaj 1928 Dali sekvis la metafizikan skolon („Scuola Metafisica“), de la pentroarto, gvidita de Giorgio de Chirico kaj Carlo Carrà. La masivaj korposkulpturoj de Pablo Picasso el la komenco de la 1920-aj jaroj influis lin en la pentraĵoj Venus kaj maristo (1925), Staturo inter la rokoj kaj Dormantaj virinoj sur la strando (1926). Krome estiĝis realismaj bildoj kiel Portreto de mia patro kaj Knabino ĉefenestre, kiu montras Ana Maria Dali, ambaŭ el la jaro 1925.

Superrealisma periodo (1929–1940) redakti

 
Superrealisma omaĝo al Salvador Dalí ĉe Rambla, Figueres.
 
 [] la ununura diferenco inter mi kaj frenezulo estas, ke mi ne estas freneza! 
— Salvador Dalí (1934) [72]
 
 [] La fakto, ke eĉ en la momento, kiam mi pentras, mi ne rekonas la signifon de miaj pentraĵoj, ne signifas, ke ili ne havas signifon. 
— Salvador Dalí (1935) [73]

Ofte oni distingas du fluojn de superrealismo:

  1. la „verisma“ aŭ "kritike paranoja" superrealismo: unuigo de ne-rilataj aferoj, turnitaj perspektivoj, kiel videblaj ĉe Salvador Dali, kaj
  2. la „abstrakta“ aŭ „absoluta“ superrealismo: la sama supre menciita principo, sed sen ia ajn realismo, kiel ekzemple en la bildoj de Joan Miró.

Dalí volis montri la enigman, la neteneblan; superrealismo estis al li "revolucio de la vivo kaj de la moralo."[74]. Li uzis en siaj superrealismaj bildoj majstre regitajn teknikojn kaj pentris "trompokulajn fotografiojn". Li antaŭenirigis tiel la arton de la hiperrealistoj 25 jarojn.[75] Ekzemploj estas Nekvietigita emo (1928), La granda masturbanto (1929) kaj La konstanteco de memoro (1931), lia plej konata verko, en kiu Dali uzis simbolajn motivojn. Disfluantaj molaj horloĝoj ilustras la malsekurecon pri tempo, kiu estas akceptita sama al ĉiuj en la ĉiutaga vivo, dum tamen en la relativecteorio de Einstein ne samas. La ideo pentri tiajn horloĝojn devenis laŭ Dali mem ĉe vido de mola kamemberto.

En la jaroj 1929 ĝis 1939 Dali verkis ĉirkaŭ 700 olepentraĵojn, pliofte malgrandformatajn; tio estas proksimume la duono de lia tuta verkaro. Ili estas liaj plej konataj pentraĵoj kun la motivoj 'frititaj ovoj', 'molaj horloĝoj', 'brulanta ĝirafo', 'Venus kun tirkestoj' kaj 'longkruraj elefantoj'.

Alte taksas la superrealismajn verkojn de Dali same arthistoriistoj, artkritikistoj kaj artŝatantoj. En la antologio de arto el la 20-a jarcento aperas ĉefe liaj verkoj el tiu periodo. Observantoj spertas la senfinan spacon kaj la haltigitan tempon. Ili "vidas" same la paradokson de la senfina momento.[76]

Klasika periodo (1941–1983) redakti

En la 1960-aj jaroj Dali turniĝis al historia pentrado de la 19-a jarcento, simile al la kataluno Marià Fortuny kaj la franco Ernest Meissonier. Lia grandega pentraĵo La batalo de Tetuán el la jaro 1962, nomita laŭ la verko de Fortuny estis konsiderata kiĉo de liaj kontraŭuloj, li mem nomis ĝin dali-a pop-arto. En siaj 3×4 metraj grandaj historiaj bildoj (entute li pentris 18 tiajn bildojn) kaj en la ornamado de plafonoj kaj vandoj de siaj domoj, li atingis la limon inter kiĉo kaj arto.[77]

La grandformata pentraĵo La tinuskaptado (1966/67) montras kuniĝon de la diversaj stiloj de Dali, superrealismo, superdelikatigitan pompierismo, punktismo, agad-pentrado, makulismo, geometria abstrakto, pop-arto, op-arto kaj psikadela arto. Laŭ Dali okazu la revivigo de la aĵa pentrarto, kiun oni neglektis en la avangarda arto.[78]

En la 1970-aj jaroj Dali interesiĝis pri stereoskopaj bildoj de Gerard Dou, samtempulo de Jan Vermeer, en kies pentraĵoj li kredis vidi duoblan bildon. Ekipita de Fresnel-lenso, li kreis diversajn stereoskopajn verkojn.[79]

Holos! Holos! Velásquez! Gabor!, hologramo de 1972/73, estas la unua tridimensia kolaĝo de Dali, verkita kune kun la novjorka holografiisto Selwyn Lissac. Ĝi estas kunigo de Las Meninas de Velázquez kun varbbildo kun kartludistoj por bierreklamo. La artisto esperis per tia tekniko, realigi la trioblan aspekton de totala vido. Kubismo reprezentis la unuan provon tiudirekten.[80]

Skulptaĵoj redakti

 
Skulptaĵo de Rinocero puntovestita de 1956. Puerto Banús, Marbella.

La intereso pri skulptado de Dali komenciĝis per modelo de la melosa Venuso, kiun li jam infanaĝe imitis sur skribilujo.

Sian tridimensian verkon Dali komencis kiel superrealisma artisto el la 1930-aj jaroj kaj daŭrigis ĝin dum sia tuta vivo. Skulptaĵoj estis grava parto de la superrealisma verko de Dali kaj montras lian intereson pri la tridimensieco.[81]

Grafikaĵoj redakti

La litografioj, serigrafioj, akvafortoj kaj lignogravuroj de Dali estas inter la plej venditaj objektoj de la internacia artmerkato. Antaŭ ĉiu grafikaĵo venis longaj antaŭlaboroj. Estiĝis grafikaj cikloj por libroilustrado, kiel ekzemple la Dia komedio de Dante Alighieri en 1963, Alico en Mirlando de Lewis Carroll en 1969, Dekamerono de Giovanni Boccaccio en 1972, La oldulo kaj la maro de Ernest Hemingway en 1974, ktp.

Ekzemplo de artteoriaj kaj aŭtobiografiaj verkoj redakti

 
 Ne timu perfektecon: neniam vi atingos ĝin! 
— Salvador Dalí en Kvindek magiaj sekretoj [82]

Salvador Dalí estis fascinita per la Anĝeluso de Millet, kaj li mem verkis prian analizon, La tragedia mito de la Anĝeluso de Millet. Anstataŭ vidi ĝin kiel verko de spirita paco, Dalí kredis, ke temas pri mesaĝo de subpremita seksa agreso. Dalí havis ankaŭ opinion ke la du figuroj preĝas pro enterigita infano, anstataŭ pro la Anĝeluso. Dalí estis tiom insista prie ke finfine oni faris ekzamenon per Ikso-radioj de la tolaĵo, kiu konfirmis lian supozon: la pentraĵo enhavas surpentritan geometrian formon rimarkinde simila al ĉerko.[83][84] Tamen, ne klaras ĉu Millet ŝanĝis sian intencon pri la senco de la pentraĵo, aŭ ĉu la formo fakte estas ĉerko.

Kino kaj teatro redakti

En teatro, Dalí konstruis la scenejon por romantisma teatraĵo de Federico García Lorca de 1927 nome Mariana Pineda.[85] Por Bacchanale (1939), nome baleto bazita sur la muziko de la opero de Richard Wagner de 1845 nome Tannhäuser, Dalí havigis kaj la scenejon kaj la libreton.[86] Bacchanale estis sekvita de scenaroj por Labirinto en 1941 kaj La tripinta ĉapelo en 1949.[87]

 
La krania papilio, uzita en unu de la plej memoritaj momentoj de Un chien andalou.

Salvador Dalí havis kun la kinarto intensan rilaton, tion montris la kunlaboradojn kun Alfred Hitchcock, Walt Disney kaj Luis Buñuel. En lia kinarta partopreno estas referencoj el liaj verkoj, kiaj La putriĝinta azeno, Un chien andalou, La animo, La manĉaro el viando kaj Babaouo. Li kunlaboris kun Buñuel en Un chien andalou, kie estas montrita plastike materiigita la ikonaro de la La putriĝinta azeno kun elementoj kiel “merdo, sango kaj putriĝo”. Tiel li alvokis superrealismajn bildojn kiel la desaponto, la malplaĉo kaj la naŭzo. Li ankaŭ partoprenis en la scenaro de la filmo de Buñuel La orepoko.

Tuj post siaj kunlaboroj kun Buñuel, li publikigis Babaouo kie li ripetis aperadon de mortitaj aŭ senkapigitaj animaloj, de benditaj okuloj kaj granda pano sur la kapo. La makrostrukturoj kaj la gigantaj elementoj estas konstanto de la plastiko de Dalí, tio estas, dekkvinmetraj litoj kun kuŝantaj cipresoj, gigantecaj kuleroj, grandegaj littukoj pendantaj el fasadoj ktp. Tiuj elementoj kutime estas ripetataj en nombraj kinaj superrealismaj scenaroj. En 1997 Manuel Cussó-Ferrer faris filmon bazitan sur la scenaro de Salvador Dalí.[88]

Se la verko La animo estus estinta filmita, ĝi estus estinta antaŭaĵo de la "nov-mistika kinarto" en la historio de la hispana kinarto, kun roluloj kiel Sankta Teresa kaj la raŭpo konvertita en papilio. Oni povas vidi ankaŭ ŝpuron en prisonĝa sceno kiun li prilaboris por Spellbound, reĝisorita de Alfred Hitchcock, kaj kiu restis ekster la fina eldono pro decido de unu de la produktoroj. Dalí ankaŭ partoprenis siavice en la animacia filmo Destino de Walt Disney. Li faris por tiu projekto centon da desegnoj, pentraĵoj kaj scenaroj, kvankam la filmo neniam estis premierita. Tamen, ĝi estis rekreita en 2003 en la galerio "Tate Modern" de Londono.

Kvankam li faris desegnojn, pentraĵojn, scenaroj kaj kelkajn eseojn rilatajn kun kinarto, multaj el liaj verkoj estis seniluziigo por la aŭtoro, kiel li verkis en sia verko Dalí kaj la kinarto, en kiu li priskribis la sepan arton kiel:

 
 Vaganta sonĝo kapabla proponi novajn eblojn. 
— Salvador Dalí

Dalí, modo kaj fotografio redakti

 
Foto de Halsman, Dalí Atomicus, 1948.

Dalí ankaŭ konstruis repertorion en negocoj de modo kaj fotografio. Lia kunlaborado kun la itala mododesegnisto Elsa Schiaparelli estis bone konata, kiam Dalí ricevis komision produkti blankan veston kun presaĵo de omaro. Aliaj desegnoj kiujn Dalí faris por ŝi estis ŝuforma ĉapelo, kaj rozkolora zono kun lipoj kiel buko. Li ankaŭ partoprenis en la kreado de tekstilaj desegnoj kaj parfumujoj. En 1950, Dalí kreis specialan "kostumon por la jaro 2045" kun Christian Dior.[86]

Fotistoj kun kiuj li kunlaboris estis Man Ray, Brassaï, Cecil Beaton, kaj Philippe Halsman. Kun Man Ray kaj Brassaï, Dalí fotis naturon; kun la aliaj, li esploris gamon de malhelaj temoj, kiel (kun Halsman) la serio Dalí Atomica (1948) – inspirita de sia pentraĵo Leda Atomica  – kiu en unu foto montras "stablon de pentristo, tri katojn, akvositelon kaj Dalí mem flosantan en la aero."[86]

Unu el la plej neortodoksaj artokreaĵoj de Dalí eble estis tuta rolulo, aldone al si mem. En franca noktoklubo en 1965, Dalí renkontiĝis kun Amanda Lear, nome manekeno tiam konata kiel Peki D'Oslo.[89] Lear iĝis lia protektitulino kaj muzo,[89] kaj poste ŝi verkis pri tiu afero en sia rajtigita biografio My Life With Dalí (Mia vivo kun Dalí, 1986).[90] Sorĉita pro la vireca, enorma Lear, Dalí organizis ŝian sukcesan transiron el manekeno al la muzika mondo, konsilante ŝin al mem-prezentadon kaj helpante teksi misterajn historiojn pri ŝia origino kiam ŝi eniris en la etoso de la diskoo. Laŭ Lear, ŝi kaj Dalí estis unuigitaj en "spirita geedzeco" sur senhoma montopinto.[89] Ŝi estis foje referencata kiel la "Frankenstein" de Dalí,[91] kaj kelkaj fakuloj opinias, ke la arta nomo de Lear estis vortŝerco laŭ la franca esprimo "L'Amant Dalí", nome "La amanto de Dalí". Lear ekhavis la lokon de pli frua muzo, Ultra Violet (Isabelle Collin Dufresne), kiu foriris el Dalí por aliĝi al The Factory de Andy Warhol.[92]

Ambaŭ iamaj metilernantoj progresos sukcese promocii siajn proprajn karierojn en arto. La 10a de aprilo, 2005, ili aliĝis al babilrondo "Memoro de Dalí: Konversacio kun amikoj de la artisto" kiel parto de simpozio "The Dalí Renaissance" por grava montro pri Dalí en la Filadelfia Muzeo de Arto.[93] Ilia konversacio estis registrita en la 236-paĝa ekspozicikatalogo The Dalí Renaissance: New Perspectives on His Life and Art after 1940.[94]

Simbolekzemploj en la verkaro de Dalí redakti

 
La kosma elefanto, 1974 (skulptaĵo en Marbella).

Dalí priskribis etendan kaj personan simbolaran mondon laŭlonge de sia verkaro. La «molaj horloĝoj», kiuj estis aperintaj en 1931, estis komprenitaj kiel referenco al la Teorio de la relativeco de Albert Einstein,[34] kaj supozeble kreitaj post la observado de pecoj de kamemberto eksponitaj subsune dum varma tago de aŭgusto.[95] Krome ili ĉiam indikas la sesan horon, nome la horo de la superrealismo. Alia de siaj ripetitaj simboloj estas la elefanto, kiu aperis por la unua fojo en la verko Sonĝo okazigita de la flugo de abelo super grenato unu sekundon antaŭ vekiĝi (1944). La daliaj elefantoj, inspiritaj de la Obelisko de la Piazza della Minerva de Romo de Gian Lorenzo Bernini, plej ofte aperas havantaj «longajn krurojn, preskaŭ nevidebleaj pro deziro»,[96] kaj portantaj obeliskojn surdorse. Kune kun tiuj fajnaj kruroj, la obeliskoj — en kiuj kelkaj volis vidi penisan simbolon — kreis senton de fantoma nerealo. «La elefanto estas distordo en la spaco», klarigis Dalí en Dalí kaj la Superrealismo, de Dawn Ades, «kun siaj akrigitaj kruroj kontraste kun la ideo de sengravito, difinita sen la plej malgranda stetika priokupo, mi estas kreante ion kiu inspiras al mi profundan emocion kaj kun kiu mi klopodas pentri honeste».

Alia el liaj ripetitaj simboloj estas la ovo. Ĝi ligas kun la konceptoj de antaŭnaska enutera vivo, kaj foje ĝi referencas al simbolo de espero kaj amo;[97] kaj tiel ĝi estas interpretata en lia Metamorfozo de Narciso. Li turnis sin al bestaj bildoj laŭlonge de tuta sia verkaro: formikoj kiel simbolo de morto, korupto, kaj intensa seksa deziro; la heliko kiel homa kapo (li estis vidinta helikon sur biciklo en la ĝardeno de Sigmund Freud kiam Dalí iris viziti lin); kaj la langustoj kiel simbolo de dekadenco kaj teruro.[97]

Kelkaj verkoj redakti

Kelkaj liaj citaĵoj redakti

  • "La sola diferenco inter mi kaj frenezulo estas: Mi ne estas freneza."
  • "Kiam mi estis sesjara, mi deziris esti Napoléon Bonaparte. De tiam miaj ambicioj plukreskis konstante."
  • "Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas, mi sentas la plejan el inter ĉiaj ĝuoj: esti Salvador Dalí."

Referencoj redakti

  1. "Phelan, Joseph; The Salvador Dalí Show". Artcyclopedia.com. Alirita la 20-an de februaro 2019.
  2. Dalí, Salvador. (2000) Dalí: 16 Art Stickers, Courier Dover Publications. ISBN 0-486-41074-9. Alirita la 20-an de februaro 2019.
  3. Dalí: 16 Art Stickers
  4. "Phelan, Joseph; The Salvador Dalí Show"
  5. Ian Gibson (1997). The Shameful Life of Salvador Dalí. W. W. Norton & Company. Gibson trovis, ke "Dalí" (kaj multaj variantoj) estas tre ofta familinomo en arabaj landoj kiaj Maroko, Tunizio, Alĝerio aŭ Egiptio. Aliflanke, ankoraŭ laŭ Gibson, la patrina familio de Dalí, nome Domènech el Barcelono, havis judajn radikojn.
  6. 6,0 6,1 Meisler, Stanley (Aprilo 2005). "The Surreal World of Salvador Dalí". Smithsonian.com. Smithsonian Magazine. Alirita la 20-an de februaro 2019.
  7. Gibson, Ian (1997) pp. 238–39
  8. Saladyga, Stephen Francis (2006). "The Mindset of Salvador Dalí". Lamplighter. Niagara University. Arkivita el la originalo la 6-an de septembro 2006. Alirita la 20-an de februaro 2019.
  9. Naskatestilo kaj «Dali Biography». Dali Museum. Arkivita el la originalo en la 30a de novembro 2015. Konsultita la 21-an de februaro 2019.
  10. 10,0 10,1 Dalí, La vida secreta de Salvador Dali, 1948, Londres: Vision Press, p. 33.
  11. Gibson, Ian (2004). La vida desaforada de Salvador Dalí. Barcelona: Anagrama. p. 55. ISBN 84-339-6754-1.
  12. Llongueras (2004), p. 83.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Llongueras, Lluís (2004). Dalí, Ediciones B — México. ISBN 84-666-1343-9.
  14. 14,0 14,1 Rojas, Carlos. Salvador Dalí, Or the Art of Spitting on Your Mother's Portrait, Penn State Press (1993). ISBN 0-271-00842-3.
  15. Salvador Dalí. SINA.com. Konsultita la 21-an de februaro 2019.
  16. Salvador Dalí, biografio en astrodatabank.com. Konsultita la 21-an de februaro 2019.
  17. Llongueras (2004), p. 361.
  18. «Dalí Biography 1904-1989 — Part Two». artelino.com. Arkivita el originalo en la 30a de novembro 2015. Konsultita la 30-an de septembro 2006.
  19. «Salvador Dalí, el artista amante del futbol». www.milenio.com. Konsultita la 21-an de februaro 2019.
  20. «Oni reeldonis la revuon Studium en kiu kunlaboris Dalí estante 15 jaraĝa.» Arkivigite je 2012-06-30 per Archive.today (katalune.)
  21. Dalí, Secret Life, pp. 152-153.
  22. Por pli da informo pri la rilato inter ambaŭ artistoj, vidu Lorca-Dalí: el amor que no pudo ser kaj The Shameful Life of Salvador Dalí, ambaŭ de Ian Gibson.
  23. Bosquet, Alain, Conversations with Dalí. 1969. pp. 19-20. (Formato PDF) (pri García Lorca) «S. D.: Era homosexual, eso lo sabe todo el mundo, y estaba locamente enamorado de mí. Intentó liarse conmigo un par de veces... y yo estaba extremadamente molesto, porque no era homosexual, y no estaba dispuesto a ceder. Además, eso duele. Así que eso quedó en nada. Pero me sentí terriblemente halagado por el prestigio de sus atenciones. En lo más profundo de mí, sentía que él era un gran poeta y le debo un minúsculo pedazo del culo del Divino Dalí».
  24. 24,0 24,1 24,2 Salvador Dalí: Olga's Gallery. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  25. Paintings Gallery #5. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  26. Hodge, Nicola kaj Libby Anson. The A–Z of Art: The World's Greatest and Most Popular Artists and Their Works. Arkivigite je 2006-09-21 per la retarkivo Wayback Machine California: Thunder Bay Press, 1996.
  27. Phelan, Joseph — Artcyclopedia. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  28. Koller, Michael. Un Chien Andalou. Senses of cinema Januaro 2001. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  29. 29,0 29,1 Shelley, Landry. "Dalí Wows Crowd in Philadelphia". Unbound (The College of New Jersey), Spring 2005. Konsultita la 22an de julio 2006.
  30. Shelley, Landry. "Dalí Wows Crowd in Philadelphia". Unbound (The College of New Jersey), Spring 2005. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  31. Carré d'Art, Jean-Pierre Thiollet, Anagramme, 2008, p. 213.
  32. «El Santuario dels Àngels y la boda secreta de Gala y Dalí | Blog Costa Brava». es.blog.costabravas.com. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  33. Clocking in with Salvador Dalí: Salvador Dalí's Melting Watches (PDF). Salvador Dalí Museum. Konsultita la 22an de februaro 2019.
  34. 34,0 34,1 Salvador Dalí, La Conquête de l’irrationnel (París: Éditions surréalistes, 1935), p. 25.
  35. Current Biography 1940, pp. 219-220.
  36. Buñuel, Luis. My Last Sigh: The Autobiography of Luis Buñuel, Vintage 1984. ISBN 0-8166-4387-3
  37. Greeley, Robin Adèle. Surrealism and the Spanish Civil War, Yale University Press, 2006, p. 81. ISBN 0-300-11295-5.
  38. Jackaman, Rob (1989). Course of English Surrealist Poetry Since the 1930s, Edwin Mellen Press. ISBN 0-88946-932-6.
  39. Current Biography 1940, p. 219.
  40. Artcyclopedia: Salvador Dalí. Konsultita la 22an de februaro 2006.
  41. 41,0 41,1 Descharnes, Robert y Nicolas. Salvador Dalí. New York: Konecky & Konecky, 1993. p. 35.
  42. «Dalí, visionario de la defensa de la propiedad intelectual.»
  43. www.animationartconservation.com. Arkivita el la originalo je 2009-12-30. Alirita 2019-02-24.
  44. 44,0 44,1 44,2 «Dalí's gift to exorcist uncovered.» Catholic News. 14a de oktobro, 2005.
  45. Navarro, Vicente, Ph.D. «The Jackboot of Dada: Salvador Dalí, Fascist.» Counterpunch. 6a de decembro, 2003. Konsultita la 22an de julio 2006.
  46. López, Ignacio Javier. The Old Age of William Tell (A study of Buñuel's Tristana). MLN 116 (2001): 295-314.
  47. The Phantasmagoric Universe—Espace Dalí À Montmartre. Bonjour Paris. Konsultita la 22an de aŭgusto 2006.
  48. «The History and Development of Holography.» Holophile. Konsultita la 22an de aŭgusto 2006.
  49. «Hello, Dalí.» Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Carnegie Magazine. Konsultita la 22an de aŭgusto 2006.
  50. King, Elliott H. En Dawn Ades (eld.), Dalí, Bompiani Arte, Milán, 2004, p. 456.
  51. Salvador Dalí Bio, Art on 5th Arkivigite je 2006-05-04 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 22an de julio 2006.
  52. Augustin, Andreas. «Salvador Dalí at Le Meurice Paris and St Regis in New York.» Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine ehotelier.com, 2007
  53. http://www.gaudifondarte.com/p/presentacion.html.
  54. Scotsman review of Dirty Dalí
  55. Sewell, Brian. «The Dali I knew.» thisislondon.co.uk .
  56. Gibson, Ian (1997). The Shameful Life of Salvador Dalí. W. W. Norton & Company.
  57. Ĵuse oni malkovris kelkajn desegnojn, per kiuj la artisto «pagis» la sanservoj fare de fama usona onkologo.
  58. World Federation of Societes of Biological Psychiatry. «Joan Obiols-Vié». Arkivigite je 2019-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 7an de aŭgusto 2016.
  59. «Dalí Resting at Castle After Injury in Fire.» 1a de septembro 1984. The New York Times. Konsultita la 22an de julio 2006.
  60. Mark Rogerson (1989). The Dalí Scandal: An Investigation. Victor Gollancz. ISBN 0575037865.
  61. Etherington-Smith, Meredith. The Persistence of Memory: A Biography of Dalí[rompita ligilo], p. 411, 1995 Da Capo Press, ISBN 0-306-80662-2.
  62. Etherington-Smith, Meredith. The Persistence of Memory: A Biography of Dalí[rompita ligilo], pp. xxiv, 411-412, 1995 Da Capo Press, ISBN 0-306-80662-2.
  63. «El Gobierno recibió ayer un testamento de Dalí de 1982 que nombra al Estado heredero universal», El País 31a de januaro 1989.
  64. Josep Playà, «Dalí, sus últimos y polémicos días», La Vanguardia, 24a de januaro de 2014.
  65. Josep Payà,«Las muestras de ADN demuestran que Pilar Abel no es hija de Dalí», La Vanguardia, 6a de septembro 2017.
  66. Josep Fita, «Narcís Bardalet, el embalsamador, "El bigote de Dalí sigue intacto, marcando las 10 y 10. Es un milagro"», La Vanguardia, 21a de julio 2017.
  67. retejo The Gala-Salvador Dalí Foundation Arkivigite je 2014-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  68. | Most frequently requested artists list of the Artists Rights Society. Arkivita el la originalo je 2015-02-06. Alirita 2019-02-25.
  69. Salvador signifas en la hispana savanton, saviston.
  70. Salvador Dalí. Retrospektive 1920–1980. p. antaŭ bildo numero 175
  71. Descharnes/Neret: Salvador Dalí, p. 12 ff.
  72. Salvador Dalí: La sekreta vivo de Salvador Dalí, S. 430
  73. Dalí: La Conquète de l’Irrationel, Parizo 1935
  74. Salvador Dalí: Unabhängigkeitserklärung des Phantasie und Erklärung der Rechte des Menschen auf seine Verrückheit. Gesammelte Schriften. München 1974 p. 74
  75. Descharnes/Neret: Salvador Dalí. p. 34
  76. Linde Salber: Salvador Dalí. p. 73 ff.
  77. Linde Salber: Salvador Dalí. p. 113
  78. Descharnes/Neret: Salvador Dalí, p. 187
  79. Linde Salber: Salvador Dalí, p. 125
  80. Dali Zufälle, Robert Descharnes/Gilles Néret en Salvador Dalí, 1904- 1989, Das malerische Werk, parto 1, Taschen, 2002, p. 661 - 689. Arkivita el la originalo je 2008-08-29. Alirita 2009-11-08.
  81. Dalí Sculptor. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2009-11-08.
  82. aus Dalís "10 reguloj por komencanta pentristo" en 50 magiaj sekretoj. Köln: DuMont 1986
  83. Néret, 2000
  84. María Hidalgo, La fascinante historia real tras la obsesión de Salvador Dalí por el cuadro “Ángelus” de Jean-François Millet, en muhimu, Alirita la 8an de majo 2020.
  85. Liukkonen, Petri. "Federico García Lorca". Books and Writers (kirjasto.sci.fi). Finland: Kuusankoski Public Library. Arkivita el la originalo en la 10a de februaro 2015.
  86. 86,0 86,1 86,2 Dalí Rotterdam Museum Boijmans. Paris Contemporary Designs. Alirita la 8an de aŭgusto, 2006.
  87. "Past Exhibitions". Haggerty Museum of Art. Marquette University. Arkivita el la originalo en la 3a de septembro 2006. Alirita la 8an de aŭgusto, 2006.
  88. «Babaouo | Films y videoarte | Fundación Gala - Salvador Dalí». www.salvador-dali.org. Konsultita la 28an de februaro 2019.
  89. 89,0 89,1 89,2 Prose, Francine. (2000) The Lives of the Muses: Nine Women and the Artists they Inspired. Harper Perennial. (ISBN 0-06-055525-4).
  90. Lear, Amanda. (1986) My Life with Dalí. Beaufort Books. (ISBN 0-8253-0373-7).
  91. Lozano, Carlos. (2000) Sex, Surrealism, Dalí, and Me. Razor Books Ltd. (ISBN 0-9538205-0-5).
  92. Etherington-Smith, Meredith. (1995) The Persistence of Memory: A Biography of Dalí. Da Capo Press. (ISBN 0-306-80662-2).
  93. Symposium announcement. The Dalí Renaissance: An international symposium. Philadelphia Museum of Art (10a–11a de aprilo, 2005). Arkivita el la originalo je 14-a de novembro 2012. Alirita 24a de majo 2012.
  94. Taylor, edited by Michael R.. (2008) The Dalí renaissance : new perspectives on his life and art after 1940 : an international symposium. New Haven, CN: Philadelphia Museum of Art, distributed by Yale University Press. ISBN 978-0-300-13647-0.
  95. Salvador Dalí, The Secret Life of Salvador Dalí (New York: Dial Press, 1942), p. 317.
  96. Dalí Universe Collection. County Hall Gallery. Konsultita la 28an de julio 2006.
  97. 97,0 97,1 «Salvador Dalí's symbolism.» County Hall Gallery. Konsultita la 28an de julio 2006.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salvador Dalí en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salvador Dalí en la hispana Vikipedio.