Julio la 2-a

papo de la katolika eklezio

Kardinalo Giuliano della Rovere (itale Giuliano [ĝulJAno], france Julien [ĵuljen]; naskiĝis la 5-an de decembro 1443, mortis la 21-an de februaro 1513) iĝis papo de la romkatolika eklezio en 1503. Li provis fari el papeco grandan politikan potencon. Konata kiel bonega ŝtatisto kaj artpatrono, li montris malmultan intereson gvidi la eklezion spirite. Li estis nevo de Siksto la 4-a.

Julio la 2-a
216-a papo de la katolika eklezio
Papo Julio la 2-a, portreto de Rafaelo Sanzio
Papo Julio la 2-a, portreto de Rafaelo Sanzio
Naskonomo Giuliano della Rovere
Pontifiko de 11-a de novembro 1503 [#]
ĝis 21-a de februaro 1513 [#]
Antaŭulo Pio la 3-a
Sekvanto Leono la 10-a
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1443 (1443-12-05)
en Albisola Superiore,  Ĝenova Respubliko
Morto 21-an de februaro 1513 (1513-02-21) (69-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo sifiliso [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Peruĝo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Familio
Dinastio Familio della Rovere [#]
Patro Raffaello della Rovere [#]
Patrino Teodora Marinola [#]
Gefratoj Giovanni della Rovere [#]
Idoj Felice della Rovere vd
episkopo de Bolonjo
Dum 1483–1502
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis elektita kiel papo per 37 voĉdonoj en 38 kiam li sukcesis akiri la subtenon de Cesare Borgia kaj estis unuanime elektita la nova papo. Kun tipa cinikismo laŭ la periodo, kiam li estis elektita al ofico, li donis ordonon malpermesantan aĉeti serviston de la Papo por mono.

Sekurigante la subtenon de la aristokrataj familioj de Romo, li memorigis la vastiĝon de la papa ŝtato en Italio. Por bremsi la disvastiĝon de Venecio li establis en 1508 la Ligon de Cambrai, ankaŭ konata kiel la Sankta Ligo, kun Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio, imperiestro Maksimiliano, kaj Fernando la 2-a reĝo de Aragono. Kvankam la trupoj de Ludoviko la 12-a venkis tiujn de Venecio ĉe la Batalo de Agnadello (14-an de majo 1509), Julio la 2-a baldaŭ rimarkis, ke la francoj havas siajn proprajn planojn por Italio. En 1510 li retiriĝis de la Ligo de Cambrai kaj faris aliancon kun Venecio, sed ĉi tiu alianco estis plurfoje venkita de la francoj.

Por teni ilin for de itala grundo, Julio la 2-a faris aliancon kun Hispanio. Al ĉi tiu alianco de la Sankta Ligo, aliĝis ankaŭ Maksimiliano la 1-a kaj la reĝo Henriko la 8-a de Anglio. Samtempe li ankaŭ kunvokis la Kvinan Lateranan koncilion. La alianco atingis sian celon, kaj la francoj estis forpelitaj de Italio en 1512, post kiam svisaj trupoj, kiuj aliĝis al la Sankta Ligo, invadis Milanon kaj nomumis Massimiliano Sforza Duko de Milano. Tamen Italio restis sub la kontrolo de fremdaj fortoj dum longa tempo.

Julio la 2-a havis fortan altiron al arto. Li metis la bazŝtonon por la Baziliko de Sankta Petro, kaj estis la patrono kaj persona amiko de artistoj kiel Bramante, Rafaelo kaj Mikelanĝelo, de kiu li komisiis la freskojn de la plafono de la Siksta Kapelo.

La naturo de lia sekulara regado kaj la multaj indulgencoj, kiujn li vendis por financi la konstruadon de la Baziliko Sankta Petro, furiozigis Erasmon de Roterdamo kaj Martenon Lutero, subfosante la moralan statuson de la eklezio, tiel nerekte estante unu el la faktoroj por la Reformacio.

Vidu ankaŭ redakti