Baldakeno

arkitektura elemento

Baldakeno (itale baldacchino, france baldaquin, mezaltgermane baldekin) estas tapeto, kutime el ŝtofo, kiu formas tegmenton super trono, altarolito. Sed ankaŭ kovrila tapeto, portata sur stangoj, kiun oni tenas dum solenaĵo super la kapo de religiaj aŭ civilaj altranguloj, aŭ super relikvujo, havas tiun nomon.

portebla baldakeno dum katolika procesio dum la jaro 2005 en Charlotte, Nord-Karolino, Usono
trono kun reprezenta baldakeno en la palaco Ermitejo de la urbo Sankt-Petersburgo, Rusio.

Etimologio redakti

Origine temis pri ŝtofo el multekostega orfadena brokaĵo, produktita en BaldachBaldac, kiel dum la mezepoko en Eŭropo nomatis la urbo Bagdado.

Laŭ Francisko Azorín baldakeno estas Kovrilo sur stangoj ĉe altaro, trono, lito, altrangulo aŭ solena sidloko.[1] Kaj li indikas etimologion el Baldak, Bagdado, kaj el Baldocco propra nomo de azia urbo.[2]

Priskribo redakti

 
ŝtona baldakeno en la Baziliko de Sankta Petro de Romo

En malmultaj okazoj - kiel en la Baldakeno de Sankta Petro en la Baziliko de Sankta Petro de Romo, la centra preĝejo de la katolika eklezio, fama ankaŭ pro ties spiral-fustaj kolonoj - oni ankaŭ ŝajnigis baldekenon per skulptado de valoraj ŝtonoj aŭ de bronzo, por akcenti la gravecon de trono aŭ ĉi-okaze de altaro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 30.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • Richard Ettinghausen et al., The Art and Architecture of Islam: 650-1250, 1987, Yale University Press (Yale/Penguin History of Art)
  • M. C. Miller, "The Parasol: An Oriental Status-Symbol in Late Archaic and Classical Athens," The Journal of Hellenic Studies, 112 (1992) 91-105.