Sotero
papo de la katolika eklezio
Sankta Sotero estis la 12-a papo (166-174). Li estis grekdevena, sed naskiĝis en Napolo. Oni scias malmulte pri li. Li kontraŭbatalis montanismon kaj malpermesis al virinoj tuŝi la sanktajn ujojn aŭ oferi incenson dum la mesoj, ĉar montanismo permesis la pastrigon de virinoj.
Sotero | ||
---|---|---|
12-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Soter | |
Pontifiko | de 166 | |
ĝis ĉ. 174 | ||
Antaŭulo | Aniceto | |
Sekvanto | Eleŭterio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Fondi, Kampanio, Romia Imperio | |
Morto | ĉ. 174 en Romo, Romia Imperio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia papa periodo estis dum regado de Marko Aŭrelio, kiu persekutadis la kristanojn. Tiam estis martirigitaj sanktaj Felicitas kaj Justino, sankta Polikarpo kaj miloj da kristanoj. Li ankaŭ estis martirigita.