Baldakeno de Sankta Petro

La 'Baldakeno de Sankta Petro' (en itala: Baldacchino di San Pietro) estas verko de la itala Gian Lorenzo Bernini. Temas pri monumenta ciboriobaldakeno, en kvar kolonoj pintigita per tegmenteto, forĝita en masiva bronzo nigra kaj surorumita, de baroka stilo, kiu situas en la centro de la navokruco de la Baziliko Sankta Petro de Vatikanurbo, ĝuste sub la kupolo. Fakte baldakeno estas templeto subtenita per kolonoj kiu kutime situis kovrante la ĉefaltaron en la preĝejoj de la mezepoko. La kolosa elemento dezajnita kaj plenumita de Bernini, kombinas skulptajn kaj arkitekturajn elementojn kaj estas hejmo sub sia doselo de la ĉefaltaro de la baziliko, kiu siavice situas super la kripto kie laŭ tradicio estas la tombo de la apostolo Sankta Petro.

Baldakeno de Sankta Petro
skulptaĵobaldakeno
Estiĝo 1620-aj jaroj
Lando Vatikano vd
Situo
Geografia situo 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.902212.4533Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)
Baldakeno de Sankta Petro (Vatikano)
Baldakeno de Sankta Petro (Vatikano)
DEC
Baldakeno de Sankta Petro
Baldakeno de Sankta Petro
Situo de Baldakeno de Sankta Petro
Map
Baldakeno de Sankta Petro
vdr
Vidaĵo de la baldakeno kaj la papa altaro el la enirejo al la kripto de la Tombo de Sankta Petro.

La bronzo uzita en la konstruado de la baldakeno estis elprenita el la kasonaro de la kupolo de la Panteono de Agripo de Romo, kio okazigis la frazon: «Quod non fecerunt barbari, fecerunt Barberini», latina esprimo kiu signifas: «Tion, kion ne faris la barbaroj, faris la Barberini-oj», reference al Urbano la 8-a, sub kies papotempo ĝi estis finkonstruita. Formita de kvar salomonaj kolonoj kun volutoj, prezentas dekoracion kun ŝajnigitaj vegetaĵoj, anĝeloj kaj tolaĵoj; ĉie aperas la abeloj, heraldika simbolo de la familio Barberini al kies familio apartenis la papo.