La ciborio estas arkitektura elemento baldakenforma kiu superestas la altaron en la katolikaj preĝejoj.

Ciborio en Romo, Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj.

Laŭ Francisko Azorín tamen ciborio estas Pokalo similforma al la frukto de nenufaro, uzita de la antikvaj grekoj k. romanoj. Hostivazo kestoforma, pokaloforma, kolomboforma.[1] Li indikas etimologion el greka kiborion (granda pokalo) kaj de tie la latina ciborium.[2] Klare li aludas nur la ujon, kiun oni metas sub la konstrua ciborio.

Priskribo

redakti

Ĝi ĝenerale sin bazas sur kvar vertikalaj piedstalaj kolonoj superkunigitaj per arkoj kaj subtenantaj foje planan strukturon foje kupolon, pretigita por la konservado de la hostiujo entenanta la hostiojn konsekritajn.

 
ŝtona baldakeno en la Baziliko de Sankta Petro de Romo
 
Alia perspektivo de la Ciborio en la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj. Romo.

En diversaj aliaj lingvoj la termino ciborio estas utiligata jen por indiki la strukturon ĉi-supre priskribitan, jen por indiki la hostiujon. Kutime ciborio, funkcie, estas difinita ankaŭ, sed pli ĝenerale, tabernaklo. Tiu lasta estis origine poziciita sur parieto de la antaŭaltaro, sed poste ĝia pozicio estis la altaro laŭordone de la Koncilio de Trento.

La ciborio estis projektita kaj realigita por protekti la altaron kiu, fakte, estas ankaŭ bildo de la altaro pri kiu parolas la Apokalipso de Johano ĉe la rompo de la kvina sigelo: la altaro sub kiu troviĝas la animoj de la martiroj ("Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis." (Ap. 6,9)). Ili estas la kristanaj martirigitoj kies morto estas laŭ tiu de Kristo. Ekde la la 5-a jarcento sur la altaro estas deponitaj la relikvoj de martiroj, aŭ la altaro elstaras sur la tombo de la martiroj mem. Simbole tiu signifas ke la martiroj, atestantoj de la vorto, estas similigitaj al la ofero de Kristo.[3]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 46.
  2. Azorín, samloke.
  3. Maria Luisa Mazzarello, Maria Franca Tricarico, La Chiesa nel tempo. La narrazione dell'architettura sacra. Ed. Il Capitello, Elledici scuola, p. 52.

Vidu ankaŭ

redakti

Aliaj projektoj

redakti

KOMUNEJO:[1]. Diversaj ciborioj, interprogetto ciborio (elemento architettonico)