Tombo de Sankta Petro

La Tombo de Sankta Petro estas nune lokigita en la Vatikanaj Grotoj rekte sub la ĉefaltaro de la Baziliko de Sankta Petro kaj precize sub la Baldakeno de Sankta Petro.

Tombo de Sankta Petro
tombo • arkeologia loko
Lando Vatikano vd
Situo
Geografia situo 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.902212.4533Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)
Tombo de Sankta Petro (Vatikano)
Tombo de Sankta Petro (Vatikano)
DEC
Tombo de Sankta Petro
Tombo de Sankta Petro
Situo de Tombo de Sankta Petro
Map
Tombo de Sankta Petro
vdr

Historio redakti

Neniu preĝejo, escepte de tiu roma, fieris pri la ĉeesto de la korpaj restaĵoj de Petro. Ĉiuj fontoj, kiuj pri tio parolas, lokigas la tombon de Petro en la urbo Romo. Rilate la precizan lokigon, la informo, laŭ kiu ĝi spertis unu aŭ du delokiĝojn laŭlonge de la unua du Jarcentoj, estas jam tute detruita de la historia kritiko.[1]

Veras, male, ke la tradicio ĝin lokigis en malsamaj lokoj:

Atestas pri la dua hipotezo:

La rekonstruo de la supozitaj transporto de la kadavro redakti

Du hipotezoj, unu antikva kaj unu nova.

Antaŭ ol la studoj de Margherita Guarducci (vidu bibliografion), estis pruvita la konstanta ĉeesto de la korpaj restaĵoj de Petro ekde la morto ĝis la malkovro de la tombo per la elfosadoj komisiitaj de papo Pio la 12-a, kaj estis vasta konvinko ke ilin oni translokigis jene:

Laŭ hipotezo plej simpla, necesas subteni ke okazis unu sola translokigo de la relikvoj, nome tiu efektigita je certa historia dato kaj ke tiu devas esti elektita surbaze de historia motivoj, kaj reirigi al ĝi ĉiujn referencojn pri eventualaj translokiĝoj troveblaj en la unuaj fontoj, ankaŭ se iuj el ili ŝajnas kontraŭantaj rilate la daton.

Certas ke la entombigo de Petro ne povis okazi kun granda pompo. Por tio ne estus iu ajn malfacileco akiri la korpon de Petro post lia martiriĝo, kaj ŝajnas ke la kristanoj certe estis sekvintaj la kutimon entombigi en la plej kiel eble proksima al la scenejo de liaj suferoj. La apostolo, do, estus entombigita en situo apartenanta al kristanaj proprietuloj, laŭlonge de vojo bone konata kiu enkondukadis eksteren de la urbo: nome laŭlonge de la Via Kornelia.[2] La tombo okaza ŝajnas estinti subtera kripto, alirebla el la strato pere de ŝtuparo, kie la korpoj ripozis en ŝtona sarkofago en la centro de la kripto.

Estas subtenite (kaj tio certas) pri la ekzisto de tiuj tomboj (latine trophea) en tiuj lokoj ĉeestaj ekde la 2-a jarcento, laŭ la vortoj de presbitero Gajo [3].

La tombo de Petro, same kiel tiu de Paŭlo, estis celo de pilgrimo dum la epoko de la Persekutado de Kristanoj, kaj en la “Agoj” de multaj martiroj oni trovis atestaĵojn pri ilia aresto dum preĝado antaŭ la apostolaj tomboj.

Dum du jarcentoj la relikvoj restis en tiuj tomboj, kvankam ili estus publike konataj, ĉar la respektema sinteno atestita de la roma historio por ĉiu loko kie estis entombigitaj mortintoj, ilin gardis kontraŭ ĉiu ajn danĝera risko.

Tamen, en la jaro 258 tiu respekto estis nuligita. Ekde tiu dato la kristanoj estis senigitaj de tiu privilegio pro la uzo kiun ili faris por esprimi sian kultadon. Pro tio necesus translokigi (jen la unua hipotezo) la sanktajn relikvojn de la du apostoloj por malhelpi insultegojn. Ili estus translokigitaj, certe sekrete, kaj kaŝitaj en la katakomboj de Sankta Sebastiano, sed la plej granda parto de la popolo daŭrigus opinii ke ili konserviĝus en la originaj tomboj.

Pli malfrue, kiam la persekutoj fariĝis malpli ferocaj, tiuj korpaj restaĵoj estus revenigitaj respektive al Vatikano kaj al vojo Hostia.

Tiu estis la malnova tradicio, pruvita senfondameta de la Guarducci (vidu bibliografio).

Laŭ Margherita Guarducci, post la martiriĝo, la korpo de Petro estis entombigita en tera tombo apude de la Cirko de Nerono, pri kiu la kristanoj ĵaluze konservis memoron, kvankam sekrete. Ĉirkaŭ 160, pormomente mallaŭtiĝinte la persekuto, estis konstruita ĉirkaŭ la tombo monumenteto, dirita “kapeleto de Gajo”, entenanta la marmoran Tomboniĉon en kiu estis translokigitaj la ostoj de Petro elprenitaj el la nuda tero. De tiam (jen la dua hipotezo), la tomboniĉo ne plu estis malfermita ĝis la modernaj prifosaĵoj, sed estis enkorpigita kaj kovrita per la sinsekvaj konstruaĵoj, nome la konstantina monumento, la antikva konstantina baziliko kaj la nova baziliko de papo Julio la 2-a.

La konstruo de la baziliko redakti

Kiam la kristana religio estis konsiderata laŭleĝa iniciate de Konstantino, la kristanoj povis fine sin doti per establaĵoj taŭgaj por la celebrado de sia kultado, kaj la lokoj laŭlonge de preskaŭ tri jarcentoj estis sanktigitaj ĉar gastigejoj de la relikvoj de la Apostoloj estis kompreneble inter la unuaj elektitaj por la grandaj bazilikoj.

Por Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, kie la tombo de la Sankta Paŭlo estis restinta en siaj originaj kondiĉoj de simpla kripto, prezentiĝis neniu malfacilaĵo, kaj la Ĉefaltaro estis starigita super la kripto. La surskribaĵo, kies origino reiras al tiu epoko, Paulo Apostolo Martyri (Al Paŭlo Apostolo Martiro), povas ankoraŭ esti rigardata en sia loko sub la altaro.

Por Sankta Petro, male, la afero devis aperi iom pli komplika. Ĝis la realiĝo de la arkeologiaj prifosaĵoj oni opiniis ke papo Kleto, en la 1-a jarcento estis konstruinta ĉambron aŭ “memorilon” sur la kripto. Tiu supra ĉambro fariĝintus vizitejo por la lokaj kristanoj dum la persekutoj kaj malhelpintus ke ĝi estus detruita. Kaj por ĝin konservis la konstruantoj de la Nova Konstantina baziliko estus doninta al la baziliko karakterizon apartan kaj unikan per la superlevo de la absido kaj en substaranta Kapelo de la Konfeso.

Ĉiukaze, sendepende de tiu niĉo, laŭ la tradicio, la Unua Baziliko de Sankta Petro en Vatikano (konstruigita de imperiestro Konstantino en la 4-a jarcento kaj konsekrita de papo Silvestro la 1-a en 326) estis konstruita sur la Cirko de Nerono koincidigante la lokon de la tombo kun la cefaltaro (kun grande elspeza laboro pro fosado kaj nivelado de la tereno). Kaj en ĉiuj fazoj de pliriĉigo kaj ampleksigo kaj sinsekvaj konstruaĵaj kongruigoj oni konservis la orientadon.

La konstruo de la baziliko sur la Vatikana Monteto, kovranta la vatikanan nekropolon ankoraŭ en uzo, kun enormaj monaj kaj realigaj tempaj kostoj, devis havi la plenan konsenton kaj de la papo Silvestro la 1-a kaj de la imperiestro Konstantino (la unika en tiu mondo, ĉar ankoraŭ Pontifex Maximus (Supera Pontifiko) de la roma religio, ĝuanto de la sufiĉa aŭtoritato por senprofane aliigi sanktan situon kaj tute enterigi tombejon uzatan kaj plenan je kultoobjektoj,

Danke al la pruvoj evidentigitaj per la arkeologiaj prifosaĵoj, papo Pio la 12-a povis fiere proklami, en radimesaĝo de Kristnaska festo de 1950, al la tuta mondo: “Ĉu vere estis malkovrita la tombo de Sankta Petro? Al tiu demando la rezultoj de la prifosaĵoj kaj studoj repondas “jes”. La tombo de la Princo de la Apostoloj estis malkovrita”.

Epigrafistino Margherita Guarducci insistis en sia studoj ekde 1957 ĝis 1969, konfirmante la identigon pri la tombo kaj pri la ostoj en 1965, deĉifrante la grafitaĵojn (inter kiuj tiun greklingvan kiu estis rekonstruita kiel petros enì, nome "Petro estas tie ĉi") kaj polemikante kun antaŭaj prifosantoj rilate la metodojn kaj la hastemon, polemikoj kiuj daŭris ĝis la morto de la diskuantoj.

La hipotezitaj ostoj de Petro estis, sekve, analizitaj de antropologo Venerando Correnti kaj rezultis apartenantaj al viro je robusta staturo, alta unu metron kaj 65 cm, aĝanta 60/70 jarojn, En la niĉo estis trovitaj ostoj de ĉiuj partoj de la homa skeleto, sed malĉeestis tiuj rilataj al la piedoj. Sur la ostoj ĉeestis spuroj de oraj fragmentoj kaj purpura teksaĵo. afero nekutima en popola nekropolo.

La 26 de junio de 1968 papo Paŭlo la 6-a anoncis dum publika aŭdienco la identigo de la ostoj de Petro, kiuj nun staras en sia origina loko. Tamen, en la identiga surskribaĵo pri la ostoj, la papo skribigis “Ostoj “opiniataj” apartenantaj al Sankta Petro”.

La arkeologiaj prifosaĵoj redakti

La prifosaĵoj en la Vatikana Nekropolo realiĝis en la daŭro de dek jaroj, post la morto de Pio la 11-a, ankaŭ dum la dua mondmilito. Neniu kaj neniam estis prifosinta en tiu loko,kaj pro timo de profanado kaj ĉar laŭtradicie tiu estis la unika proklamita tombo de tombo de Sankta Petro, kaj krome pro tio ke la prifosaĵoj sub impona konstruaĵo kiel la baziliko povis timigi disfalaĵojn kaj ruiniĝojn kun la risko fermi la preĝejon.

Kun signifa kontinueco, en ĝi estis fakte konstruitaj supre tri altaroj: tiu de papo Gregorio la 1-a (590-604), tiu de papo Kalisto la 2-a (1123) kaj tiu aktuala kiu datas je la epoko de papo Klemento la 8-a (1594).

Tiuj prifosaĵoj de la kampanjo 1939-1949 venigis al la lumo kompletan nekropolon, kvazaŭ malgrandan Pompei sur la Vatikana Monteto, en la loko kie Petro suferis la martiriĝon “kune kun granda paro de la elektitoj” kaj estis entombigita: la Cirko de Nerono. centre signita per egipta obelisko kiu estis translokigita en 1591 centren de la Placo Sankta Petro (Oni diris, por honori la revolucion de pastro Koperniko enkondukitan de Kristanismo, sed pro tio ni ankoraŭ ne trovis dokumentojn).

La origino de la prifosaĵoj estis tute hazarda: Pio la 12-a ordonis ke oni lin entombigu en certa situo de la Vatikanaj Grotoj; sed ĉar la loko elektita de la mortonto estis malvasta oni decidis malaltigi la pavimon por igi pli farebla la la laboron. Kaj tiel oni ekmalkovris tion kio ĉe pli atenta kontrolo riveliĝis kiel tegmenta kornico de establaĵo.

Tiel okazis ke la papo profitis por komencigi en 1940 la prifosaĵojn, kiuj kunportis al lumo nekropolon utiligitan de kristanoj kaj paganoj ĝis la dua duono de la 3-a jarcento, kaj situantan flanke de la Cirklo de Nerono. Eŭsebio de Cezareo atestas la ĉeeston de “trofeoj” de la fondintoj de la eklezio de Romo (Petro kaj Paŭlo). Kromaj nerektaj atestaĵoj pri la uzo ankaŭ kristana de nekropolo elvenas el fontoj ankaŭ paganaj kiel Tacito kune kun la kristana Gajo

En la nekropolo elmerĝinta sub la iloj de la prifosantoj, kaj sub la Bazilio de Sankta Petro, aperis niĉo entenata iujn ostojn, kun la aparta karakterizo de flanka muro kovrita per kristanaj grafitaĵoj, en kiuj plejofte elstaras la nomoj de Kristo kaj Maria kj Petro. Ĉirkaŭ la niĉo aperis ke oni estis konstruinta malgrandan tablon kun du marmoraj kolonoj, kiuj montris spurojn de sinsekvaj integrigo kaj plibonigoj. Konstantino fermigis ĉion ene de marmoraj parietoj altenantaj kun porfiraj listoj por igi farebla la superstarantan unuan bazilikon.

Ĉirkaŭ la senluksa tombo de Petro – aranĝita en la nuda tero – estis fakte stariĝintaj antikvaj paganaj tomboj, veraj kaj propraj domus (domoj) muraj kun porcindraj urnoj, tomboj, sarkofagoj kaj belegaj surmuraj pentraĵoj: vera pormortinta urbo kie la ĉiutaga vivo trankvile plilongiĝis kaj kie sur la someraj terasoj oni organizis eĉ bankedojn, la tieldiritan refrigerium (refreŝiĝon).

Tiu nekropolo, vizitebla hodiaŭ etgrupe kun gvido, enkondukis arkeologojn al la tombo de Petro: iu ŝajne sensignifa tera amaseto al kiuj estis orientitaj la tomboj, ankaŭ paganaj, kaj evidentigita per “respekta muro”. La fama “ruĝa muro” antaŭ kiu jam en 2-a jarcento estis starigita la niĉo de la “trofeo” kiu, kune kun la kolonetoj, signis la enirejon al la “glora tombo” de Petro: tie ĉi imperiestro Konstantino starigis en la 4-a jarcento la niĉon kiu korespondas al la nuna Altaro de la Konfeso.

Ĉiam epoke de Konstantino estis malfermitaj la tegmentojn de la pagana nekropolo, por ĝin enterigi kaj ĝin igi solida bazo por la fundamentaĵoj de la baziliko konstruita sur la ostoj de Petro: oni sciis ke malantaŭ tiuj muroj staris la tombo de Petro. La loko estis certa laŭtradicie, sed neniu aŭdacus ĝin malfermi, ĝin profani kaj el ĝi translokigi la ostojn.

Sur la muro konstruita epoke de Konstantino, epigrafistino Margherita Guarducci trovis centojn da grafitaĵoj alvokantaj al Kristo kaj al Petro. Penetrinte, fine, la tombon, la arkeologoj, gviditaj de monsinjoro Ludwig Kaas, trafis etan ostejon kun surskribaĵo, nekompleta, greklingva, en kiu legeblis la nomo de Petro: tio liveris la certecon ke “tiu” estis la “loko”. Pio la 12-a radie anoncis: “Estas trovita la tombo de la Princo de la Apostoloj”.

Sed la ostejo estis tute malplena. Nur en 1953 hazarda “renkonto” kun iuj ostoj de viro 60/70jaraĝa, entenataj en altvalora ŝtofo inteksita per oraj fadenoj kies fragmentoj perdiĝis inter la murecaj spuroj, kaj la malkovro de la skribaĵo petro enì generis la certercon ke oni trafis la tombon de la Apostolo Petro.

Se oni en la centro de la kupolo de la Baziliko de Sankta Petro de Mikelanĝelo oni pendigus plumban fadenon, tiu ĉi falus ekzakte sur tiu modesta plasta skatolo de la Petra restaĵo, konfirmante la dumiljaran tradicion de arto kaj kredo. Ĉi-kaze akiros pli klaran sencon la “Konfeso de Petro kun tiu niĉo el kiu splendas la mozaika bizanca ikono de Kristo kiu ardas kun siaj 99 votaj lampoj, kaj la diversajn artverkojn ornamantajn la volbon.

Notoj redakti

  1. enciklopedioj katolikaj.
  2. Sammaniere, Sankta Paŭlo estus sepultita laŭlonge de Vojo Hostia.
  3. Eŭsebio de Cezareo, Eklezia historio, II, 28.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti