Evaristo

papo de la katolika eklezio

Sankta Evaristo, laŭtradicie, estis la kvina papo inter ĉe 98 kaj ĉe 107. Malmulto estas sciata pri Evaristo. Laŭ la Liber pontificalis, li venis de familio de juda-helena origino. Li estis elektita dum la regado de la romia imperiestro Domitiano, la epoko de la dua ĝenerala persekutado.

Evaristo
5-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Evaristus aŭ Aristus
Pontifiko de ĉ. 99
ĝis ĉ. 107
Antaŭulo Klemento la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo Bet-Leĥem, Palestino
en ???
Morto ĉ. 107
en Romo, Romia Imperio
Tombo Vatikana Nekropolo [#]
Lingvoj moderna greka lingvo [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭsebio, en sia Eklezia Historio IV, deklaris ke Evaristo mortis en la 12-a jaro de la regado pro la romia imperiestro Trajano, post plenumado de la ofico de episkopo de la romianoj dum ok jaroj.

Foje estis supozita ke ĉiuj fruaj papoj estis martiroj. Ekzistas neniu konfirmo de tio koncerne Evaristo, kiu estas enlistigita sen tiu titolo en la Romia Martirologio, kun festotago la 26-an de oktobro.

Sankta Evaristo sukcedis Klementon dum la regado de Trajano kaj regis la eklezion dum proksimume ok jaroj, kiel la kvara posteulo de Sankta Petro. La Liber pontificalis diras ke li estis la filo de helena judo de Betleĥemo, kaj, certe neĝuste, ke li dividis Romon en plurajn "titolojn" aŭ parokojn, asignante pastron al ĉiu, kaj nomumis sep diakonojn por la urbo. Li estas kutime aljuĝita la titolon de martiro, sed lia martireco ne estas pruvita. Estas verŝajne ke Evaristo estis entombigita proksime de la tombo de sankta Petro en Vatikano.