Vatikana Nekropolo

La Vatikana Nekropolo, situanta sub la Baziliko de Sankta Petro de Romo, sub la nivelo de la Vatikanaj Grotoj, koresponde de la centra navo de la sama baziliko, estas tombejo de la imperia epoko, apuda al la Cirko de Nerono, kie kunekzistas tomboj paganaj kaj kristanaj, ĉar ĝi restis tiucele uzata ĝis la 4-a jarcento. Cetere, tuta la areo de Vatikano, esktere de la muregoj, estis preskaŭ rezervita al tombejoj ĉar la Triumfa Vojo situis inter Vatikano kaj Maŭzoleo de Hadriano[1].

Vatikana Nekropolo
arkeologia lokonekropolovidindaĵo [+]
Koordinatoj41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.90230112.453293Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)

Vatikana Nekropolo (Vatikano)
Vatikana Nekropolo (Vatikano)
DEC

Map
Vatikana Nekropolo
Vikimedia Komunejo:  Vatican Necropolis [+]
vdr

La situo, pro antikvega tradicio,[2], estas rekonata kiel la loko de la entombigo de la Apostolo kiu suferis la martiriĝon eble ĝuste en la najbaraj Horti Neronaj (Neronaj Ĝardenoj)[3].

Enterigo redakti

La nekropolo troviĝis jam terkovrita kiam imperiestro Konstantino por konstrui la antikvan bazilikon de Sankta Petro decidis ebenigi la monteton “Vatikano”, por rezultigi altebenaĵo taŭgan por la konstruo, malkonstruante ĉion kio superis la establitan kvoton, enterigante per talusmaterialo eltirita el la monteto la funebrajn ĉambrojn kaj niveligante la etan valon, reduktitan al la eksplanado dirita platea Sancti Petri (placo Sankta Petro) kie oni fondis la konstruaĵon. La interigo de la tombeja areo, tre eble ankoraŭ uzata en la 4-a jarcento, kaj nekutima ankaŭ sub la aspekto religia kaj jura kaj efektigita per grandaj elspezoj, praviĝas per la granda graveco atribuata al la enterigo de la Apostolo, rekonata kiel aŭtenta [4].

La prifosaĵoj redakti

La prifosaĵoj en la nekropolo estis efektigitaj dum la papado de papo Pio la 12-a (1939-1958), ekde la jaroj 1939 ĝis 1949. La laborojn oni komencis sekve de la postulo de tiu papo esti sepultita en la Vatikanaj Grotoj, plejproksime kiel eble al la Tombo de Petro. Pro la elektita situo de la forpasinta papo, oni decidis malaltigi la pavimon por igi pli senpena la laboradon. Kaj tiel okazis ke oni malkovris tiun kiu dekomence ŝajnis la restaĵoj de sarkofago, sed kiu per pli atenta esploro riveliĝis la supera kornico de konstruaĵo.

De tuj la prifosaĵoj rivelis duoblan vicon de tombejaj establoj, aranĝitaj sur la deklivo de la monteto Vatikano, unu post la alia el Okcidento al Oriento, konstruitaj per bakitargila masonado. kun enaj stukoj, pentraĵoj kaj mozaikoj.

Centra punkto de la nekropolo, ĉirkaŭ kiu estis aranĝitaj ĉiuj sinsekvaj tombejoj, estis la areo en kiu la arkeologoj malkovris la tieldiritan “trofeo de Gajo”, nome vota niĉo konstruita en la 2-a jarcento sur la loko de la tombo de Sankta Petro. Estas tiel difinita tiu niĉo ĉar la unua historia informo, kiun oni posedas, reiras ĝuste al la presbitero Gaio, kiu ekzaltas la Eklezion starigita en Romo ĉar fondita de la apostoloj Petro kaj Sankta Paŭlo. Iliajn trofeojn, nome la tombojn, Gajo lokigas respktive sur la monteto Vatikano kaj sur la vojo Ostia. La atesto de Gajo atingis nin pere de Eŭsebio de Cezareo kiu ĝin citas en sia “Eklezia historio”.

La nekropolo redakti

La profundeco de la nekropo varias de la 12 al la 5 metroj rilate la nivelon de la pavimo de la nuna baziliko.

La prifosaĵoj alportis al la lumo la tutan nekropolon: tamen, ero de ĝi estas ankoraŭ neesplorata.

La maŭzoleoj trovitaj apartenis al familioj de riĉaj ekssklavoj, kaj konstituiĝis je grandaj ĉambroj kovritaj per volbo, ofte kun antaŭstaranta ĉirkaŭita areo, kaj dotitaj je teraso, al kiu oni aliris per ekstera ŝtuparo. La forpasinoj tie entombigitaj povis esti kaj kremaciitaj kaj enterigitaj. La eno de la tombaj ĉambroj estis tute ornamita: pentraĵoj, stukoj, kaj foje ankaŭ mozaikoj.

La prifosaĵoj etendiĝis sur areo de metroj 69x18. La tombejo kiu venis al lumo origine estis “ĉielvida”. Malvasta strateto suriris al la monteto vatikana, kaj ĉe ĝiaj flankoj leviĝis establaĵoj je elegantaj fasadoj bakitargilaj. Ĉiuj konstruaĵoj rigardadis la cirkon de Nerono, kiu treeble estis la loko de la martiriĝo de la Apostolo Petro.

La tombo de Petro redakti

La tombo de Petro estis esplore lokigita apud la “Kampo C”, en la okcidenta zono de la nekropolo, kie la pieco de kristanoj estis konstruintaj, jam ĉirkaŭ la duono de la 2-a jarcento, tiun kiu estas difinita la “ruĝa muro” kaj la tielldirita “Trofeo de Gajo. Pri ĝi parolas la historiisto Eŭsebio el Cezareo.

La restaŭrado redakti

 
Mozaiko trovita en la vatikana nekropolo, portanta Kriston kiel Sol Invictus (Nevenkebla Suno).

En 1998, estis ekirigitaj la restaŭradaj lavoroj en la vatikana nekropolo, sub la responso de la Fabriko de Sankta Petro kaj kun kontribuo de itala elektra firmo Enel. La labora celo koncernis la konservadon de la muraj strukturoj, stukoj kaj freskoj, kaj la instalaĵon de aparato por la ilumino kiu permesu la valorigon de la tombejaj establaĵoj kaj aparte la tombo de Petro. Specifan zorgon oni plenumis en la generado de prilumado kiu reproduktu la originan situacion de la nekropolo observata subĉiele.

La restaŭrado estis antaŭita de zorgega esploro pri mikroklimato, pri la individuigo de la ĉeestaj biodanĝeraj mikroorganismoj, kaj pri analizo de la saliĝo konstatita en la muroj kaj sur la freskoj.

Cele de protektado de la termometra ekvilibro inter la eno de la strukturoj kaj la ĉirkaŭa medio, iuj maŭzoleoj estis fermitaj kun vitraj pordoj. Similajn barilojn oni metis ĉe la enirejo de la prifosaĵoj kaj laŭlonge de la vojo de la nekropolo.

Flukso de aero filtrita kaj humidigita, enen puŝita per de specife faritaj plankopordoj, plibonigis ankaŭ la mikroklimatajn kondiĉojn de la prifositaĵoj.

Vizito al la nekropolo redakti

La fluo de vizitantoj ne estis interrompita dum la restaŭraj laboroj..
Hodiaŭ la vizitantoj estas akceptitaj laŭ etaj grupoj de ĉirkaŭ 15 homoj akompanataj de gvido. Necesas sin antaŭproponi (instruaĵoj facile troviĝas paĝo de la vatikana retejo) anticipe ĉar oni ne volas kompromiti la konservadon de la klimataj kaj biogenaj kondiĉoj,

La gvidata vizito daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj duonon, kaj konkludiĝas ĉe la tombo de Sankta Petro. De tie oni resuriras al la Vatikana Baziliko.

Responculo pri la konservado kaj restaŭrado de la nekropolo estas la Fabriko de Sankta Petro, prezidata de kardinalo. Nun (2012) ĝin prezidas kardinalo Angelo Comastri..

Papoj entombigitaj en la vatikana nekropolo redakti

Se oni ekskludas la tombon de Sankta Perto, oni trovas ke la nekropolo gastigas 11 papojn, kies 7 estas nur probablaj.

Notoj redakti

  1. Pasquale Testini, Archeologia cristiana: nozioni generali dalle origini alla fine del sec. VI, 1980.
  2. La plejantikva atesto pri la entombigo de Petro en la vatikana areo estas la vortoj de presbitero de la 3-a jarcento raportitaj de Eŭsebio de Cezareo kiu asertas: [...] “mi povas montri al vi la trofeojn de la apostoloj. Se vi volos iri al Vatikano aŭ sur la vojon Ostian, vi trovos la trofeojn de tiuj kiuj starigis tiun Eklezion”.
  3. Lorenzo Bianchi, Ad limina Petri: spazio e memoria della Roma cristiana, 1999
  4. Su questa pietra. La Fabbrica di San Pietro in Vaticano, Katalogo de la ekspozicio, 2000

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti