Dorselo
Dorselo estas la ornamaĵo kiun oni metas formante tegmenton super trono, altaro ktp., el kiu kutime oni pendas kurtenaĵojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Thronsaal%2C_Residenz_M%C3%BCnchen.jpg/220px-Thronsaal%2C_Residenz_M%C3%BCnchen.jpg)
Laŭ Francisko Azorín doselo estas Teksaĵo ornamcele metita dorse de lito, estrado, trono, foje elstara supre, kiel baldakeno.[1] Kaj li indikas etimologion el latina dorserium, el dorsum (dorso).[2]
Dorselo povas esti pli simpla tegmentaĵo, dum baldakeno povas esti pli solena, luksa, ornama ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
- ↑ Azorín, samloke.